III

Lauxlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris

al sxi dum ilia kvarhora fugxado al la montetaro, tiu peto de Ido ade

revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Sxi ankoraux ne sciis kion senti

rilate al ties influo sur sxian apartan sorton, sed la peto estis io

sur kion sxiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da

novaj efektoj kaj sxi estis nedireble gxoja ke li diris kion li diris

kaj gxin diris en tiu aparta momento. Tio helpis sxin alkrocxi solide al

sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj

kiujn elversxis sur sxin la parolado de sxia kuzino.

Laux la progreso de la vojagxo la komunikajxoj de Frauxlino Suferno pli

kaj pli eksterordinarigxis. Sxi kondutis kiel cxicxerono pretiganta la

menson de sensperta vojagxanto por la mirindajxoj baldaux eksplodontaj

sur gxin.

"Vi ne rekonos Leilino. Sxi remuntigis siajn perlojn. Johano Sargxento

pentros sxin. Ho, kaj sxi petis ke mi diru al vi ke sxi esperas ke vi ne

maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis

la patro de Vilburo, vi scias, kaj gxi estas iom malnovmoda--gxi havas

nur dek porgastajn dormcxambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero

rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la

nunan domon kiel alon. Sxi petis ke mi klarigu--sxi ege bedauxras la

malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras

Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos

sian komision. Ho, cxu sxi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras

Romon, vi scias--la duan sekretariecon. Aux, anstatauxe, li deziris

Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, sxi postulas

esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion sxi diras havas legxan

forton. Ho, ili ege deziras ricevi gxin. Vi komprenu, la onklo de Horaco

estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas

ege influajn rilatojn--"

"Cxu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo,"

interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la

frivola lingvouzado de Frauxlino Suferno.

"Cxu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas

diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontrauxstarigas ilin, mi certigu

vin. Ekde la anonco pri la fiancxigxo de Horaco--cxu vi ne sciis ke

Horaco fiancxigxis? Nu, li edzigxas kun unu el la filinoj de Episkopo

Torburjo: la rugxharulino verkinta la romanon kiun cxiuj priparolas:

_Cxi Tiu Karno Mia_. Ili geedzigxos en la katedralo. Kompreneble, Horaco

_rajtas_, cxar estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej

_eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."

La pensadoj de S-rino Lidkoto refugxis al tio kion sxi diris al Ido

la antauxan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antauxe mi ne okupis

grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en

tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj sxangxoj kaj pelmelaj

realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis

spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub

ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson laux

nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la malnovaj

procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux sxi estis

parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova kondutmodelo

evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia filino havis

nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis pro la sama

influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo jam foriris. Sed

cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn da felicxo?

Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi sentu. Li

jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos

sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux

sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo

por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem.

* * * * *

Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina

cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur stranga

sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajxoj,

floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima

konfuzo ekvidi Leilinon, sencxapelan, ridantan, auxtoritatan, dum

stranga juna viro gxoje ehxadis sxian saluton kaj transkomunikis

sxiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon

kontrauxbrusten kaj auxdis la filinon diri kontrauxorelen "Cxio en ordo,

vi maljuna karulino!", cxiu cetera sento perdigxis en la profunda efekto

de bonfarto kiun estigis la nura cxirkauxbrako de Leilino.

La efekto restis ankoraux cxe sxi, varmigante sxiajn vejnojn kaj

tremetigante placxe sxian koron dum sxi supreniris al sia cxambro

post la tagmangxo. Iom limigite pro la cxeesto de vizitantoj, kaj

ne tro bedauxrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan

interparoladon" kun sia filino pri kiu sxi sentis sin iel tremete

malpreta, sxi retirigxis, pretekstante lacigxon, al la helluma luksa

dormcxambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono

sxin kunpremi. La cxambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el

sxia Florenca apartamenteto. Sed cxefe imponis al sxi ne la nivelo de

ricxeco sugestita per la vocxtono de sxia filino kiam sxi aludis la

cxambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajxoj. Temis pri

la aspekto kiun la cxambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun

la perspektivo de la subfenestraj gxardenoj, tiu sxajna apartenado al

aparta "establajxo"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj

kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo

elmontris ion ajn sugestantan pasion aux dangxeron. Ilia interrilataro

sxajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia

banksaldo.

Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon

Lidkoton, kiu havigis al sxi samtempe la plej profundan senton de

sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antauxtimo pro sxi

mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino

io kiu premis. Ido pravis. Sxia filino ne bezonis sxin. Leilino, en la

momento de sia unua cxirkauxbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante

la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la cxapeloj.

"Cxio estas en ordo, vi maljuna karulino!" sxi diris. Kaj sxia patrino

sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferarangxon bildigitan de

tia certeco.

Sxia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia sxangxigxo jam

estis alvenonta, kial gxi ne alvenis pli frue? Jen sxi estis, virino ne

ankoraux maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo

la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis

ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis

al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi

pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke

gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino

vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte

la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum

longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis

grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon

stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis

sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la

ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj

spertoj povas dependi de hazarda kronologio.

Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii

ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio.

Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis

skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis.

Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en

ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem?

Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive,

enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento

surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn

junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj

akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti

aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili,

kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de

Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de

matureco estas retenilo.

Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante

al S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu

estigis en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de

longe forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis

tiun junan Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej

intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la

pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco,

sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion.

Ne, ankoraux sxi ne komprenis kiel sxia aparta kazo akordigxos en

la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli agxaj homoj" diris

Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la

vespermangxhoro sendube sxi scipovus fintaksi la situacion. Sxi komencis

scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al sxi

alfronti embarasajn renkontojn kun antauxaj konatoj. Tamen strange estis

ke sxia filino menciis neniajn nomojn.

Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo sxin veturigu

en promenado. Sxi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan

interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauxiru la promenadon

sxia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangxo, subauxdis

hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcxo en kiu estas partoprenonta

sxia bofilo. Sxia lacigxo estis suficxa pretekso por malakcepti la

promenadinviton kaj sxi petegis ke Leilino permesu sxin ripozi trankvile

en sia cxambro gxis ili povos ekgxui trankvilan kunbabilmomenton.

"Antaux la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidigxis kun lasta kiso

kaj baldaux S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, auxdis la

fresxajn lauxtajn vocxojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la

gxardenojn ekde la tenisejo.

Aliaj Tempoj · 第 6 / 9 题