Sur lito sxi dum nokta hor'
auxskultas kiel vent' kun plor'
la domon cxirkauxblovas.
La tempo lantas dum la ir';
pro brulo jen, jen frida sxir'
ne dormi Injo povas.
Kusxanta en premiga tord'
sxi auxdas frapon al la pord';
sxin atentigas tiu.
Demandas sxi: Cxu estas hom'
en cxi vetero ekster dom'?
-- Sed ne respondas iu.
Irante tien fojojn tri
neniun tamen vidas sxi.
Sxi timas ion fian,
kaj sub kovrilo en la lit'
pregxadas busxe sen hezit'
tri fojojn "Patro Nia"-n.
Dum kusxas sxi je sxvita brul',
cxe l' lit' aperas drauxga ul'.
Cxu venis li tra l' planko?
Li staras blanka kaj sen vort'
kaj lamas per pied' sen fort'
gxis cxe la lita flanko.
Potenca forto de l' mortint'
sentigas sxin paralizint'.
La gorgxo sufokigxas.
Per frida man' li palpas sxin
gxis ene cxe l' premita sin'
la osto ektusxigxas.
"La mia!" rauxke krias li,
"konsekran sxloson rompis vi
per sxtelo de ostero;
revenu kaj remetu gxin;
de l' drauxga fato savu min
al paco en la tero."
Li malaperas; el horor'
vekigxas sxi kaj kun gxemplor'
cxe panjon sin ensxovas.
Pro ties milda komprenem'
sxi pacon post la kora prem'
kaj dormon baldaux trovas.
Ekstere dauxre blovas.