Ho povra, nun vi frostas, gxentila mia sxaf'
sub pluvo el la uesto, skualaj jxet' kaj paf'!
La sxton' feina sxirmas vin kontraux humidec'.
Kurbigxu kaj cxekusxu, tieas la eblec'
por mildec'.
Bovino volas hejmen; strecxiga estas pel';
trankvilo ne trovigxas sub dauxra pluv' de l' cxiel'.
Sed en fojnejo nia nun regas nur malplen'.
Ni haltu en l' altejo; ni trovos ion jen,
sen troa pen'.
Ne estas tiel acxe en sxirm' cxe l' roka mur';
pasigu ni la tempon en iom da sekur'!
Kaj eble tie huldro enlasos nin al si;
sxi scias, ke hodiaux dum pasxt' suferas ni,
vi kaj mi.
Laux dorso komencigxis malvarma akva flu'.
Mi tretis en la marcxon, kaj truon havas sxu'.
Malseka peze estas vestajxo cxe la sin'.
Nun haltu kaj atendu, ho kara vi, bovin',
sekvu min!
Malvarmas; baldaux frosto en brusto pikos min.
Rapidos mi al varmo en domo de patrin'.
Mi povos ripozeti post sxangxo de vestajx';
farunon vi ricevos. Estos varma la trinkajx',
ho sxatajx'!