Demando

Li lante tabakon macxas,

la maljunulo en Skar':

"Stranguloj nur babilacxas

pri trolo kaj sorcxa far'.

Se tio, laux ili reala

malbono kaj mava mister',

ekzistus kun forto fatala,

ne eblus vivi sur ter'.

Sorcxigxus ni suben kaj norden,

malsanaj en kapo kaj brust',

subigxus al ili ni horden

sur tuta la tera krust'."

La tuje parola edzino

respondis al li en rapid':

"Permesu ridon je l' fino,

cxar estas nun tempo por rid'.

Vi viroj cxiam sxajnigas

ke cxion komprenas vi;

sed cxion mikskonfuzigas

vi, spite al via sci'.

La troloj devige sklavas

kiel gnomoj en ter' kaj sur fjord';

ne timu, -- mi certe pravas, --

kvankam estus grandega la hord'.

Ecx se multaj samkiel herboj

kaj kun forto de akvofal',

tro kadukas iliaj cerboj

por atenci al ni per batal'.

Atentas ili malmulte

dum sia brua kriad'.

Kondutas ili stulte,

sen ajna kuna agad'."

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 50 / 179 题