Frosto krakas
en muro-fend'.
Sun' briletas,
ekdormas jen,
kaj rugxon sur negxon sxutas.
Pendas nebul'
kvazaux frosta pont'
super glaciej',
sur cxiu mont';
sed la korto en vintra klar' mutas.
Per okulvitro
maljuna patrin'
legas en libro
cxe l' tablofin'
pensante pri fina vojagxo.
Cxe rugxa forno
gejunular'
pomtrancxojn fritas
dum macxa knar';
jen ege bongusta mangxajxo.
*
"Kio flusiblas ne silentante
en la sovagxej'?"
"La rojo flusiblas ne silentante
laux la longa fluej'."
"Kio hakante la tutan tagon
ecx ne spliton faligas?"
"Horlogx' tiktakas la tutan tagon
ecx dum vesperigxas."
"Cxambro plena de griza lan'
de neniu kaptebla?"
"La fumo estas tiu lan'
de neniu prenebla."
"Sentigxas sur mola kato-nazo
varma kaj ankaux frida.
Ne estas interne kaj ne ekstere,
tamen tegmentita?"
"Ne interne kaj ne ekstere,
varma kaj ankaux frida,
estas la klara fenestrovitro
cxie tegmentita."
"Ove ronda kaj ege longa
kiel pregxeja voj'?"
"Bul' de fadeno ronda estas
kaj longa kiel voj'."
"Pendas kvar, kaj iras kvar
kiam somere floradas.
Spektas urben du, montras du al nub'
kaj unu poste trotadas?"
"Bovino kun mamo iras sur kvar
kiam somere floradas;
montras kornoj al nub', okuloj al urb',
sed vosto poste svingadas."
"El bruna fund' gxi ridas al vi,
sed supre gxi blankigxas.
Sub lin-kovril' gxi ludas en kuv',
sed korpon gxi vigligas?"
"Fermentas biero, brunigxas gxi;
supre sxauxm' blankigxas.
Sub lin-kovril' gxi ludas en kuv',
kaj korpon gxi vigligas."
"Dumvintre kreskas stranga arb';
printempe gxi malkreskas;
radikon supre, la supron sub,
kaj gxi maldika estas?"
"Glacia pendajx' estas tiu arb',
printempe gxi malkreskas;
supron malsupre pendas gxi,
kaj gxi maldika estas."
"Kion neniam vidos Di',
sed cxiutage ni vidas?"
"Egalan ulon ne vidos li,
sed cxiutage ni vidas."
"Senradika kun longaj radikoj,
matene sur kvar gxi rampas;
tagmeze iras gxi tamen sur du;
vespere sur tri gxi marsxas?"
"La hom' senradika kun longaj radikoj
ek de Adamo devenas.
Unue gxi rampas, iras poste sur du,
sed fine bastone promenas."