En la nebulo

Cxe vitro staras sxi dum pluvet';

Cxe l' sin' kasxigxas la drauxg-ostet'.

Denove ekfridas bruste angor'.

Kirkveston surmetas sxi en fervor'.

La oston sxi volvas en tukon de lin';

al kirko sxi tuj rapidigas sin.

Neston sxi fosas en tomba ter',

sed je rigard': neniu oster'!

Konfuzis sxin iu sorcxa truk',

cxar for estas osto kaj for la tuk'.

Fridigxas sxi nun, ne estas gxoj';

sxi fosas kaj sercxas sur tomb' kaj voj'.

Sovagxe sxi fosas, l' anim' en panik';

sxi fosas gxis sangas unga radik'.

Sxi sercxas gxis sxvelas la man' en dolor';

nenion sxi trovas; for estas for.

Brueto de pasx' en tombeja angul'.

Skuata de rido jen staras grizul'.

"Por vi merite! Ho-ho! Hi-hi!

Hieraux forgesis vi lakton por mi!"

For li estas sur vigla krur'.

Hurlas la vent' laux kirka mur'.

Sola sxi staras; for la gnom'.

Frapas la vent' al la kirka dom'.

Murmur' el tero atingas sxin:

"Osteto mia! -- -- -- Redonu gxin -- --"

Sxi kion faru? Kien la kur'?

Nebulas sombre cxe l' kirka tur'.

El tomb' etendas sin krifa man'.

Sxi krias pro timo, kaj ek elan'.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 32 / 179 题