Bovino bela, ho mia bovin'!
Vagad' somera gxojigas nin;
plej bonas herbo sur monta ter';
en val' torente fluas river'.
La vent' blovtusxas kun milda ben';
susuras gxi de la mont-seren'.
Bovino bona, ho mia bovin'!
Deklive vi sentos komforta vin;
lirladas akvo en fonta fluej',
kaj milde ombrigxas sur mola herbej'.
Pasxtadas huldro en tiu dekliv';
kaj al ni ambaux gxueblas viv'.
Bovino dolcxa, ho mia bovin';
tempet' plezura favoru nin!
Serpenton mordantan forcxasos mi,
kaj musxojn kaj kulojn mi pelos de vi.
Kaj pasos valse facile la tag';
vin gratos mi dum ripoz' post vag'.
Tintilo via je sun-subir',
nin loge gvidas dum hejmenir'.
Plenmama venos vi al hejma ej',
salsxtonon lekos vi cxe l' kuirej'.
Melkita kusxos vi por rea macx';
kaj songxe dormos en fid' kaj pac'.
Bovino bela, ho mia bovin'!
Prisongxu pasxtejon kaj ankaux min!
Felicxaj ni kantos dum tuta somer';
auxtuna pasxtej' estos hejma ter'.
Jen venos bienen vi kiel regxin',
kaj cxiuj krias: Ho kia bovin'!