Ekzameno

Skribas kun libro genue Satan'

per rugxa sango la nomojn;

li kripte listigas per krifa man'

vivajn kaj mortajn homojn.

Laste cxiu nova an'

en la gregon.

Pregxon antaux la nigra ul'

ili starante rauxkas.

Por cxiu junulo kaj ecx oldul'

Diablo la gorgxon fauxkas.

"Cxu volas vi nun je Antaux-Jul'

en la gregon?"

Unuanime per jesa dir'

kricxas la kongregacio.

Vice ordigas sin in' kaj vir'

kvazaux por konfirmacio.

Prov' postuligxas antaux enir'

en la gregon.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 57 / 179 题