Skeleto

Cxiujn ulojn inklinajn al ced'

venene mi senfortigas;

lacigxas ili pri cxio en ted';

por morti sin ili kusxigas.

- - - - - - - - - - - - - - - - - -

- - - - - - - - - - - - - - - - - -

*

Satano kun kontenta rid'

gxoje donas inspiron:

"Se pluen dauxros vi en hid',

la vivo atingos subiron."

Lauxdas li pro sindona fid'

al cxiuj.

Ricevas ili al roba rand'

Longvost-ordenon honoran;

signifas tiu sulfur-ruband'

la atingajxon plej gloran;

Nigrulo signas per kap' kaj man'

al cxiuj.

Honoro estu al meritul';

laux aga efik' vi altigxu;

kavalir' aux nobel-rangul',

aux ecx "pavego" nomigxu;

krife salutas Diabla ul'

al cxiuj.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 83 / 179 题