"Ho ne, patrino. Kredu vi,
ke ne pri songx' rakontas mi.
Reviglas pens' kaj forto.
l' unuan fojon, sen atend',
rigardis mi tra streta fend'
en mondon de la sorto."
-- "Avertis vin la morto!"
"Ne plendu pro Injet', patrin'!
Ne sercxas nun la morto min,
ne estos mi viktimo.
Sed panjan fraton perdis ni.
Mi vidis lin, kaj brilis li
en fosforeska glimo."
-- "Kompaton al animo!"
"Mallumo regas sur l' altej';
ombrigxas voj' al hejma ej';
en pens' pri Di' mi pasxas.
Silentas kiel en la tomb',
endormigxinta sxajnas mond'.
Orele sango frapas ..."
-- "Misterojn nokto kasxas."
"Ne timis mi, sed nur je mir' ...
eksxvebis el mallumo vir'
en lun-lintuk' laux tero.
Rekone lin atendis mi.
"Adiaux," milde flustris li,
forglitis en l' aero."
"Lin prenu Di' en cxielo!"
"Auxdigxis en l' altejo kri'.
En tim' prudenton perdis mi.
Kadavra la odoro!
Frenezis mi en stumbla kur'
gxis hejme cxe vi en sekur'.
Sed grac' je la memoro."
-- "Pacigu lin Sinjoro!"