Ho, povra vi leporo,
vestigxis silke vi,
pri via tim-angoro
nur scias nia Di'.
Laux kia cel' saltadas
vi, eta senpensul'?
Vi kion postkuradas
kontuze al betul',
povra ul'?
Somero nun bonigxas
kun dom' en arbustej';
burgxonoj sxvelaj igxas
en via leporej'.
Ni estu ambaux gajaj
dum nuna suntempet';
kaj ambaux pigre gxojaj
ni kusxu en bosket'
por dormet'.
Vi estas cxarme bruna
en la somera rob';
sed estas vi tro juna
por esti mia knab'.
Ho, ke vi min gxojigu
saltante en dekliv',
kaj ambaux amikigxu
ni dum la tuta viv',
tuta viv'.