Kra! Kra! grakas korniko,
sub nuboj en peza flug',
Humila vestigxas sxi per kamlot'
sen brila butika tuk'.
Sxi iras sur kampo en aroj.
Pri gajno ne mankas sci'.
Sxi sxajnas digna bienmastrino;
sxin tamen ne fidu vi.
Sxi havas legxan okupon
cxe muro, barilo kaj pont',
sed kiam atente ni pririgardas,
sxi sxtelis ovojn sen hont'.
"Skar-rar!" diras pigo,
sxi saltas kokete laux sxajn'.
Skaras kaj vigle baskuladas,
kaj tauxgas neniel ajn.
Sxi estas vagulino,
disvastigant' de kverel';
sxi gxojas je klacxo, mensogo kaj mok';
ne estas sxi fremda pri sxtel'.
"Kvirli-kvit!" diras sturno,
verd-nigra en brilo de sun'.
Gxoje sxi saltas perle bela
kiel infano en jun'.
"Tip-tip!" kuradante diras
gracia motacil'.
Sxi estas kiel infana penso,
pura en sia babil'.
"Smek-smek!" saksikolo pepas
seke sur sia sxtonar'.
Sed eta, bruna birdo-regxo
sin kasxas inter florar'.
"Tirli-ti!" alauxdo flugas
cxielen sur gxojo-ond'.
Kaj kiam sxi tirlas en fru-mateno,
farigxas nova la mond'.
"Tirli-ti!" alauxdo levigxas
al volba cxiel' en auxror'.
Kiam sxi tirlas en fru-mateno
tikligxas en mia kor'.
"Vi-vip!" la vanelo fieras
per sia kapa gest',
en plum-cxapelo, velura jako
kaj blanka silka vesxt'.
Ovojn belajn mi trovis en nesto.
Sekve rabigxis gxi.
Birda patrino dolore pepis;
-- neniam plu faros mi.
Pluvio, la bela, bruna birdo,
velurvestita trezor',
kiam sxi fajfas en erikejo,
varmigxas en mia kor'.
Pluvio, la bela, bruna birdo,
kun pasxoj malpezaj sur grund', --
kiam sxi fajfas en erikejo,
mi ploras en kora fund'.