Suda pluv'! Somera pluv'!
gutas milde el nubeto;
ardan aeron gxi fresxigas,
sunbrulita kamp' rosigxas.
Gutas kaj gutadas longe;
ter', printemp' lavigxas sanaj;
cxesas post labor' kontenta
milde, dolcxe pluv' vespere.
Malfermigxas ekspirante
flor', foli', vivantoj cxiuj,
tigo, sxalm', eriko fresxa,
la mirik' kaj junipero.
Felicxego elspirigxas
en la miloj da odoroj,
miloj da odoroj dolcxaj, --
gxis l' aer' balzame fluas.
Volvas teron en flarajxon
ama svarmo de la vivo,
kiel la vual' sur brunaj
rondaj, logaj inaj mamoj.
Injo kun brutar' trankvila
inter la montetoj pasxtas
norde cxe la nigra lago,
kunkreskanta marcx' per musko.
Marcx' profunda, dangxerega
sub la musk' kaj marcxa lano.
Funde de la stagna lago
dormas la erikserpento.
En dekliv' brutar' pasxtigxas
busxkaptante eriketojn;
vigle la sxafidoj dancas
al patrin' por sucxon sercxi.
Kiam sin somer-vespero
volvas mole super tero,
kaj la hela fum' vespera
vid-miragxe levas cxion --
jen trikajxon sxi forgesas
pro impreso de la sensoj
kaj en senpripensaj pensoj
glitas for, vizie revas:
Vidas ke herbej' vivigxas,
ke vekigxas cxe sxtonaro
kaj rekreskas la herbaro
kie jen brutar' pasxtigxis.
Montulin' en blua jupo,
sur la brust' argxent-folioj,
sidas sub dekliv' sur tufo,
sxutas salon al bovinoj.
Sxi ekstaras kaj logvokas,
sxultre ondas la hararo;
sin la grego vic-arigas
kaj montaren vice pasxas.
Brut' post brut' en bona ordo,
laste Dimeld, granda bovo,
kvazaux ombra ar' en movo
siluetas en la nordo.
Estingigxis lum' surtera,
grize velkas nuba ondo,
auxskultante kusxas mondo;
sonas kvazaux kant' vespera.
*
Longe restis vi kaj mi
en la hejm-pasxtejo;
por somero iros ni
al la Skar-montejo.
Venu, vi bovin', kun mi!
Skar-deklivo fresxas pli.
Brutaro!
Brutaro!
Sur mont' estas verda herbaro!
Bovinoj!
Bovidoj!
Hoj! Dimeld kaj Dros,
Hoj! Randeliros,
je vesper'!
Bone estas cxe Norda-mont'
en bosko subterula.
Longa la trankvila nokt'!
Kurta tag' sunbrula!
Fresxo, paco en montar',
sxirmo kontraux malbonfar'.
Kiam sxveba nebulej'
malheligas teron,
ni vagante laux altej'
gxuas la liberon.
Dum nebulo sur dekliv' --
sendangxera huldra viv'.
Trol' min ofte en vesper'
ame alparolas;
promesigxas mont' kaj ter'
se mi lin nur volas.
Tute ne allogas min
vivo kiel trol-edzin'.
Huldro en aflikta plag'
ame bruli devas
por la hela knab' de l' tag',
kiun sxi prirevas.
Huldran econ sxangxus mi,
kontraux estontec' kun li.
Sunlevigx' kaj sunsubir',
vintroj venas, pasas;
sen amik' kun amdezir'
huldro sola vagas.
Longe dauxros ema brul';
venos ne la hela ul'.
Brutaro!
Brutaro!
Sur mont' estas verda herbaro!
Bovinoj!
Bovidoj!
Pasxtejen sopir',
altejen la ir'
je vesper'!