Negxosxtormo

Peze bruas, rompigxas kaj krakas,

sombrigxas pro negxa falado;

alteje nubigxas, glacioj knaras,

elmare hurlas tondrado.

De fortoj senbridaj la tero premigxas;

kaj frosto krevigas, sxtormjxetoj ruligxas;

kaj voj' kaj ej'

kaj cxiu pasej

de negxaj dunoj fermigxas.

Kaj lupoj ululas en altaj krutejoj,

kun sxauxma sang' cxe dentaro.

Embuskas la niks' sub glaci' en fluejoj,

kadavre fetora la flaro.

Tra mara sxauxmo drauxgo kasxiras,

hurlante en sxtormo, mokante alkrias;

rikana rideg';

al li la predeg'!

Per kadavroj la bordo pontigxas.

Cxiel' kaj altej' kaj la grizaj sxtonegoj

kovrigxas per negxa blovado;

kaj fale bruas en mont' kaj rokegoj,

kaj bolas sur sxer' kaj cxe kabo.

Pro fortoj senbridaj la mond' dezertigxos,

kaj cxio sxirigxos kaj ekneniigxos;

kaj best' kaj hom'

sin sxirmas en dom'.

Cxu vivo nun estingigxos?

*

Sxi kusxas gestante en plend', Injet';

ekstere cxio grizigxas.

Rigardas sxi time tra fenestret';

teruraj ogroj vidigxas;

Injeto febre trepidas.

Kiel montaj ombroj ili laux sxajn'

kun kapo en nuboj iras.

Cxielon kaj maron kaj cxion ajn

ili turnas kaj trene tiras,

kaj cxion per koto sxmiras.

Unu en maro gxis la tali'

el fundo gxin skue movas;

alia sur iu nordeja glaci'

el acxa fauxkego blovas;

similan oni ne trovas.

Iu estas en fora nord-uest'

nubaron pezan tiranta.

Negxon blovas ogrin' en tempest'

el tuta povo spiranta,

la junan printempon pelanta.

Sur Skarekula en roka tru',

dancejo satana dum Julo,

kunsidas vice trolinoj dek du

sorcxantaj per rauxka ululo

estingon de l' sun' en nebulo.

Se ili atingus al sia cel',

por troloj estus konkero;

la viv' estingigxus treme en gel';

ekregus mallum' sur la tero

kaj kovrus cxion glacxero.

Ridetas la sun' super nub' kaj nebul';

indulge toleri gxi provas;

atingos gxin nek ilia ulul'

nek sorcx', kiun ili kovas; --

lerni ili ne povas.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 34 / 179 题