Kondamnita

Auxtuna vesper' super plata land'.

Ekkrako mara cxe l' norda strand'.

Ueste blu-fridaj nuboj en sxveb'.

L' okulo de l' tag' estingigxas en krev'.

La marcxoj dormas en bruma vesper'.

Averte susuras fluanta river'.

Nebule insidas sorcxa fort'; --

rapidas Injeto al hejma kort'.

*

Sed vidas sxi sur la kamp' cxe l' river'

strangan oldulon, kurbita al ter'.

Vestoj de jam pasinta jarcent'

sxirmas lin kontraux la sxira vent'.

Frapas sxin akra anima sxok'.

Ne povas sxi movi sin el la lok'.

Sxancele iras la vir' laux la bord'

malantaux partiga barila pord'.

Stumble klopodas li sen trankvil'

tiri kaj levi, sed staras baril'.

Levas kaj skuas per brak' kaj krur'.

La sxtonoj kusxas fiksitaj al mur'.

Li krias kaj ploras el brusta prem';

krias en plor' kiel kant' en trem'.

*

Mi, sklavo al ricxeca sxajn',

animon vendis por eta gajn';

por jena povra pec' de ter'

jxuris mi min al eterna sufer'.

Havenon kaj hejmon ne trovas mi.

Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.

Kiu perfidis dum viv' en mond',

por tiu sekvas kondamna respond'.

Perdigxis fido, perdigxis renom'.

Troveblas neniu amika dom'.

Senvoja nun, kaduka mi!

Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.

Jen translokigxis partiga sxton'

senhoneste de mi pro mon'.

Rompigxis fido, rompigxis vort',

nun senamika mia sort'.

Ne trovos patran sinon mi.

Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 27 / 179 题