Petanto

Alrampas vir' kun ruband' sur frunt',

la kapo ore kronita;

malpura estas mantela punt'

cxar kvazaux en koto trenita.

"Sinjor' de Infero, auxskultu min,

mi regx' sub turmentoj fobiaj;

por rekompenco mi sercxas vin,

cxar estas mi nun el la viaj.

Por multaj estas gxuinda frand'

pacan landon rabi;

Ne zorgis mi, perfidigxis land'

kaj popol', kiujn devus mi savi.

Sed poste rabistoj foriris en tim'

sen fiero pro sia ago;

rikanas popolo en malestim';

jen pro la perfid' mia pago.

Mi petas al vi, Sinjor' en ver':

forigu nun la signon,

ke povos mi levi en liber'

la frunton kaj havi dignon!"

Per nomo Satano enskribas lin,

kaj ridas el fundo de l' koro;

li premas la regxon stampitan al sin'

por kiso al busx' en fervoro.

"Dankon, la guston de sulfur'

cxiame mi ege emis.

Donis gxin cxiu rompita jxur',

kiu sob liberecon premis.

Kun Judas enskribigxis vi,

lauxdindas tie stari.

Pri stampo brula povas mi

por vi nenion fari.

Gxin vi havos en vivo kaj mort',

en rakont' kaj hejmoj subteraj;

forigi gxin povas neniu fort',

ecx ne la flamoj inferaj."

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 84 / 179 题