La gastoj de la Barklejoj disigxis kaj S-rino Lidkoto, nepre
renormaligxinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta
lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Frauxlino Suferno.
Estis etoso de jubilado en la aero cxar la festeno "disvolvigxis" tiel
eksterordinare bone, tiel ege kontentige, sxajne, por S-rino Lorino
Bulgxero, ke la baldauxa komisiigxo de Vilburo al Romo estis preskaux
nepra certeco. Tiel certa tio sxajnis ke la anticipo de frua rekunigxo
mildigis la cxagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia
patrino reiri Italion preskaux tuj. Neniu komprenis tiun decidon.
Sxajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti
cxe ili gxis la fiksigxo de ilia aparta sorto kaj Vilburo ehxis sxian
miregon.
"Kiel vi ne atendu cxi tie, laux la propono de Leilino, gxis ni povos
cxiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?"
S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum sxi anoncis sian malkonsenton.
"Malgraux cxio, ne estas certe ke vi faros la valizojn."
"Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulgxero," Leilino diris
triumfe.
"Ne, vi devintus vidi Leilinon kun sxi," gxojegis la edzo de Leilino.
Frauxlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti
Harjetinon Fresbion estis genia manovro!"
"Ho, ni estos kun vi baldaux," ridis Leilino. "Tiel baldaux ke estas
vere sensence disigxi."
Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu sxia filino
konsciis ke estos sentutile gxin kontrauxstari. Post sxiaj longaj
monatoj en Hindio, nepre devigis, sxi postulis, ke sxi revenu al
Florenco kaj kontrolu kio okazas al sxia eta tiea logxejo. Kaj sxi jam
estis tiel komforta sur "Utopio" ke sxi eksentas la deziron tien reveni
per la sama sxipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri sxia
decido kaj dauxre gastigi sxin gxis la posttagmezo de la antauxtago de
la surmarigxo de "Utopio". Tiu arangxo konvenis al kelkaj projektoj
kiujn, dum sia dutaga izoligxo, S-rino Lidkoto silente maturigis.
Foriri la plej baldaux kiel eble farigxis por sxi nepra gravajxo kaj la
Florenca logxejeto, kiu enhavis sxian pasintecon en cxiu faldajxo de
siaj kurtenoj kaj inter cxiu pagxo de siaj libroj, sxajnis al sxi nun la
ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon.
Sxi ne estis malfelicxa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton
de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraux cxio, la
kialoj de sxia alveno kaj plenajxon da tio sxi jam ja ricevis. Leilino
neniam antauxe estis pli felicxa, nek pli tenera, kaj kontempladi
sxian gxojegon kaj gxuadi sxian karecon estis absorba agado por sxia
patrino. Tamen ili ankaux iom surpremis kelkajn kvazaux tro strecxitajn
muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine sxi soligxis en la
Nov-Jorka hotelo al kiu sxi revenis la nokton antaux ol ensxipigxi,
spertis la senton esti jxus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de
giganta mano.
Sxi malpermesis la filinon alveni la urbon kun sxi. Sxi ecx malakceptis
la kompanion de Suzino Suferno. Sxi deziris nenian viatikon krom tiu
de siaj apartaj pensadoj. Kaj sxi permesis ke tiuj sxin alvenu sen
kauxri antaux ili dum sxi sidis en la sama altplafona salono en kiu,
antaux nur unu semajno, sxi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan
interparoladon.
Sxi promesis al sia amiko havigi al li novajxojn pri si, sed sxi ne
tenis la promeson. Sxi sciis ke li sendube revenis de Cxikago kaj ke se
li ekscius sxian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al sxi eviti
vidi lin antaux la surmerigxo. Kaj cxar antaux cxio sxi deziris ne vidi
lin, sxi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la sxipo.
Estis nenia kialo pro kiu atendi gxis tiam por skribi al li. La nuna
momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placxa, almenaux
plenigus horon de sxia soleca vespero. Sxi aliris la skribtablon,
eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento
la pordo malfermigxis kaj li eniris.
La vortoj per kiuj sxi salutis lin estis la lastaj kiujn sxi povintus
sin imagi diri kiam ili adiauxis antauxe. "Kiel eternamonde vi eksciis
ke mi estas cxi tie?"
Tujege li scikaptis sxian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?"
Li staradis, sxin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti
vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauxhazarde mi renkontis
S-rinon Vinon, kiu gastas cxi tie kaj sxi invitis min vespermangxi kun
sxi kaj Cxarlotino kaj la juna amkandidato de Cxarlotino. Ili diris al
mi esti vidintaj vin alveni hodiauxposttagmeze kaj mi ne toleris la
ideon ne suprenveni."
Okazis pauxzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis,
deklarante: "Ho, tial sxi jes ja min rekonis!"
"Cxu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--"
"Ho, mi prikonsciis sxian rekonon pri mi, kvankam sxi ne movis ecx
ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rugxigxo de Cxarlotino.
La knabino havas ege belan rugxigxkapablon. Mi konsciis ke sxia patrino
malpermesis ke sxi alparolu min."
Ido demetis sian cxapelon kun malpacienca rido. "Cxu Leilino ne kuracis
al vi viajn iluziojn?"
Sxi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis
min malagnoski, cxu?"
"Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj."
Sxi pauxzis percepteblan momenton sen dauxrigi la temon. Tiam sxi diris
tangxante: "Mi eknavigos morgaux frumatene. Mi intencis skribi al vi.
Jen la letero kiun mi jam komencis."
La rigardo de Ido sekvis sxian geston, tiam atingis sxian vizagxon.
"Tial cxu vi ne intencis vidi min nek ecx sciigi al mi ke vi foriros
gxis post la foriro?"
"Mi opiniis ke estos pli bone klarigi cxion al vi en letero--"
"Kion Dionome vi havas por klarigi?" Sxi ne respondis kaj li dauxrigis
urgxe: "Ne povas esti ke vi maltrankviligxas pri Leilino, cxar
Cxarlotino Vino diris al mi ke sxi estis tie pasintsemajne kaj multhoma
kompanio alvenis en la momento mem de sxia foriro: la Fresbijoj, la
Gxilesoj kaj S-rino Lorino Bulgxero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino
sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam sxi aljugxigis al si sian diplomon."
S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie sxi jam
sidis dum ilia interparolado de la antauxa semajno. "Mi stultigxis," sxi
komencis abrupte. "Mi devintus iri al Rigxfildo kun Suzino. Mi konsciis
nur poste ke oni atendis ke mi iru."
"Cxu atendis ke vi iru?"
"Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Sxi suferis, kompatinda
karulino. Sxia atento tirigxis dise. Sed sxi jam invitis sian gastaron
antaux ol ekscii pri mia alveno."
"Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo.
"Mi povas kompreni ke estis lauxnecese malkuragxige ne rajti disponi
pri sxi solapersone je la komenco. Sed, malgraux cxio, vi estis inter
malnovaj amikoj aux iliaj infanoj: la Gxilesoj kaj la Fresbijoj--kaj
eta Cxarlotino Vino." Li pauxzis momenton antaux la lasta nomo kaj
heziteme sxin kontrolrigardis. "Ecx se ili alvenis en maltauxga momento,
vi estis certe felicxa bonsxancinte revidi ilin cxiujn cxe Leilino."
Sxi revenigis lian rigardon kun apenaux videbla rideto. "Ilin mi ne
vidis."
"Cxu ilin vi ne vidis?"
"Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Cxarlotinon Vinon. Tiu infano estas
ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam
sxia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, sxi telefonis al sxi,
postulante ke sxi tuj foriru. Tial mi ne revidis sxin."
La senkolora vizagxo de Ido rugxigxis. "Mi ne scias de kie vi alprenas
tiajn ideojn."
Sxi dauxrigis, kvazaux ne lin auxdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaux Marnjon
Gxileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis sxin al mia cxambro
la lastan vesperon, post la vespermangxo, kiam la aliaj cxiuj ludis
brigxon. Sxi havas bonvolan intencon--sed ne helpis multe."
"Sed kion vi faris en via cxambro vespere post la mangxo?"
"Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro--kiom embarasa
por Leilino estis mia alveno, mi volas diri--mi nur diris al sxi ke
mi estas tre laca kaj preferos resti supretagxe gxis la foriro de la
gastoj."
Ido, gxemante, frapigis la manon kontraux la brakon de sia fotelo. "Mi
scivolas kiom da cxio tio vi nur imagis!"
"Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam
sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Gxileso instigis
Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi sxin gxis mia cxambro
kiam la aliaj ne scius kien sxi malaperis. Nek la teruran timon de mia
kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulgxero, honore de kiu la festeno
estis arangxita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke sxia edzo
aljugxu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis
sxin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!"
Ido dauxre tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj
fingroj. "Vi ne _scias_ ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis
el la kauxzoj kiujn vi supozas."
S-rino Lidkoto pauxzis antaux ol respondi, kvazaux honeste strebante
taksi la pezon de lia argumentado. Tiam sxi diris en mallauxta vocxo,
"Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la
vespermangxo la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke sxi timis.
Leilino neniam timas por si."
"Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas
mallargxpensaj virinoj cxie sed la virinoj alvenintaj cxe Leilino
konsciis nepre bonege ke ilia tiea cxeesto havigus al sxi specon de
socia rajtigo kaj se ili konsentis ke sxi havu gxin, kial mondo-nome ili
dezirus malaprobi tion por vi?"
"Tiun samajxon mem mi diris al mi antaux unu semajno en la nuna cxambro
post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Sxi levis nebuletan
rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi auxskultis kion
vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min
duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis
por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel
por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia
imago!"
Franklino Ido starigxis el sia fotelo kaj transiris la cxambron gxis
segxo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesigxis--en tiu
momento--nur pri kiel via imago sxajnis proksimigi vin al mi," li
diris.
"Ankaux mi interesigxis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin."
Ili intersxangxis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Cxar, vi vidu, mi
eraris," sxi dauxrigis. "Ni ambaux eraris. Vi diras ke estas sensence
ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe
malkonsentis min renkonti sub sxia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed
mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio
ege tro okupigxas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo
pauxzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili
nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio
kondamnis. Mian kazon oni jugxis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam
de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis
la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min
nur farigxis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la
plej malfacilaj por detrui."
Ido sidis senmove dum sxi parolis. Kiam sxi silentis, li starigxis,
ridante mallonge, kaj transiris la cxambron gxis la fenestro. Ekstere,
la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj
lumvicoj, etendigxis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li
indikis gxin al sxi.
"Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laux via supozo, tiaj
vortoj kiajn vi jxus uzis--'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?"
Sxi alvenis ekstari apud li cxe la fenestro. "Malpli ol nenio,
kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta
strecxita rondo de kutimo kaj asociigxo, same kiel ni estas fermitaj
en cxi tiu cxambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri gxin
iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj gxin eliris dum mi
restis en la sama eta cxambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie
solapersone. Ho, mi gxin logxebligis nun, mi alkutimigxis al gxi. Sed mi
perdis cxiuj iluziojn pri angxelo bonvolonta alveni malfermi la pordon."
Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial
ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaux la soleco estus malpli
granda--"
Sxi forturnigxis de la malhela fenestro en la brile lumigitan cxambron.
"Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege
informita pri tio. Ni estas cxiuj malliberuloj, kompreneble--ni cxiuj
ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin
alkutimigis al niaj apartaj cxeloj kaj se oni nin translokigas subite
en la novajn, povas okazi ke ni renkontu sxtonmuron tie kie ni atendis
renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon
kontraux gxin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi."
Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraux la fenestrokadron,
sxin spektadis silente dum sxi vagiradis maltrankvile en la cxambro,
kunamasigante kelkajn disjxetitajn librojn kaj lancxante manplenon da
sxiritaj leteroj en la forjxetajxujon. Kiam sxi finfaris, li reparolis:
"Cxio kion vi diras bazigxas sur antauxkonceptitaj teorioj. Kial vi ne
elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antauxajn amikojn? Cxu vi
ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto
vin kasxi kiam ili alvenis? Sxajnis ke vi timas ilin--aux ke vi ne
pardonis ilin. Ambauxmaniere, vi malpravigis ilin anstataux atendi ke
ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, cxu vi
supozas ke la socio tien irintus por sxin revenigi? Vi diras ke vi
timis nome de Leilino kaj ke sxi timis nome de vi. Cxu vi ne komprenas
kion signifas cxiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza
en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi
estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li pauxzis kaj turnis la
rigardon al sxia vizagxo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljugxu al vi iom
pli da tempo. Aljugxu al _mi_ iom plu da tempo. De cxiam mi konscias ke
bezonatos tempo."
Li alproksimigxis kaj sxi permesis ke li alprenu sxian manon. Pro la
serioza afableco de lia vizagxo situanta tiel proksime super sxi, sxi
sentis sin kvazaux infanon vekitan el timigaj songxoj kaj trovantan
lumon en sia cxambro.
"Eble vi pravas--" sxi auxdis sin komenci. Tiam ia internajxo retiris
sxin kvazaux alkrocxe kaj sxia mano forfalis de li.
"Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldaux en
Florenco."
Sxi staris antaux li, sentante kun malespero lian bonecon, lian
paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta dirajxo sxajnis pentrita gazo
mallevita inter sxi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis sxin
subita deziro dispecegigi la gazon.
Sxi retirigxis kaj lin rigardis kun rideto de suprajxa trankviligo.
"Vi ja pravas--rilate al cxesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca
kaj dauxra parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi
diras, mi devas penadi ne retirigxi en kauxrado antaux homoj." Sxi
flankenturnigxis kaj rigardis la horlogxon. "Ho, estas nur la deka! Se
mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas,
ni dauxre parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti
Margaretinon Vinon dum duonhoro?"
Sxi parolis malpeze kaj rapide dum sxiaj brilaj okuloj rigardis lian
vizagxon, kiun, dum sxi spektadis, sxi vidis sxangxigxi, kvazaux sxia
rideto jxetintus sur gxin tro klaran lumon.
"Ho, ne--ne hodiauxvespere!" li asertis.
"Cxu ne hodiauxvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros
je la tagigxo? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli
racia--ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre placxus al mi ekvidi
novan fojon la malgrandan Cxarlotinon." Li staris antaux sxi kun la mano
en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis cxiam en momentoj
de perpleksigxo. "Venu!" sxi ordonis gxoje, turnigxante gxis la pordo.
Li sekvis sxin kaj metis manon sur sxian brakon. "Cxu vi ne
opinias--cxu ne estus pli bone ke mi antauxiru kaj kontrolu? Ili diris
al mi ke ili pasigis lacigan tagon cxe la robtajloro. Mi kuragxas
sugesti ke ili jam enlitigxis."
"Se vi diris ke junulo de Cxarlotino vespermangxas kun ili. Certe li
ne foririntus antaux la deka, cxu? Malgraux tio, mi malsupreniros
kaj kontrolos kun vi. Oni malsxparas tiom da tempo antauxsendante
serviston." Sxi flankenmetis lin mildageste, tiam pauxzis dum frapis
sxin nova pensado. "Aux atendu. Mia servistino enestas la apudan
cxambron. Mi petos ke sxi iru demandi cxu Margaretino konsentos min
akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo."
Sxi turnigxis malantauxen kaj iris gxis la pordo kondukanta al sxia
dormcxambro. Sed antaux ol povi gxin malfermi, denove sxi sentis la
rapidan tusxgeston de Ido.
"Mi opinias--nun mi memoras--la junulo de Cxarlotino proponis ke ili
foriru cxiuj--al muzikhalo aux simila ejo. Mi certas--mi nepre certas
ke vi ne sukcesos renkonti ilin."
Sxia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de sxia brako kaj dum
ili retirigxis kaj alfrontis unu la alian, sxi vidis la sangon levigxi
malrapide tra lia palflava hauxto, rugxigi liajn kolon kaj orelojn, sin
trudi al la randoj de lia barbo kaj senmovigxi en malklarajn makulajxojn
sub liaj amikemaj cxagrenitaj okuloj. Sxi jam vidis la saman rugxigxon
sur alia vizagxo kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove sxin
instigis forturni la vizagxon.
Cxeporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la
cxambron.
"Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la sxipo
morgauxmatene."
Sxi sentis ke tiuj vortoj dispecigis sxirrapide la vualon de pentrita
gazo kaj ke denove sxi movigxas inter la sovagxaj randoj de la realeco.
"Ho, ve!" sxi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton.
Necesas ke mi informigxu cxe mia servistino."