La klarigo de Suzino Suferno finigxis nur post la deka horo kaj sxi jxus
foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio,
sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la
salonon de S-rino Lidkoto.
Li antauxenpasxis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al sxi
la manon, sxin rigardis dum momento sen paroli.
"Cxio bonfartas," li proklamis tiam.
S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Cxio
sxangxigxis. Ecx Suzino sxangxigxis. Kaj vi scias gxis kiom Suzino
reprezentis antauxe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko
malaperis, sxajne. Sxi parolis en la plej mirinda maniero. Sxi klakigas
la fingrojn pri la Pursxoj. Sxi diris al mi--al _mi_--ke cxiu virino
rajtas esti felicxa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Sxi
kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas
konvencia! Sxi kvazaux eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la
sekreto kaj surportis brocxon kiun donacis al sxi Vilburo Barklejo!"
Franklino Ido sidigxis en la fotelo kiun sxi antauxensxovis por li sub
la elektra lustro. Li malantauxenjxetis la kapon kaj ridis. "Kion mi
diris al vi?"
"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino,
sxi kutimas interesigxi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble sxi opinias
devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."
"Sed sxi ne kontrauxstaris malkasxe, cxu ne? la mondon por vi? Sxi ne
klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, cxu?"
S-rino Lidkoto kapneis, ankoraux ridetante. "Ne. Suficxis kontrauxstari
_mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu sxin
frekventi min kaj preskaux necesis ke sxi sin desinfektu post cxiu
vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke
sxiaj filinoj descendu al la mangxcxambro kiam Suzino vespermangxis cxe
sxi."
"Nu, cxu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la lauxeble plej bona
pruvo ke la tempoj sxangxigxis?"
"Jes, jes, mi scias." Sxi antauxenklinigxis el sia sofo-angulo, fiksante
sian rigardon sur lian magran amikeman vizagxon kiu brilis malklare sur
sxin tra sxiaj larmoj. "Se tio veras, gxi--gxi mirindegas. Sxi diras ke
Leilino nepre felicxadas. Sxajnas ke angxelo kvazaux rondiradis levante
tombosxtonojn kaj la enterigitoj remarsxadas kaj la vivantoj ne ektimas
antaux ili."
"Vio iom pravas," li konsentis.
Sxi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontrauxdirekte al li
laux la longa perspektivo de la lampfrangxitaj stratoj kiujn superpendis
sxiaj fenestroj.
"Mi povas kompreni kiom felicxa vi devas esti," li komencis post iom da
tempo.
Sxi turnigxis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicxa. Sed aldone
mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antauxe mi ne okupis grandan
spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, cxar
mi jam komencis min konfesi, kial ne dauxrigi? Diri tion al vi levas
tombosxtonon de sur _mi_! Vi vidu, antaux cxi tio, Leilino bezonis min.
Sxi estis malfelicxa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaux
neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam
traspertis la saman okazintajxon, ecx gxis ties plej suba fecxo, sxin
helpis. Kaj helpis _min_ sxia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajxo
pri sxia edzinigxo, mia unua pensado estis tio ke eble nun sxi bezonos
min ecx pli, ke sxi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub
mia tuta cxagreno kusxis arda gxojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj
mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen
mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino sxajnas esti forpreninta
de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi
kapablas senti."
"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis sxin
mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"
"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi
sukcesos trafi 'Utopion' kaj versxajne mia dua kablogramo malfruigxis
kaj kiam sxi gxin ricevis, sxi jam invitis kelkajn personojn gastigxi
cxe sxi en dimancxo--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi
gxojas ke ili tuj konsentis iri cxe sxi sed kompreneble mi preferintus
esti sola kun sxi."
"Tial, cxu vi dauxre intencas iri tien?"
"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Rigxfildo kun si gxis
lundo kaj Leilino sendis mesagxon informantan ke mi rajtas iri tien
se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi sxin. Sed mi scias kiom sxi
malkontentigxus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretigxos
pro tio ke sxi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, sxi ne
insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj
kompreneble, se ili bonvolas iri cxe Leilino, tio devas signifi--"
"Kompreneble, mi gxojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis
abrupte. Li starigxis kaj transiris al sxi, prenante sxian manon per
unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li
komencis--
* * * * *
La sekvintan matenon, en la trajno, tra cxiuj ceteraj interluktantaj
pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de
tio kion Franklin Ido deziris diri al sxi.
Li jam deziris diri tion, sxi sciis, apartan pasintan fojon kiam,
preskaux ok jarojn antauxe, hazarda renkontigxo en la fino de pluva
auxtuno cxe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj
en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune,
prunteprenis cxiu la librojn kaj jxurnalojn de la alia, pasigis la
longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo
de sxia eta pecxpinsalono kaj mirinde kontentigis sxin lia cxeesto kaj
fandigxis malmolaj glaciejoj de sxia personeco kaj sxi konsciis ke kiam
li foriros sxi tion bedauxros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto,
en sia stranga malrekta maniero, li lasis sxin kompreni ke dependas
de sxi cxu li restu. Sxi memoris ankoraux tiun sendorman nokton kiun
sxi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri
kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi
kialojn por lin konvinki? Sxi ne toleris la ideon permesi ke li taksu
sxin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol sxi estas. La malavareco
de lia amo meritis ke sxi gxin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi
al li kion sxi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al
li tion kio estis sur sxiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis
kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera."
La senparola malatento pri sxia pasinteco estis la medio en kiu vivis
ilia amikeco kaj sxi ne povis subite, al li el cxiuj viroj, komenci
paroli pri si kiel kulpinta virino en teatrajxo. Iel, tempofine, sxi
sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke
sxia vivo jam finigxis, ke sxi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke
pli preciza liaflanka propono estintus preskaux malrespekti la tauxgan
socian delikatecon. Sxi tiel alkutimigxis al konduti kvazaux sxia vivo
jam finigxis! Kaj, cxiuokaze, li rekonis sxiaflankan indicon, rezulte
de kio sxi sukcesis sxirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan
jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti sxin, ili rerenkontigxis en
la malnova amikema maniero kaj gxis nun tio dauxris esti la kvalito de
ilia intimeco.
Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, cxi-foje
senpere, kaj en tia formo ke sxi ne povis gxin eviti; bazante la
restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laux
propra elmontrado sxia, sxia cxefa argumento kontraux gxi ne plu
ekzistis.
"Vi diras al mi ke Leilino estas felicxa. Se sxi estas felicxa, sxi
ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antauxe.
Vi deziris, mi scias, esti cxiam atingebla, libera kaj disponebla se
subite sxi petus vin alveni sxin aux alvenus enaziligxi cxe vi. Mi
komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron
cxar mi konsciis gxin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion
mi komprenis suficxe bone, elprofiti tian gxojon kian havigintus al vi
kunvivado kun mi dum sxi estis malfelicxa kaj, kiel vi sxin imagis,
malhavanta la esperon sin liberigi. Ecx tiam mi ne havis la saman senton
pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson cxi
tie. Sed antaux dek jaroj la sxangxigxo ankoraux ne okazis kaj mi
maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis
cxiam la eblon ke Leilino ne jugxu sian kazon finarangxita pro kio mi
elektis opinii ke ankaux nia kazo ankoraux ne finarangxis. Permesu ke mi
dauxre opinii tiel, almenaux gxis vi vidos sxin kaj konfirmos per propra
rigardo kion diras al vi Suzino Suferno."