La senpagaj kursoj de la Esperanto Klubo nun komencos. Ni devas
treege danki la sindonemajn gesinjorojn kiuj aminde donas ilian
tempon por disvastigi Esperanton, kaj la plej malgranda honoro kiun
oni povos fari je ili estas zorgi ke la kursoj estos sukcesplenaj. Ni
do petegas ke kiel eble plej multe cxeestos.
Lunde jen estos kurson de Sinjoro O'Connor cxe "The Gouin School of
Languages," 34, Harrington Road, S.W. (quite close to the South
Kensington Metropolitan Station), 6.45 p.m.
Jxauxde kurson de Frauxlino Shafer kaj Sinjoro Goody cxe "The Gouin
School of Languages," 16, Finsbury Circus, E.C., 6.30 p.m.
Vendrede cxe Sinjoro C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth, S.W.,
7.30 p.m.
Tiu cxi gravega sciigo ne estas kompleta sen korega dankesprimo al
Sinjoro Themoine, kiu aminde permesis ke ni uzus la cxambregojn de
la Gouin School, kaj ankaux al Sinjoro Hayes, kiu havas kurson cxe
sia domo.
Je la dua Lundo, cxiumonate, adeptoj kunvenas cxe Mowbray House,
Norfolk Street, Strand, por la "Reading Circle."