Tsxjuh! Buh! diras nord-ventulo,
ululas trans nudaj altejoj;
blankbarbe li flagras per nigra flugil',
blankigxas sur mont' kaj herbejoj.
-- Tsxju ...
Tsxjuh-hu-hu! diras trol' nord-uesta.
Turnigxas kiloj, jahxtoj.
Kirligxas la maro el profund',
skuigxas gxis dek kvin klaftoj.
-- Tsxju ...
Tsxjui-lu! diras uesta marulo
en sia elmara furi'.
Dance li ludas sur brunaj deklivoj;
fidinda ne estas li.
-- Tsxju ...
Tsxjui-lu! diras uesta marulo
en sale malseka furor'.
Li logas per sun' kaj bluo milda.
Finigxas ofte per plor'!
-- Tsxju ...
Tsxjui-su! diras ul' orienta,
li akras en sia hel'.
Li venas de brilaj montopintoj,
kalvaj kun blanka cxapel'.
-- Tsxju ...
Sulilu! diras suda lum-elf'
susure en foliar',
kaj lude li kantas kaj milde fajfas
kun haroj el bunta florar'.
-- Tsxju ...
Sulilu! diras suda lum-elf';
pasxtado tiam bonas.
Kalme estas cxe sxton' sub sun';
sxafidoj miaj petolas.
-- Tsxju ...
Sulilu! Beata somero
kun sun' sur ej' kaj labor'.
Jen gxuas mi dormon en erikej';
vekigxas el gxi sen plor'.
-- Tsxju ...