DIVERSAJ SCIIGOJ.

Cxi tie Londone ni ricevis tre interesajn vizitojn de multaj fremdaj

samideanoj. Vere estas mirinde ke jen tute ne estas malsameco de

elparolado inter la diverslandanoj kun kiuj ni gxis nun paroladis.

Plezurege ni nun renkontis Esperantistojn el Francujo, Italujo kaj

Bohemujo. Tiu cxi ofta intersxangxo de pensoj kun personoj kiuj

antauxe estis apartigitaj per manko de komuna lingvo certe estas unu

el la plej grandaj plezuroj kiujn Esperanto donas al siaj adeptoj. Ni

korege esperas ke ni baldaux vidos multajn fremdajn kunlaborantojn.

Vicprezidanto de la Hispana Societo skribis al ni kaj sendis afablajn

bondezirojn je la estonta sukceso de nia granda entrepreno. Li ankaux

sciigas nin ke oni eldonos Novembre novan Esperantan gazeton "La

Hispana Suno." Ke gxi estos sukcesplena, ni esperegas. Sed Hispanujo

ne estas la sola lando kiu havas novan organon. Malproksima Peruo

jxus eldonis "Antauxen Esperantistoj!" Vere felicxa nomo por la

naskinto, kaj ni fidas ke la Peruanoj respondos al la devizo, kaj

rapide antauxmarsxos.

Sudameriko sxajnas esti bona loko por Esperanto, cxar ni jxus ricevis

sciigojn pri la fondo de nova grupo en Santiago, Cxile. La Direktoro

estas Sinjoro E. Sepulveda Cuadro, Profesoro de Fonetiko.

Sed ne estas necese ke oni sercxos Sudamerikon por eltrovi pruvojn de

la progreso de Esperanto. Niaj amikoj en Keighley--elparolata

Kihxli--havis sian jarkunvenon post tre aktiva vivo de dek monatoj.

Vere ili faris grandan propagandon, cxar, kvankam la urbo ne estas

granda, jen estas preskaux sesdek Esperantistoj tie. Eble estas pli

facila afero disvastigi la lingvon en urbeton kie cxiu konas siajn

najbarojn, sed, cxu tiu cxi estas vera aux ne, oni devas gratulegi la

Kihxlian Societon pri gxia rapidega kresko.

Ankaux cxi tie ni havas novajn societojn. Je la lasta tago de

Septembro, nia tre sindonema helpanto, Sinjoro Clephan, paroladis

pri Esperanto cxe la Literary and Philosophical Institute,

Newcastle-on-Tyne. Jen estis okdek cxeestantoj, kaj, post la

parolado, dudek el ili deziris grupigxi. Tiel nia plej norda Angla

Grupo naskis. Ni petas cxiujn kiuj logxas en aux apud tiu urbo ke

ili aligxu al la nova societo.

Nia tre agema kunlaboranto, Sinjoro Motteau, jxus fondigis la "Forest

Gate Esperanto Group." Ni petas ke oni skribu al la Hon. Sek. de la

Grupo, Sinjoro E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, Forest Gate. Niaj

amikoj tie tre deziras ke ili povus havi la uzon de tauxga cxambrego

en kiu So. A. Motteau volonte donus senpagan kurson de Esperanto.

La tre entuziasma propagandisto Sinjoro Thill, 6, Barton Crescent,

Mannamead, Plymouth, ankaux deziregas cxambregon kie li povos doni

senpagan instruadon. Ni korege esperas ke ia amiko povos helpi niajn

du kunlaborantojn.

Doktoro R. J. Lloyd, D.Litt.M.A., komencis Esperantan kurson cxe la

Liverpool Universitato je Oktobro 14. Ni fidas ke multaj lernantoj

venos tie, kaj ke la entrepreno estos sukcesa. Sxajnas al ni ke estas

notindege ke Angla Universitato malfermis kurson.

Doktoro Adolf von Mayer estas la aktivega estro de la Esperanta

movado en Manchester. Unu el liaj lernantoj baldaux komencos kurson

en Jxaponujo. Jen estas multaj fremduloj en la Manchester Grupo, kaj

ni kredas ke gxi kreskos rapide.

Ni petas ke amikoj skribos al Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road,

Brixton, S.W. Ankaux al Sinjoro P. G. Bacon, 170, Clapham Park Road,

S.W. Tiuj cxi sinjoroj estas la sekretarioj de novaj grupoj por

studii Esperanton. En Ilford Sinjoro W. A. Jeffery deziras fondi

grupon. Lia adreso estas 42, Park Road, Ilford, kaj li fidas ke oni

skribos al li pri la afero.

The Esperantist, Vol. 1, No. 1 · 第 49 / 57 题