Sur la pasxtej-monteto

Sovagxan krutejon mi vidas en tim',

sxtonejon kaj rokan aron,

sed dank' al Di'! se mi turnas min,

mi povas vidi la maron.

La glima strio en blua hel',

ho, benu gxin dia mano;

benita estu sxipo sub vel',

benita cxiu sxipano.

Sed hu! tiu monta, sxtoneja fatras'

en krutan deklivon jxetita, --

kvazauxas rankora trola amas'

de fulmotondro rompita.

Kaj dorso kaj kapo kaj elstarajx'

kaj pintoj en roka rompigxo,

jen de gigantoj ilia krevajx'

post sunhela matenigxo.

Al dioj kaj anoj de l' lum' en atak'

ili hakis kaj korne batalis,

sed laux krutejo kun fumo kaj krak'

kiel sxtonoj malsupren falis.

Kruce kusxas en roka ostar'

brakoj cxe korpoj dikaj.

Miksigxas kunen en mond' el sxtonar'

torsoj kaj kapoj rompitaj.

Senondaj sub kruta monto-mur'

jen dormas lagoj bistraj;

perfide gapas el funda obskur'

glimantaj abismoj sinistraj.

Dum sombro sub pluvo la niks' en vesper'

ellage hurlas pri sorto.

Resonas de l' nuda mont' en l' aer'

auxgur' pri baldauxa morto.

Ho-hu, mi kaptigxas de ega tim';

altiras min sorcx' en rokaron.

Sed dank' al Di'! se mi turnas min,

mi povas vidi la maron.

"Dokka"

Ho, Dokka, Dokka, kara vi bovin';

vi, kiam el okulo fluas larmo,

karesu min per via vanga varmo;

vi sekvas en dekliv' kaj laux ravin'

kaj tiam mi ne sola sentas min.

Vi cxe mi estas en sopiro-svarmo.

Kaj kara vi, cxu estas misrezon',

ke nun do rajtas pensi mi pri Jon? --

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 43 / 179 题