Injeto malsana

Pro febro sxi deliras;

tage kaj nokte doloras.

Vartas sxin Panjo laux la pov';

silente por Injo sxi ploras.

"Vi alta Dio supre,

ne sxargxu sur min cxi tion!

Vi scias sxi estas la lasta por mi.

Ne prenu for de mi Injon.

Fil' mia velis transmaren;

li ne estis knab' estiminda.

Iris urben plej agxa filin';

Sxi nun estas cxies preninda.

La dua filino mortis;

rompis gxi koron mian.

Povra, bona Lizabet',

ne gxuus vi vivon vian.

Nun mi ne havas pliajn;

indulgi min grace vi devos.

Lasu mian Injeton en pac'

gxis min el la mond' vi ricevos."

Injeto kusxas delire,

lamentas en halucinoj.

Kun monstroj kaj drauxgoj baraktas sxi,

murmuras pri lunluminoj.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 33 / 179 题