La nigra katekismo

"Ordono unua, kia gxi?"

-- Laux aliuloj kondutu vi.

"Kaj pri la dua, cxu havas vi konon?"

-- Malbenu en koro Dion kaj homon.

"Cxu scias vi mian trian okupon?"

-- Dimancxon soru pregxejan sxtupon.

"Kaj nomu ankaux al mi la kvaran!"

-- Subtenu cxiam la plej altstaran.

"La kvina?"

-- Se antauxas iu,

neniam indulgu mi al tiu.

"La sesa?"

-- Estu interne fiulo,

tamen ekstere bela brilulo.

"La sepa?"

-- Estas la trola felicxo

kasxe sxteli, kaj vivi en ricxo.

"La oka?"

-- Plej bona defendo

estas mensoga pretendo.

"La nauxa?"

-- Vi estu rapida ruzul'

je flar' de bieno de aliul'.

"La deka ordon'?"

-- Al najbar' perfid'.

Vi sxatu gajni per ruza insid'.

"La fundon de l' sagxo, memoru gxin cxiam!"

-- Forgesi la akran malamon neniam.

"Kion vi kredas?"

-- Cxiam fripono

venkas super atencoj de bono.

"Kion vi pregxas?"

-- Ke farigxu

tiel ke l' mondo neniam bonigxu.

"Kion plej kore vi deziras?"

-- Posedi la mondon mi sopiras.

"Cxu tiu volo vin tute plenigas?"

-- Per sango servute al vi mi min ligas.

"Kaj poste?"

-- Ke l' pakto cxiujn jarojn

validu, vizitu mi vian altaron.

*

Genuas nun la nova trol';

eksonas gxoja kri';

Sxtormas hurlo de l' tuta popol',

kreskante pli kaj pli.

"Li fidas! Li estas de nia skol'!

En la gregon!"

Por jxuro je la sennoma grandul'

krifojn Satano eklevas.

"El mia potenc' estu vi potencul';

mi jxure tion promesas.

Eterne mi prenas vin mia subul',

en la gregon!"

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 58 / 179 题