La herbsezono

Falcxigxas lauxvice la bunta florar',

cxar kantas falcxiloj en suka herbar'

la herbojn elradikantaj.

Facilas falcxad' en rosmola herbej'.

Lauxvice svingadas sin en la falcxej'

la knaboj kvazaux dancantaj.

Jes, svingu kaj razu herbejon, falcxist'.

Odore disfalas la herb' sen rezist'.

Aroma mondo de floroj!

Inundas deklivon, vilagxon l' odor',

kaj sento de sekureco en kor'

dum mezsomertagaj horoj.

Alternu nun suno kaj vent' sur herbej',

ke l' dia rikolto en nia fojnej'

sekure, benite stokigxu.

Ke estu suficxa sekeco sub sun',

ke putre ne velku la fojn' dum auxtun',

kaj Julo gxojiga farigxu.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 25 / 179 题