La helpo

Terure estas nokte;

la fridaj mortintoj venas

cxi tien el la fermita tombej';

kaj cxiuj sxin cxirkauxcxenas.

L' aeron gestante frapadas

per manoj pugne premitaj

la ar' kun ridacxaj makzeloj en fauxk'

kaj dentoj grimac-disigitaj.

"Drauxgo-oston vi sxtelis ...

Drauxgo-oston vi prenis ...

Fride estas en nia tombej'.

Pacon en mort' vi gxenis ..."

En tima sufok' sxi baraktas;

sufere sin plende tordas;

panjo ne havas pacon en kor',

cxar sombraj pensoj sxin mordas.

La pastron sxi sercxas por helpo;

primajstras li sorcxajxojn,

kaj per la sankta, potenca vort'

li ligos malicajn estajxojn.

En mantel' kaj kolum' la pastro

alta cxelite staras;

malicajn fortojn konas li;

kolera li tuj ekflamas.

Li legas el sankta libro;

pregxe li sorcxi celas:

"En nom' de Jesu' mi ordonas je Di',

kaj vin el la korpo forpelas."

Krakego tra l' tuta domo;

fumtube hurlo terura;

panjo ekploras larmojn el gxojo;

sxi scias sin nun sekura.

Injeto malfermas l' okulojn,

tre belajn en blua kolor';

li benas sxin per la blanka man',

kio donas pacon en kor'.

"Benu kaj gardu vin la Sinjor',"

li diras la pregxon dian;

"okulo lia prilumu vin,

kaj donu li pacon sian!" --

Parolas la pastro al panjo:

"Revenos la sano kaj fort'."

Li rajdas sur la fidela cxevalo

for de l' kvieta kort'.

Injeto poste sentima

dum kusxo trankvile mienis.

Benigxu de Di' tiu pia vir'!

Li fortojn malicajn katenis.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 36 / 179 题