La drako

Pia-Per amas la mondon cxi;

bienojn kaj kampojn kolektis li,

suficxe ricevis neniam.

La Hauxgastad-ejo, de panjo bien',

en hume mola, fekunda teren',

gxin havi avidis li cxiam.

Gxi estos nun baldaux je lia dispon'.

Vidvinon li prunte helpis per mon'

por porti la edzon en tombon.

Kreskadis per rentoj la sxuld' laux esper',

printempe okazos auxkcia afer';

akiros li jen la cxiomon.

Trunkege dika en iu tag'

li sidas sur benk' postulante pri pag':

"Ne plue de mi vi sxirmigxos".

Ne helpas la plenda patrina pet':

"Nun kiel farigxos? Ho povra Injet'!

Al vilagxa prizorg' ni peligxos!"

Sed cxesas pro timo la veo kaj plor';

cxar kusxas Injeto sur lit' en stupor',

terure aspekta sen senso.

Pala sin turnas la maljunulin':

"La bieno kun domo, do prenu vi gxin

kun viv' sur la konscienco."

"Al kio sxi gapas? Kia horor'?"

balbutas Per-Pia, grizigxas kolor',

"sxi vidas teruran ion!"

"Infan' mia povra, pacigxu nun vi;

nutrajxon ni trovos por ambaux ni,

-- ja ecx se sxtelu mi cxion."

Injeto siblas en paroksism':

"La drako -- kun fauxko kiel abism' ...

flamanta de kap' gxis la vosto ...

Sinjoro ... Jesuo ... Ho jen la diabl'!" --

-- Kun argxenta baston' Pia-Per laux kapabl'

elsaltas cxe l' porda fosto.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 35 / 179 题