Venas sur falva cxeval' rajdant',
skeleto en nigra mantel';
Serpon li firme ligis cxe flank',
haltas cxe l' nuna cel';
grimace salutas li majstron de Hel,
tra la nokto.
"Hoj-raux!" li rauxke tusas,
"gajon en ejo seanca.
Cxiloke preferas mi logxi.
Altulo! prezentu sidlokon."
Satano el segxo sin levas.
Palpas li frunt-rubandon.
"Sinjoro frato, bonvena amik',
trovas cxi tie vi hejmon.
Komencos ni dancon kun sving' kaj kik'
tra la nokto."
"Hoj-raux!" la Morto rauxkas;
"cxiame, amik', mi vin amis.
Laca vagadas mi sklave
tra l' mond' sur ter' kaj ondoj,
kolera al Majstro mi servu,
forigi vivon por vivo.
Ne lukris mi gajnon salajran;
senpage mi devas agi;
se igu mi senhomigxon,
rapide rekreskas la idoj.
Cxi tie la gxustan estron
karan mi rekonas;
cxi eje libersenteme
mi dancu la morto-dancon."
"Pli ol volonte," alkantas diabl',
"deziras mi al vi orgion;
oftege sur vojo laux kapabl'
perfidis vi la vivon;
kaj sendis homidan rostajxon por tabl'
tra la nokto.
Profitas mi de cxiu brancx'
kiun vi trancxas juna.
Al certa venko do estas sxanc'
per nia labor' komuna.
Nun akorde ni tretu al danc'.
tra la nokto".