Injeto miras

Knabinoj rastas, falcxas knabar';

sxerckrioj flugas en gejunular'.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Vigle estas sur la herbejoj

en la herbaro laux la falcxejoj.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Ekridi kaj sxerci -- nun bone pri gxi;

kelkfoje tion ja faras ecx mi.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Imagu ke knabon afablan mi vidus,

kiu pri mi, Montarino, ne ridus!

-- Jen kiam la sorto regas --.

Jes, sxerce petoli faradu knabin',

sed tamen cxu edzinigu sxi sin?

-- Jen kiam la sorto regas --.

Se belas knab' kiel infanul',

li igxos malgxentila junul'.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Se juna ulo afabla estas,

li igxos trol' kiam li plenkreskas.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Imagu logi al svata iro.

Imagu rajdi al nupt' kun viro.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Atendas nura mizer' edzinon,

sed vivo sen viro ne logas knabinon.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Amuz' por knabino, sed pen' por edzin'.

Prudento mankas al juna in'.

-- Jen kiam la sorto regas --.

Prefere al sxangxi virginan staton

akceptos mi pasxtistinan faton.

-- Jen kiam la sorto regas ...

Prefere al dura edzina pen'

mi iros almozi en cxies bien'.

-- Jen kiam la sorto regas ...

Prefere al zorgoj pri idoj kaj vir'

mi povrulinos en land' kaj foir'.

-- Jen kiam la sorto regas ...

Ridi kaj sxerci suprajxe, -- jen mi;

sed kisi barbulon? Ho, fore de gxi!

-- -- Sed tamen, -- se l' sorto regus?

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 26 / 179 题