La minca kaj svelta knabin'
en bruna, serena malhel';
vizias en sia anim'
al iu fora cel'.
Sxajne pro iu pov'
dormigxis sxia mens'.
En siaj parol' kaj mov'
subardas prema pens'.
Sub bela, malalta frunt';
brilas l' okul' tra humid';
Aspekte al fora mond'
direktas sin sxia vid'.
Sxi iras al benk' cxe l' fajrej',
eksidas sen plia atent'.
Jen lakton ofertas patrin',
kaj trinkas Injet' en silent'.
La brusto ondas sub prem',
kaj paligxas la busx' en vibrad'.
Sxi malfortas, feblas en trem'
meze en sia juna florad'.