Amo

La vigla knab' sorcxe min amigis,

min kvazaux birdon enkatenigis.

Triumfas knabo en amfier',

kaj min allogas ne plu liber'.

Min ligu firme per sxnur' el fero.

Subigu cxene min al sufero.

Ja, tiel premu min nun al vi,

ke l' tuta mond' igxos for por mi.

Se majstrus mi sorcxkapablon mian,

mi kreskus tuj en animon vian.

Mi volus kreski, karul', en vin,

por cxiam esti nur via in'.

*

Vi logxas ene en mia koro.

Vi regas sola en la memoro.

Pensetoj cxiuj, la tuta mi,

susuras nure pri vi, pri vi.

Se suno brilas de la cxielo,

mi pensas vi estas gxia celo.

Se vesperigxas, tag' velkas for,

cxu Injon havas vi en memor'?

Se vent' alteje vagade blovas,

hararon vian gxi tauxzi povas.

Se gutas pluv' kiel kasxa plor',

vin malsekigas gxi dum labor'.

Ho ke la horoj rapide pasu!

Ke tempo tagojn forpele cxasu!

Gxojkantas tamen mi pli kaj pli.

Hura, dimancxon ja venos li!

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 48 / 179 题