La gxentila knabo

Gxis nun do servis Jon en la pasxtejo,

plej agxa fil' de Amund en la Brot;

vidigxas la bien' en montfendejo

sur sxtupo en la montoflanka krut'.

Por li finigxis servo de pasxtad';

li, plenkreskul', dungigxos por falcxad'.

Vizagxon lian junan plibeligas

hararo hela, densa cxe la frunt';

sur lip' lanugo kreskas kvazaux punt',

kaj en la busxo blankaj dentoj ridas.

Li lerte saltas kiel kapra id';

moleston li prikantas nur kun rid'.

Li akompanos sxin en tiu tago

por montri al sxi vojojn en l' altej';

konata estu ja la sovagxej'

por ke sxi ne eraru dum la vago.

Kaj konu sxin ja ankaux la brutar';

fremdulon ne tuj fidas la bestar'.

La grego estas en l' altej' pelata.

Pli pura la aer' ol iam ajn;

rokaron ecx vestigis sankta sxajn'

en glim' de lumo el cxiel' portata.

Profunde spiras sxi dum sia vag'

kaj sucxas vivon el cxi dia tag'.

Li kantas, fajfas, drivas, babiladas,

jen knab' en embaras', jen sagxa vir',

pri suno kaj vetero dum ventadas,

pri montoj, brutoj en la sama spir'.

Rakontas li pri besto kaj bestino;

pri "Dokka" multe, sonorilbovino.

Libera sentas sxi sin amikin';

babilas same pri hazard-temaro.

Ridacxa, frida li ne montras sin,

ne kiel knaboj en la vilagxaro.

Li sxin ja simple, bone, rektenomas;

moknomon sxian sxajne li ne konas.

Li montras al sxi rokojn kaj la rojon,

kaj sxtonon, kiu sorcxe turnas sin,

kaj la krutejon kie avo fojon

mortpafis al rapida boacin';

sed en la boske bela betulej',

ho sciu, iam estis urs-kusxej'.

Pri troloj duonsxerce sxi demandas.

"Ho jes!" respondas li sen iu mok'.

"Ja logxas iuj kaj en mont' kaj rok';

sed multe pli cxirkauxe vage plandas."

Sciigxas nun ke sagxa estas Jon;

li tiras libron el la posxa fon'.

"Vi eble kredas ne ke trol' trovigxas?"

-- kurbigas lipon trajto de malfid' --;

"por pli ol unu en memor' tenigxas,

ke trol' montrigxis al okula vid'.

En tiu libro ion trovis mi!

Ke vero estas, tion vidos vi."

Apenaux povas sxi la gxojon regi.

Malantaux sxton' trovigxas eksidej'.

Trankvilas la brutaro sur pasxtej'.

Sekuraj ili do komencas legi.

Tenera igxas antaux Jon l' okul'.

Sxi lernas nun, ke belas knaba ul'.

La libro estas nigra kvazaux ter';

laux legkapabl' ne ofte li gxin legas.

Pri niks' kaj trolo estas la afer',

kaj pri la vero ili persvadigxas.

Atente sxi auxskultas lin en fid':

"Ho, cxu ne vero!" krias sxi kun rid'.

Nun povas "tiuj" moki pri l' afero;

jen laux la libro kredas ankaux Jon;

-- kaj kune sidas ili cxe la sxton';

rakontas ambaux tute en libero,

mangxetas dume en komuna gxu';

reiron Jon forgesas, sidas plu.

La strangan vorton mire auxdas li

post jxuro ke li tion prisilentas,

ke ankaux al sxi mem ja en vizi'

transmondaj uloj foje sin prezentas.

Li donas manon, plena de estim'.

Kaj kiom sxi rakontas! Sorcx' sen lim'!

Dauxrigas ili sen atent' pri hor'.

Malfrue estas, certe post la sesa.

Salutas gregon li je iro for;

kaj karan "Dokka" tusxas man' karesa.

For estas li, kaj sola restas sxi.

-- Sed "Dokka", tiun prenas sxi al si.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 42 / 179 题