Sciigxis tagon
frostiga dir',
ke gxuste tiam
forpasis la vir',
ekzakte en sama horo.
Jen tremis Injo
en mens' kaj korp':
"Mi devos do vidi
fantomojn en hord'
kaj drauxgon longhararan."
"Vin, kara Injo,
kompatu Di';
pli bone estus
ke mortus vi;
vi trovus pacon en tero!"
"Sed klare vidi
preferas mi
al iri blinda
tra mondo cxi
sen eblo veron distingi!"
-- Poste vidigxis
subtera popol',
koboldo kaj nikso
kaj ogro kaj trol'
kaj drauxgo longharara.
Sxi foje murmuris
aspekte sen senc';
timigxis ecx propra
patrino en mens'.
Dirigxis: Mankas prudento.
En erikej'
inter montoj tri
la tutan vivon
pasxtadis sxi.
La Montarin' sxi nomigxis.