La pasero

Pasero en la korto

mangxetas grenon gxis plensat',

kaj gxojas pro la sorto,

kaj ridas al la kat':

Pip -- pip, dum tagoj pasas

Mons min cxasas,

sed min libera lasas

laux mia propra sxat'!

Min la flugiloj levas,

nur leki povas sin la kat'.

Kvit, kvit, suferi devas

li pro la memkompat'.

Se akcipitro provas,

cxu li povas

min kapti, tuj mi movas

min for el tiu svat'.

Pro viv' facila povas

mi nur kontenti, jes en ver'.

Suficxan mangxon trovas

mi cxiam laux prefer'.

Mi timi ne bezonas,

ujon konas;

al mi suficxon donas

rikolto de somer'.

Kristnaske ofte donas

frandajxon Veslemey al mi.

Fojnejon mi disponas,

kaj varma estas gxi.

Printempe mi libere

enaere

flugadas, kaj fiere

konstruas neston mi.

(Tradukis H.A. Rosbach)

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 8 / 179 题