Kantigxas

Malsekeca nebul-humid'.

Luna brilo tra nokta frid'.

Nuboj en laktokolora lum'

ondas ombre sub pala lun'.

Densas, disas la ombro-ar'.

Zume kantas la paca mar'.

Sorcxe regata songxas la viv'.

Peza dormo sur kamp' kaj dekliv'!

*

Kusxas Injeto sur benk' cxe l' forn'.

Milde lunbril' sxin vekas el dorm'.

Trance inerta vekigxas sxi nun.

Ombroj vidigxas en glimo de lun'.

Kapro trotas saltante laux mur'.

Vento spiras kun ve-susur'.

Lule kreskas loganta kant'.

Vibre insistas amopetant'.

*

Se scias vi songxon kaj kanton cxi,

la tonojn vi garde karesos,

multfoje loge mi ludos por vi,

neniam vi tion forgesos.

Ravege por vi.

Vi logxu kun mi.

Sxpinilon argxentan ricevos vi.

La fresxa nokt' ne timigu vin,

radikoj entere gxermantaj;

kastelo en songxo, vi vidis gxin

kaj ludojn de inoj dancantaj.

Fruktigas dormet',

verdigxas bosket';

felicxos vi pli ol dum tag', Injet'.

Pro dolcxa nokto ne estu tim'.

Strecxigxas la songxaj flugiloj.

Pli mildas ol tago la luma glim'.

Pli softas la son' de ludiloj.

Jen lulo en val',

dormigx' post batal',

felicxa vi estas je taga fal'.

Pro nokto profunda ne estu tim'

dormante sub sxveba vaporo,

vidante teruron trans griza sxim'

al songxaj mondoj en foro.

Kaj lulas gxi vin,

luligxas l' anim'

el tago kaj sun' blindigintaj vin.

Pro amo sovagxa ne estu tim',

gxi pekas en plor' kaj forgeso;

mildigxas al vi la ardanta sin';

la urson li jugas al dreso.

Ravege por vi.

Vi logxu kun mi.

Sxpinilon argxentan ricevos vi.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 9 / 179 题