IV

Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian

interparoladon. Gxi ne dauxris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris

cxar meze de gxi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan

mesagxon de la urbo kaj sendis informajxon al la patrino pri sia maleblo

reveni jxus tiam cxar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan

alvokon kaj oni devis arangxi sxian foriron. Sed patrino kaj filino

pasigis preskaux unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis felicxa. Neniam

sxi vidis Leilinon en tiel dolcxa, tiel atenta animstato. La nura

maltrankviligajxo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro

de la gxeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto

difektis la cxeesto de nekonatoj.

"Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, cxar ili estas amikoj de vi,"

la patrino sxin certigis.

"Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagxa patrino. Mi scias

kiel ekde cxiam vi malamas homojn." (Cxu _malamas homojn_? Cxu Leilino

forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi

preferas aliri Rigxfildon kun sxi en dimancxo, mi nepre komprenos kaj

atendos pacience nian bonan cxirkauxbrakon. Sed vi ne sentis veran

gxenon inter ili dum la tagmangxhoro, cxu ne, karulino?"

S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia

filino. "Ne plu gxenas min tiajxoj," sxi respondis simple.

"Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gxeno de tio,

por esti permesinta vin alveni cxi tien kiam mi devintus _postuli_

ke vi iru al Rigxfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultigxintis, sxi

kunirigintus vin tien kun sxi. Malplacxegas al mi pripensi vin cxi-supre

en tuta soleco."

Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en

la brilega rigardo de sia filino. "Mi gxojas povinte malstrecxigxi

hodiauxposttagmeze, karulino. Kaj poste--"

"Ho, jes, poste, kiam cxi tiu tuta aferacxo finfinigxos, ni kompensos

gxin duoble, cxu ne, vi sxatata karulino?" Kaj en tiu momento oni

alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter

sxiaj konjektoj.

Tiuj ankoraux sxvebis antaux sxi en nuba malcerteco kiam Frauxlino

Suferno frapetis cxe sxia pordo.

"Cxu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis

kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis.

Frauxlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangxo

kaj akordigxema rideto, nervoze algxustigis la pendantajn klarionbidojn

de sia komplika nigra robo. Frauxlino Suferno estis cxiam en funebra

lamentado kaj cxiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj

parencoj sxi surportis la forjxetitajn vestajxojn de iliaj intimaj

familianoj. "Gxi ne estas _precize_ funebra," sxi kutimis diri, "sed

gxi estas la ununura nigra vestajxero kiun posedis la kompatinda

Gxulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia

patrino."

Dum la frauxlino antauxenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante

humure cxu la virino lamentas la eksedzigxon de Horaco Pursxo

surportante unu el la malnovaj nigraj satenajxoj de lia patrino.

"Ho, cxu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno

fiksrigardis sxin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti

apud vi. Sxi opiniis ke vi estos pli komforta restante cxi tie. Sxi

timis ke vi vin sentu iom laca."

"Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacigxi.

Kaj cxi tiun mirindan sofon por min helpi."

"Leilino petis ke mi diru al vi ke sxi suprenhastos dummomente antaux

la vespermangxo post la alveno de cxiuj. Sed la trajno cxiam alvenas

terure malfrue. Sxi bedauxregas la maleblon disponigi al vi apartan

sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas."

"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke

Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por

liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante

tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj.

"Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la pordo

fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi tie."

S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato

tion ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da

sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde sxia

alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon.

Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj

pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis.

"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno

strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti

Cxarlotino en forirado."

"Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas ke

ne temas pri malsano."

"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis

dironte ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni

devis veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu."

S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto.

Mi esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la

vespermangxo."

"Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis. "Vi

aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj

pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu

min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol

vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu

trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole

en lundo."

S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed

elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi

kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio ke

mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?"

Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi

endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri

la bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido.

"Karulino, eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi

scias--"

"Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauxenklinigxis por servi skonon al

si. "Kiu alvenos hodiauxvespere?" sxi demandis.

Frauxlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia

bedauxrinda kapacxo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed

estas tiom multaj--"

"Cxu tiom multaj? Sxi ne diris al mi ke sxi atendas multhoman gastaron."

"Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan sxian intiman amikorondeton.

Kaj, kompreneble, cxar estas la unua fojo, sxi iom ekscitigxas pri la

alveno de la pliagxularo."

"Cxu la pliagxularo? Cxu vi aludas niajn samagxulojn?"

"Nu, jes." Frauxlino Suferno pauxzis, kvazaux dezirante sin kunigi por

eksalti. "La Asxtono Gxilesoj," sxi eligis.

"Cxu la Asxtono Gxilesoj? Cxu vere? Placxos al mi revidi Marnjon

Gxileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis sxin,"

diris S-rino Lidkoto konstantaritme.

"Jes," Frauxlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason.

"La Asxtono Gxilesoj. Kaj kiuj aliaj?"

"Nu, la Samcxjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas

S-rino Lorino Bulgxero."

"Cxu S-rino Bulgxero? Leilino ne diris al mi ke sxi alvenas."

"Cxu ne? Mi supozas ke sxi cxion forgesis kiam sxi vidis vin. Sed la

festenon oni estigis por S-rino Bulgxero. Vidu, estas tre grave ke

sxi--nu, ke sxi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigxo al Romo

nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti

proksima al vi. Tial sxi demandis al Marnjo Gxileso, kiu estas intima

amikino de la Bulgxeroj, cxu eble oni ne povus arangxi la viziton? Kaj

la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgxeron cxe Cxerburgo. Sxi

pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi sxin cxi-tien estis vera

triumfo."

"Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto.

"Vi scias, sxi estas iom--iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema

cxu--"

"Cxu sxi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto.

"Nu, jes. Pro sxia oficiala posteno. Sed felicxe sxi estas amikino de la

Barklejoj. Kaj renkonti cxi tie la Gxilesojn kaj la Fresbijojn gxustigos

la aferon. La tempoj sxangxigxis!" Suzino Suferno indulge resumis.

S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaux kelkaj jaroj sxajnintus malprobable

ke iam denove mi vespermangxu kun Marnjo Gxileso kaj Harjetino Fresbijo

kaj S-rino Lorino Bulgxero."

Frauxlino Suferno dummomente ne sxajnis voli ellabori la temon kaj post

intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, cxu

ili scias ke mi estas cxi tie?"

La efiko de sxia demando estis estigi cxe Frauxlino Suferno troigitan

atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Sxi rearangxetadis la

teajxojn, tusxetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horlogxon,

diris mirege: "Lauxkompate! Cxu estas jam la sepa?"

"Mi supozas ke estas tute egale," dauxrigis S-rino Lidkoto. "Sed cxu

Leilino diris al ili ke mi alvenas?"

Frauxlino Suferno rigardis sxin dolore. "Nu, vi ne povas supozi,

karulino, ke Leilino farus ion ajn--"

S-rino Lidkoto dauxrigis. "Cxar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras,

ke S-rino Lorino Bulgxero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la

plej bonajn sxancojn atingi Romon."

"Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas cxefe

nome de _vi_--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis

S-rinon Bulgxeron."

"Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starigxante, direktis

sian rigardon al la horlogxo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Cxu

ni ne ekvestigxu por la vespermangxo?"

Ankaux Frauxlino Suferno, reage al la propono, starigxis, tusxante

nervoze siajn klarionbidojn. "Ege placxus al mi povi konvinki vin resti

cxi-supre cxi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicxa se vi ja

restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni."

"Kia stultajxo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro,

etendante la mano gxis la sonorilo. "Kiam ni vespermangxos? Cxu je la

oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agxo oni bezonas

tempon por vestigxi."

Frauxlino Suferno, tiel propulsite gxis la sojlo, lantis tie por ripeti:

"Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed

S-rino Lidkoto ridetis al sxi senresponde kaj la glacia lum-ondo sxin

forpelis tra la pordo.

V

S-rino Lidkoto, kvankam sxi iniciatis geston por alvoki la

cxambroservistinon, ne gxin finfaris.

Kiam la pordo fermigxis, sxi dauxre staris senmove meze de la dolcxaluma

grandspaca cxambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis

sur la brileco de argxento kaj speguloj kaj sobraj orajxoj. Kaj la sofo

gxis kiu urgxis sxin Frauxlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita

proksimeco al tablo sxargxita je novaj libroj kaj jxurnaloj. Sxi ne

memoris esti iam antauxe pli lukse logxata aux spertinta tiel strangan

senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita

ebenajxo. Sxi sidigxis apud la fajro kaj meditadis.

Cxeporda frapeto instigis sxin levi la kapon kaj sxi vidis sian filinon

sur la sojlo. La komplika arangxo de la bela hararo de Leilino kaj la

flugantaj faldajxoj de sxia tualetrobo komprenigis ke sxi interrompis

sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la cxambron sxi

pauxzis momenton, ridetante malcerte, kvazaux forgesinte la celon de sia

hasto.

S-rino Lidkoto starigxis. "Cxu estas la vestigxhoro, karulino? Ne min

riprocxu. Mi ne malfruos."

"Cxu la vestigxhoro?" Leilino staris antaux sxi kun mistifikita rigardo.

"Nu, mi supozis, karulino--mi volas diri, mi esperis ke vi decidigxis

resti cxi tie en trankvila ripozado."

Sxia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan

posttagmezon!"

"Jes, tamen--vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino jxus

diris al mi ke vi intencas klopodi--"

"Cxu vi alvenis por haltigi min?"

"Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon--"

"Efektive. Tion mi komprenas."

Okazis pauxzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan

okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la

simetrion de la brosiloj kaj boteloj arangxitaj sur gxi. "Cxu viaj

vizitantoj scias ke mi estas cxi tie?" S-rino Lidkoto subite dauxrigis.

"Cxu ili--kompreneble--nu, efektive," Leilino respondis, tute

absorbite per siaj klopodoj turni la sxtopilon de botelo da salo de

Epsomo.

"Tial ili ne surprizigxos se mi ne aperos, cxu?"

"Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _cxiuj_ komprenos." Leilino

demetis la botelon kaj returnigxis al sia patrino dum sxia vizagxo

ekbrilis je retrankviligxo.

S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu

tempo sxiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Cxu ili opinios tion

stranga se mi jes ja aperos?"

Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi.

Dum sxi pauxzis, rugxo sxtelfarbetis sxian nudan kolon, atingis

balailmove sxian gorgxon, ekflamigxis en sxiaj vangoj. De tie la koloro

suprensendis sian katastrofan karmezinon gxis sxiaj tempioj mem, gxis

sxiaj orelloboj, gxis la randoj de sxiaj palpebroj, pulsante sur la tuta

vizagxo en fajraj ondoj, kvazaux ventumate far iu neperceptebla vento.

S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam sxi forturnis la

rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malcxeesto

difektos la sidarangxon de via mangxtablo. Se vi povas certigi al mi

ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Sxi

pauxzis, kvazaux atendante ke sxia filino parolu. Tiam sxi etendis la

brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviligxu pri

mi." Sxi cxirkauxbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la

lastan postbrilajxon de sxia malpligrandigxanta rugxigxo. "Efektive, mi

sentas min iomete laca, kaj se ne gxenos vin ke mi malcxeestu la aferon,

mi opinias preferi malbonkondute enlitigxi kaj resti tie gxis via

kompanio disigxos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu

por mi al cxiuj."

Aliaj Tempoj · 第 7 / 9 题