Panjo atendas

Cxe arde varma forno

sub vakskandela bril'

per magra brako de l' patrin'

turnigxas radsxpinil'.

Malgrasan korpon kovras

robo el kruda lanajx'.

Klinas sin kap' sub nigra volv', --

balanca "bul' de teksajx'".

Sxi tiras longan fadenon

per sulkigxinta man'.

Kanton sian grumblas sxpinil'

de sub la tufo de lan'.

Laux planko kaj oldaj muroj,

aspekte draka sxajn',

fauxkas la sombra ombro-nokt'

glutante cxion ajn.

Gxi cedas sed reaperas

el densa mallumej',

dorme, time oscedas la nokt',

gapanta el songxa ej'.

Kvazaux spirit' el tombo

krepuske levas sin

tien kaj reen vibrante

la ombro de l' patrin'.

Sxpinila ombro sxvebas

turnante sur griza mur';

la "bul' de teksajxo" balancadas

sxpinante en obskur'.

Kandelo brulas malvigle,

kandelo brulas en blu';

plenigas panjon pezaj pensoj:

Okazas io, cxu?

Ploradas cxe l' mur-anguloj,

krakas en fend' kaj tru';

timemo frapas bruste:

Okazas io, cxu?

*

Ekhaltas la sxpinil',

stuporas korp' en tim'.

Kurpasxojn auxdas sxi

kvazaux por viv' kaj anim'.

Auxdigxas peza spir',

suspiro kaj gxemad'

en pregxo al Sinjor',

kaj kvazaux korfrapad'.

Ekstaras jen patrin'.

En timo pasxas sxi,

kruc-signas sin dum pregxo:

"Jesu', sxafid' de Di'" ...

Lantas la horlogx',

nun ecx lantadas gxi,

mortas gxi kaj haltas ...

-- "Pacigxu, nokton cxi!"

Mallumas ekster dom',

malbelas ekster mur';

ekstere vent' ululas:

-- "Ho, estu pac', sekur'!

Kaj meze sur vastej'

kuregas povrulin'

kun frida dors' pro timo;

ho, hejmen sendu sxin!

Mi auxdas nenion plu ...

Elkore pregxas mi:

Injeton pace sendu

al panjo tien cxi!"

*

Auxdigxas jen denove

la sama pasx' en tim',

la sama anhelad',

la sama kur' por viv'.

Flug-malfermigxas pord';

ensaltas pala Injet',

busxon seka, fauxka,

el okul' delira jxet' ...

"Ho, Panjo! -- Timas mi,

farigxis ega hid';

kaj auxdu: -- en Fendejo

aperis stranga vid'."

"Cxi tien, infanet',

ne venos drauxgo cxi.

Eksidu; cxu vi timis?

Vin kuri auxdis mi.

Jen, por vi laktogut';

nun trankviligu vin.

-- Ekskuis min antauxfantomo;

mi klare auxdis gxin."

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 13 / 179 题