Injeto kusxas dorme
en griza frua hor',
kaj vidas sian franjon
staranta en l' auxror'.
La blanka vualo mole
ondas cxe tors' kaj kol';
lumeta glimo trembrilas
pro movoj en sxia tol'.
Pokalon el pura argxento
sxi portas per magra man'.
La grandaj pacaj okuloj
rigardas Injeton en am'.
"Vi povra, juna fratino!"
sxi diras en zorga tim',
"jen profunda kaliko.
Vi malplenigu gxin.
Vi havos plej pezan sorton
portendan de homa id'.
Kion la nokto kasxas,
rivelu via vid'.
Tial kusxas perfidaj
kaptiloj cxe via pied',
sorcxontaj vian menson,
logontaj vin sia pred'.
Vi iros sombran vojon.
Atentu, atentu, fratin'!
Sed kiam vi elglitos,
apude vi trovos min.
Atentu, atentu, fratino!
Glita, tenebra la voj'.
Sed post la peza nokto
ekbrilos mateno en gxoj'."
Felicxa vekigxis Injeto,
etendis sin al fratin'.
Ekbrilis tra la vitro
l' unua matena glim'.
La kara beata fratino
forglitis en lum-silent'.
Suspiro forblovigxis
en frumatena vent'.