Profanado

Sxi tristas, la knabin',

en tim' de io;

frostigxas sxia sin'

de sombra scio.

Cxu baldaux logxu sxi

sur drauxg-insuloj?

Cxu celu nun pri sxi

la in-junuloj?

Sxi brulas en torpor'

ecx kiam ventas.

Pri pika brustdolor'

sxi ade sentas.

Cxe brutoj dum pasxtad'

sxi rev-langvoras,

sencelas en vagad',

ne plu memoras.

Dimancxon kun patrin'

al kirk' sxi iras.

Per sankta vort' l' anim'

cxu refortigxas?

Alrulas el la mar'

la nub' pluvadon.

Obtuzas nebular'

sonorigadon.

Sxi vage tra tombej'

en tristo venas.

Jen osto en herbej',

kaj gxin sxi prenas.

Solene cxe la sin'

sxi tuj gxin kasxu.

Fantomojn el l' anim'

gxi nun forcxasu.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 30 / 179 题