Ili salutas sian estron

Sidu vi en prosper',

Altulo en Infer',

regxo de l' ter'!

Estu potenca vi!

Venke progresu vi!

Mondon suben premu vi

de la sud' al nord'!

Per via anatem'

sob malamik' en gxem',

en trem' kaj tim'!

Sed via sindonant',

senbrida dibocxant',

laux sia voj' de mensogant'

estu en estim'!

Per la satana nom'

blasfemu cxiu hom'

tri fojojn tri.

Vi fojojn tri kaj tri

nin estros jen kaj cxi;

havas nin cxiujn vi

gxis la tempa fin'!

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 56 / 179 题