S-ro _Mudie_ konstatas, ke hodiaŭ oni voĉdonis nur per manoj
levitaj, kaj, ke la propono estis unuanime voĉdonita.
La _Prezidanto_ diras, ke nun oni venas al la Raporto de la Komisio
por Ĝenerala Organizaĵo kaj donas la parolon al S-ro Rollet de
l'Isle, vicprezidanto de ĉi tiu komisio.
S-ro _Rollet de l'Isle_ legas resumon de la raporto de la Prezidanto
de la Komisio kaj klarigas, ke pro malfavoraj kaj bedaŭrindaj
cirkonstancoj la Subkomisio komisiata por esplori ĉiujn projektojn
aŭ proponojn jam prezentitajn aŭ prezentotajn kaj por prepari
raporton submetotan al la aprobo de la tuta komisio kaj poste
publikigota en _Oficiala Gazeto_, ne povis fini sian laboron sufiĉan
tempon antaŭ la Oka Kongreso. Sekve la Kongreso povas, se ĝi
deziras, ekzameni kaj diskuti iajn montritajn projektojn, sed oni
devas prokrasti ĝis la venonta kongreso ĉiun voĉdonon.
S-ro _von Frenckell_ diras, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj;
kelkafoje kelkaj malsamaj opinioj en la sama kapo. Li opinias, ke oni
devas studigi la demandon pri ĝenerala organizaĵo de unu komisio.
Sed ĉi tiu komisio ne povas bone funkciadi, se ĝiaj anoj estas
disigitaj en diversaj landoj. Estas necese, ke ĉiuj anoj loĝu en la
sama urbo. Eĉ estus pli bone, se oni elektus unu solan homon por fari
projekton de ĝenerala organizado. Almenaŭ, se oni ne volas trudi
ĉi tiun gravan taskon al sola homo, oni devas elekti komision de
samurbanoj.
S-ro _Belmont_ rimarkigas, ke la elektita homo povas malsaniĝi; oni
devas ankaŭ elekti anstataŭanton.
S-ro _Mudie_ proponas, ke oni prokrastu _sine die_ la aferon. Cetere
en okazo de neprokrastigo li opinias, ke la tasko estas tro peza
ŝarĝo por la ŝultroj de sola homo. Oni devas elekti la anojn en
diversaj landoj.
S-ro _Bourlet_ principe tute konsentas kun S-ro Mudie. Ni devas
prokrasti almenaŭ dum kelkaj jaroj la demandon pri ĝenerala
organizaĵo. Estus pli bone konsideri la komision elektitan en
Antverpeno kiel eksiĝintan. Ni devas atendi, ĝis kiam la demando
estos pli matura kaj nuntempe provi la funkciadon de la ekzistantaj
institucioj. Jam en Antverpeno ni havis nian _Parlamenton_,
konsistantan el rajtigitaj delegitoj. Ĉi tiu Parlamento funkciis
ankaŭ ĉi tiun jaron kaj jam faris gravan laboron; sed estus bone, se
antaŭ ol fari novan paŝon antaŭen, ni vidus, kiamaniere funkcias la
kreita organismo. Ni devus fari novan ŝanĝon, se bezone, nur post
tri aŭ kvar jaroj. Nia sistemo de institucioj ripozas sur la mona
helpo de societoj, sed ni ne scias ankoraŭ, ĉu tiuj ĉi societoj
alportos siajn kotizojn.
S-ro _Mudie_ konfesas, ke li preferas la paroladon de S-ro Bourlet pli
ol la sian propran.
S-ro _Heller_ opinias, ke oni povas tuj decidi per jes aŭ ne, ĉu
oni volas ĝeneralan organizaĵon. Ĉi tiu organizaĵo devus esti
sendependa de U. E. A.
S-ro _Pazelt_ estas konvinkita, ke ni bezonas ĝeneralan organizaĵon;
ni devas havi centran lokon, el kie ni povos ricevi sendubajn
informojn pri la ĝenerala movado kaj renkonti, se bezone, aliajn
samideanojn. Ĉi tiu centra oficejo devus eldoni poŝlibron entenantan
ĉiujn sciigojn necesajn al Esperantisto.
La _Prezidanto_ memorigas, ke la diskutata temo estas: ĉu prokrasti
aŭ ne la demandon pri ĝenerala organizaĵo?
S-ro _von Lidel_ pensas, ke prokrasti la aferon estas la plej bona
decido prenota. Se ni havus ĉiam la manon en la poŝo por disdoni
propagandilojn, centra organizaĵo estus neutila.
D-ro _Kandt_, sekretario de la Komisio por ĝenerala organizaĵo,
defendas la subkomision. Oni diris, ke la anoj de ĉi tiu subkomisio
estas mallaboremuloj. Sed kelkafoje mallaboremo estas laboro. Nur la
atenta tralegado de ĉiuj projektoj pri ĝenerala organizaĵo estis
granda tasko. Ju pli da projektoj legis la oratoro, des pli liaj
ideoj konfuziĝis. Ne estas eble labori sen buŝa interkomunikado,
ĉu kun aŭtoroj de projektoj, ĉu kun aliaj komisianoj. La afero
estas solvebla nur per kompromisoj; ne skribe oni povas atingi iun
rezultaton, sed nur buŝe.
D-ro _Mybs_ diras, ke la laboro de la komisio kredeble kontentigos nek
la per-esperantistojn, nek la por-esperantistojn; oni devas daŭrigi
la studadon.
La Germana Asocio esprimis la deziron, ke oni starigu ĝeneralan
organizaĵon; li opinias, ke ankaŭ la plimulto de la Esperantistoj
tion deziras. Oni devas konservi la komision, sed ne fiksi templimon
por la fino de ĝia laboro.
S-ro _Mahn_ tute kontraŭstaras la proponon de S-ro Bourlet. La
daŭrigo de la laboro estas ebla: prokrasti la aferon estas tre
danĝere.
S-ro _Anttila_ opinias, ke la ekzistanta komisio devas fini sian
laboron. Sen organizo la enkonduko de Esperanto en oficialajn sferojn
ne estas efektivigebla. Kiu devas reprezenti la Esperantistaron apud
la registaroj: ĉu la Lingva Komitato aŭ la K. K. K.?
S-ro _Bourlet_ rimarkigas, ke li ne petis la tutan prokraston de
la afero, li nur petis, ke oni ŝanĝu nian nunan organizaĵon, se
bezone, nur post kelkaj jaroj.
De unu jaro li pripensas la aferon, kaj ju pli li pripensas, des pli
ŝajnas al li, ke oni diskutas pri afero jam solvita.
La nuna afero prezentas du flankojn:
1-e Subtenado de niaj oficialaj institucioj;
2-e Reprezentado de niaj societoj.
Niaj oficialaj institucioj povas esti ordigataj laŭ tri ŝtupoj:
_1-a ŝtupo_: La Esperantista Parlamento, konsistanta el niaj
rajtigitaj delegitoj, demokrata bazo de ĉiuj aliaj institucioj.
_2-a ŝtupo_: La Lingva Komitato, por la lingvaj demandoj;
La Administra Komitato, por la financaj demandoj;
La unua por la spiritaj aferoj, la dua por la materialaj.
_3-a ŝtupo_: La Akademio, elektita de la Lingva Komitato.
La Konstanta Komitato de la Kongresoj;
La Centra Oficejo,--
ambaŭ elektitaj de la Administra Komitato.
Ni havas ĉion necesan. Nur mankas, ke ĉi tio funkcias. Ni havis la
maŝinon, sed ni ne turnis la turnilon.
Por la dua celo oni volas fari unuiĝon de la Societoj; sed se la
societoj ne volas unuiĝi? Ŝajnas, ke ankaŭ en ĉi tiu okazo oni
metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Ne ni, sed la societoj devas
fari unuiĝon, se ili volas. Tio ne estas kongresa afero; la kongreso
devas sin okupi nur pri la oficialaj institucioj.
S-ro _Mudie_ proponas, ke la Kongreso esprimu la deziron, prokrasti
la aferon pri ĝenerala organizaĵo kaj ke oni ne reelektu novan
komision.
Koncerne la unuiĝon, tio dependas de la societoj; oni povus nur
deziri, ke ili interrilatiĝu pli intime.
La _Prezidanto_ submetas la antaŭan proponon al voĉdonado per
manoj levitaj; la nombro de la levitaj manoj estas tre granda dum la
provo kaj la kontraŭprovo. La voĉdono estante duba, oni decidas
uzi voĉdonilojn. Oni komencas kolekti bultenojn, sed tuj S-ro _von
Frenckell_ leviĝas; li diras, ke la Germanoj bezonas interkonsiliĝi
pri la propono farita kaj petas paŭzon.
La kunsido estas interrompita dum kvin minutoj. La ĉefoj de la
Germana Asocio kuniĝas en apuda ĉambro.
La kunsido estas denove malfermata.
S-ro _von Frenckell_ petas klarigojn pri uzo de la voĉdoniloj.
La _Sekretario_ klarigas, ke la delegitoj devas voĉdoni per la
bulteno 1 de sia voĉdonilo; ke la blankaj voĉdoniloj valoras unu
voĉon, la verdaj kvin kaj la ruĝaj dek. Ekzemple, delegito kun sep
voĉoj devas meti en bultenujon unu verdan bultenon kaj du blankajn.
S-ro _von Frenckell_ petas la parolon por sciigi, ke li kun siaj
amikoj voĉdonis kontraŭ la propono de S-ro Mudie nur, ĉar ili ne
volas, ke oni reelektu novan komision.
La _Sekretario_ diras, ke li ne komprenas bone la staton, en kiu ni
estas. Ŝajnas, ke kelkaj delegitoj ne bone komprenis la sencon de la
propono kaj voĉdonis por tuta prokrasto. Li opinias, ke oni devas
bruligi la voĉdonilojn kaj daŭrigi la diskutadon.
S-ro _Mudie_ estas preta forstreki la duan parton de la propono, se
oni deziras tion.
La _Prezidanto_ diras, ke voĉdonado per voĉdoniloj estas malfacila,
longa kaj teda afero kaj ke oni devas ĝin uzi kiel eble plej malofte.
Li relegas la unuan parton de la propono kaj submetas ĝin al voĉdono
per manoj levitaj. Ĉi tiu parto estas akceptita.
D-ro _Kandt_ petas, ke oni ne nuligu la unuan voĉdonadon.
S-ro _von Frenckell_ petas, ke en la propono oni forstreku la vortojn
«kaj ne reelekti komision».
La propono kun ĉi tiu korekto estas unuanime akceptita[7].
S-ro _Poncet_ diras, ke la okazintaĵo de ĉi tiu kunsido montris
gravan mankon en nia nuna kongresa organizacio. Ekzemple la
Germanoj, kiuj havas nur unu solan multenombran Asocion, povis tuj
interkonsiliĝi, la Francoj ne povis same fari.
Por forigi ĉi tiun mankon, estus bone alpreni metodon similan al tiu
proponita de S-ro Dejean. Ĉar ĉi tiu propono ne estis farita tri
monatojn antaŭ la kongreso, oni ne povis ĝin oficiale prezenti.
Jen la aludita paragrafo:
«Dum la kongreso, la Rajtigitaj Delegitoj studas la demandojn, ilin
diskutas kaj elmetas dezirojn. Sed post la kongreso, tiuj deziroj
povas esti submetataj al la aprobo de la grupoj laŭ metodo simila
al tiu, kiu estis uzita por la elekto de la membroj de la Administra
Komitato. Ili havas tiom da voĉoj, kiom da fojoj ili deklaris 25
membrojn. Oni ne povos apliki la dezirojn esprimitajn en la kongresoj
antaŭ tiu ĉi konsulto.»
Ĉi tiu konsulto estus utila, ĉar oni scias, kiom estas malfacile tuj
voĉdoni dum la kongreso.
Kolonelo _Pollen_ diras, ke en la Kongreso estas nek Francoj, nek
Germanoj, sed nur Esperantistoj.
La _Sekretario_ legas diversajn telegramojn, inter kiuj unu de la
Slava Societo.
S-ro _Mudie_ proponas, ke oni aranĝu komunan senceremonian
vespermanĝon en la bufedo de la Malnova Teatro antaŭ la balo.
La _Prezidanto_ fermas la kunsidon je la kvina kaj duono.
* * *
Unu kvarono antaŭ la oka mi sidas en la nova teatro en mia vesto de
drama kritikisto. Jes, de drama kritikisto. Vi ridas, sinjorino, des
pli bone, ĉar oni vidas viajn belajn dentetojn; vi ridas, sinjoro,
des pli malbone, ĉar oni vidas viajn malbelajn dentegojn.
Kial mi ne estus kritikisto? Arto estas malfacila, sed kritiko
estas facila. Estas bona metio: neniu scio estas necesa. Cetere oni
povas ĝin fari en sia domo; multaj kritikistoj neniam vidis la
prezentadon de la recenzitaj teatraĵoj, aŭ kiam ili iras teatron,
ili bone dormas sur siaj komfortaj seĝoj. Mi estas tre konscienca,
mi ĉeestas la prezentadon kaj tute ne intencas dormi. Mi havas en
mano mian kritikilon kaj fariĝas tre severmiena: mi decidis esti
senkompata. Tremu, ombro de Słowacki; tremu, realaĵo de Grabowski;
tremu, aktoraro; tremu, reĝisoro; tremu, sufloro. Vane la aŭtoro
oferos al mi monon por laŭdi lian verkon[8], mi estos el bronzo;
vane la tradukinto petegos min surgenue, mi estos el marmoro; vane la
ĉarmaj aktorinoj oferos al mi sian plej allogan rideton, mi estos el
ligno[9].
Iom post iom la salono pleniĝas, kaj kelkajn minutojn antaŭ la oka,
ĝi estas plenega.
Ruĝaj libroj vidiĝas en manoj de multaj ĉeestantoj, kiuj intencas
sekvi la tragedion sur la teksto. Bedaŭrinde unu minuton antaŭ la
leviĝo de l' kurteno, ĉiuj lumoj de l' salono estingiĝas kaj la
kompatindaj libruloj devas fermi siajn librojn. La sama afero okazis
en Dresdeno. Konkludo: ĉiam legu kaj relegu la ludotaĵon antaŭ la
prezentado, precipe kiam ĝi estas versaĵo. En versaĵoj la frazoj
estas ofte tre fleksitaj, ne havas ĉiam, pro postulo de la ritmo,
aspekton tute naturan, multaj vortoj estas senvostaj kaj ne estas
facile sekvi la penson de l' aŭtoro, kiam oni aŭdas la tekston la
unuan fojon. La esperantaj prezentadoj ne okazas tre ofte, kaj estas
necese sin meti en staton konvenan por eltiri el ili la plej eble
grandan profiton. Sed la kurteno leviĝas aŭ pli bone flankeniĝas;
_Mazepa_ ĵus komenciĝis.
La dramon aŭ tragedion (laŭ la titola esprimo) mi ne rakontos, ĉar
ĉiu povas kaj eĉ devas legi tiun ĉi belan verkon.
En sia recenzo de _Kaatje_, teatraĵo ludita dum la Antverpena
Kongreso, S-ro Era diris, ke la aŭtoro de _Kaatje_ ne estis Gœthe,
_Kaatje_ ne estis _Ifigenio en Taŭrido_, kaj S-ro Van der Biest, la
tradukinto, ne estis Zamenhof. Simile mi povos diri, ke Słowacki ne
estas Victor Hugo, _Mazepa_ ne estas _Hernani_ aŭ _Ruy Blas_, sed
Grabowski estas preskaŭ Zamenhof. Efektive, konsiderinte la periodon,
en kiu estis skribita la dramo, periodo, kiu vidis la aperon de multaj
romantikaj verkoj, la nomo de la franca poeto venas nature en la
spiriton, kaj liaj dramoj prezentiĝas kiel kompariloj. Ĉiu verkisto
metas devige en sian verkon pensmanieron, ideojn, kiuj apartenas al
la tempo, en kiu li vivis, al la mondo, kiu lin ĉirkaŭis. Ju pli
ĉi tiuj markoj de difinita epoko estas maloftaj, des pli la verko
havas signifon sendependan de la jaro de sia naskiĝo. Tre malmultaj
estas la aŭtoroj, la poetoj, kiuj prosperis doni al la esprimo de sia
penso formon tiel altan, tiel spiritan, ke ĉi tiu esprimo fariĝis
sendependa de la tempo kaj de la nacieco. Malmultaj estas la verkoj,
kiuj ĉiam restas junaj kaj ne montras ĉi tie kaj tie simptomojn de
velko. Ĉe Victor Hugo ili jam aperas en kelkaj lokoj. Ni devas diri,
ke en la dramo de Słowacki ĉi tiuj simptomoj montriĝas tre forte.
La verko estas nun sepdekdujara kaj ĝia aĝo estas jam legebla sur
ĝia vizaĝo; ĝi oferas multe da belegaj scenoj, sed la interligo de
ĉi tiuj scenoj estas ofte nenatura; la aŭtoro uzis en la konstruo
de la tragedio la procedojn de la romantika epoko, sed Słowacki,
pli poeto ol dramverkisto, ne ĉiam ilin uzis kun necesa modereco.
Iafoje oni tro vidas la ŝnuretojn, per kiuj la aŭtoro movigas siajn
heroojn; en aliaj okazoj la personoj agas iom blinde, kvazaŭ iliaj
ŝnuretoj estus rompitaj. Sed kiel pentristo de sentoj Słowacki estas
nekomparebla kaj enigas nin profunde en la koron de la homoj. Tial la
elekto de ĉi tiu klasika dramo de la pola teatro estas tute aprobinda
kaj tute akordiĝis kun la ĝenerala karaktero de la Kongreso. Ne
rekte ni vidis ĉi tiun artan verkon, sed tra la Grabowski'a vitraĵo;
laŭ tio, kion diris niaj polaj amikoj, ĉi tiu estis vere glata
vitraĵo kaj ne lenso; la traviditaj objektoj, karakteroj aŭ sentoj
ne estis grandigitaj, malgrandigitaj aŭ aliformigitaj. Ni ricevis
vere fotografaĵon de la originalo.
Plenan laŭdon sen iu ajn kritiketo ni ŝuldas al S-ro Stanislawski,
kiu ludis la rolon de Mazepa. Perfekte elparolanta Esperanton, li
estis ĉiam mirinde komprenebla; eĉ en la malfacila sceno, kiam
Mazepa rakontas sian aventuron en la alkovo, per voĉo mallaŭta de
duone morta viro, ĉiuj vortoj estis aŭdeblaj, neniu sono perdiĝis.
Ludanta laŭ sobra maniero, sen neutilaj gestoj, S-ro Stanislawski tre
bone esprimis la karakteron de la paĝio, kiu sub sia ventkapuleco
kaŝas kavaliran animon kaj kompateman koron.
S-ro Sosnowski, la vojevodo, havis malfacilan kaj antipatian rolon.
Preskaŭ dum kvar aktoj li muĝas, kaj certe la muĝado kaj la terura
barbo, kiu ornamis lian mentonon, ne estis tre favoraj kondiĉoj de
bona elparolado, tial multe da versoj alvenis iom kripligitaj al la
oreloj de la aŭskultantoj; tamen S-ro Sosnowski bone tradukis la
sovaĝan karakteron de ĉi tiu maljunulo obstina en sia venĝemo, kiu
dissemas ĉirkaŭ si la malfeliĉon kaj la morton.
S-ro Marjanski montris al ni Zbignjev'on senteman, sed kun animo
malkvieta, en kiu batalas seninterrompe la pasio kaj la devo, kaj
kiu fine serĉas en la morto solvon de la terura dilemo, en kiu li
baraktas. En la sceno de la alkovo li mirinde tradukis la sentojn
de la vojevodido, kiu sin oferdonas por virino amata, kiun li
kredas kulpa. Lia esperanta elparolado, malpli bona ol tiu de S-ro
Stanislawski, estis tamen sufiĉa kaj tre komprenebla.
S-ro Jednowski, en rolo de la reĝo, lerte desegnis la egoistan
karakteron de Jan Kazimir, kiu, sen malboneco oferas la honoron, eble
la vivon de siaj servantoj al kontentigo de siaj kapricoj.
Sincerajn gratulojn al S-ino Visocka pro ŝia belega interpretado de
la rolo de Amelja. Ŝia voĉo varma, emociplena, laŭvice fariĝis
gaja, plenda, indigna, malespera kaj en ĉiuj aliformiĝoj restis
klara kaj belsona. En multaj scenoj ŝi nin vere kortuŝis kaj
montriĝis vera artistino, en la plej alta senco de ĉi tiu vorto.
Nur unu kritiketon ni faros; momente S-ino Visocka havas gestojn,
sintenadojn iom nenaturajn kaj tro rigardas la plafonon.
Nun venu ĉi tien, sinjoro Reĝisoro, mi tuj «lavos al vi la kapon».
Vi scias (pli bone ol mi), kiom estas delikataj kaj malfacilaj la
vere tragediaj scenoj, kiel la lastaj scenoj de _Mazepa_; ĉi tie ni
estas en la belegeco, kaj inter la belegeco kaj la... ridindeco estas
limo pli maldika, ol la paperfolio, sur kiu mi skribas. Pli ol unu
fojon, dum la lasta akto mi tremis, timante, ke oni transpasos ĉi
tiun teruran limon. Kaj nur vi, sinjoro Reĝisoro estis kulpa pri
tio. Unue, ni vidis dum la unuaj aktoj grandan vivantan Zbignjev, kaj
nun vi alportas tute malgrandan ĉerkon, en kiu estas neeble meti
pli ol duonon da Zbignjev. Kie oni metis la alian duonon? Kaj ĉi
tiun ĉerketon oni kuŝigas en grandega salono tute lumigita, kie
ĝi similas forgesitan skatolon da domenoj! Due, la vojevodo faras
per ĉi tiu skatolo ĉiuspecajn gimnastikajn ekzercojn, li ĝin
metas laŭlarĝe, laŭlonge, oblikve, li ĝin tiras, puŝas; momente
mi ne plu sciis, ĉu ni estis en la palaco de la vojevodo aŭ en
Krakova stacidomo, ĉambro de la pakaĵoj. Feliĉe vi havis, kiel
ĉeestantojn, bravajn Esperantistojn, kiuj nur deziras aŭdi sian
karan lingvon kaj ne multe atentas pri materialaj detaloj. Tamen,
sinjoro Reĝisoro, grandigu vian ĉerkon, malgrandigu kaj mallumigu
vian scenejon kaj iom ŝanĝu la aranĝon de via lasta akto. El
Parizo, kie ripozas liaj restaĵoj, Słowacki mem vin benos.
Mi ne povas kritiki la sufloron, ĉar mi lin tute ne aŭdis; kredeble
la aktoraro neniam bezonis lian helpon.
La falo de l' kurteno, post la kvina akto, estis sekvita de sennombraj
aplaŭdaroj, oni ĝin relevis mi ne scias kiom da fojoj. Fine S-ro
Grabowski sur la scenejo, en la nomo de la Esperantistaro, dankis la
aktorojn pri la belega spektaklo, kiun ni ĵus ĉeestis. Li diris, ke
de nun _Mazepa_, ĉi tiu perlo de la pola dramaro, fariĝis internacia
verko, kiun povos ĝui personoj de ĉiuj nacioj, kaj ke ĉi tiu
prezentado estas difinitiva glorigo de la jam fama pola poeto.
Lasta konsilo: kiam vi iros teatron en Krakovo, dum la interakto
reprenu vian lokon tuj kiam oni sonoriĝas, ĉar kelkajn minutojn
antaŭ la leviĝo de l' kurteno oni estingas ĉiujn lumojn en la
salono. Se vi malfruas, vi devas reiri vian lokon tra mallumo. Tiu
malfeliĉo okazis al mi, kaj mi atingis mian seĝon nur post teruraj
aventuroj, palpinte kiel blindulo ĉu la pintan barbon de S-ro
Bourlet, kiu murmuris, ĉu la freŝajn vangetojn de fraŭlino, kiu
ellasis krion, kaj paŝinte sur nekalkulebla nombro da piedoj.
Ĵaŭdon, la 15. de Aŭgusto.--Frumatene mi estis vekita per la
sonoriloj de la kvardek unu preĝejoj de la «pola Romo», samtempe
bruantaj. Momente mi aŭskultis la gajan muzikon de la sonoradoj,
kiu rememorigis al mi la faman ĉapitron de la romano de Victor Hugo
«Nia Sinjorino Pariza»[10]. Sed konscio pri la profesiaj devoj
tuj revenas, mi saltas el la lito kaj enprofundiĝas en la legon de
la oficiala programo. Je la naŭa horo katolika Diservo, je la deka
samtempe protestanta kaj hebrea Diservoj; je la dekdua devis okazi
manovroj de «Ruĝa Kruco», sed, pro neĉeesto de la direktantoj, ĉi
tiuj manovroj estis forigitaj.
Ni rapidu al la preĝejo de Sankta Mario; ĝuste kiam mi alvenas sur
la Rynek, estas la naŭa. El unu el la preĝejaj turoj venas sonoj
de trumpetoj; efektive, ĉiuhore trumpetisto laŭvice rigardanta la
kvar kardinalajn punktojn, aŭdigas melankolian arion, laŭdire la
saman, kiun uzis la pola militistaro. Kiam ni eniras la preĝejon,
la navo estas jam superplenega de granda amaso, kaj pene oni eniĝas
inter la popolanoj pitoreske vestitaj, kaj la kamparaj vendistinoj,
kiuj alportis kun si vendotajn legomojn aŭ fruktojn. Tia devis esti
en antikvo la aspekto de temploj, kiam la adorantoj alportis la
oferojn difinitajn por la Diino. Fine ni sukcesas atingi la fundan
kapelon, ĵus kiam komenciĝas la prediko. Devis paroli Lia Episkopa
Moŝto pastro Bandurski, vera pola Demosteno, sed pro malhelpo, li
estis anstataŭata de pastro, kiu eble ne estis Demosteno, sed certe
estis Cicero. Kun flameco de apostolo li parolis klaran, puran, fluan
Esperanton, eĉ momente tiel fluan, ke la superŝutitaj oreloj ne
povis ĉion ensorbi kaj ke multaj vortoj reŝprucis eksteren. Tamen
lian elokventecon tre admiris la ĉeestantaj Esperantistoj, katolikaj
kaj nekatolikaj.
Ni rapidu al la hebrea sinagogo. La interna aspekto tute malsimilas
tiun de la katolika preĝejo. Anstataŭ pitoreska malordo, severa
ordo; anstataŭ piuloj en ĉiuj sintenadoj, ĉu starantaj, ĉu
genuantaj, ĉu eĉ teren kuŝiĝantaj, sinjoroj en regulaj vicoj kun
ĉapelo sur la kapo, sinjorinoj en altaj galerioj. Rabeno Saphra jam
komencis esperantan paroladon; li parolas klare, bonege kaj elokvente;
li diras, ke Hebreoj disaj sur la tuta terglobo jam havis propran
lingvon por komuniki inter si, la hebrean; sed mankis al ili alia por
komuniki kun iliaj fratoj, anoj de aliaj religioj. Li ĝojas, vidante
unu el ili alporti al la mondo ĉi tiun netakseblan donacon. Profundan
impreson sur ĉiujn ĉeestantojn hebreajn aŭ nehebreajn faras ĉi
tiu alta parolado. Sed momente Rabeno Saphra parolis strangan,
nekompreneblan Esperanton. Ĉu intertempe li fariĝas Idisto? Oni
klarigas al mi, ke la strangaj vortoj ne estas idaj citaĵoj de
Couturat, sed hebreaj citaĵoj el la Biblio. Elirante el la sinagogo,
la popolamaso ĉirkaŭanta la templon, faris al D-ro Zamenhof veran
ovacion. La kvartalo Kazimierz, kie staras la sinagogo, estas la
hebrea kvartalo de Krakovo; en ĝi la Hebreoj estas pli ol religio,
pli ol raso, ili formas preskaŭ nacieton, kaj ĝojis vidante la
kreinton de Esperanto, kiun ili salutis kvazaŭ Mesion.
Je la dekunua, sur la Rynek okazis manifestado antaŭ la monumento
de la glora pola poeto Mickiewicz. Oni metis sur la monumenton
florkronon, kaj en la nomo de la kongresanoj S-ro Hodler esprimis la
sentojn de la Esperantistoj pri la plej glora reprezentanto de la pola
genio kaj antaŭtempa adepto de la interna ideo de Esperantismo; tiun
paroladon polen tradukis D-ro Mikołajski.
Je la tria, manifestado de profesoroj kaj studentoj apud la monumento
de Kopernik, en la korto de Jagellona Biblioteko. Atendante la
oficialan oratoron (ankoraŭ nekonatan), kiu estas iom malfruinta,
la manifestantoj amuziĝas per fotografiĝo. Estas fotografistoj en
ĉiuj anguloj, sur la altaj galerioj, sur la korto, en la kelo, kaj
oni fotografas la manifestadon ĉiumaniere: superkape, bruste, dorse,
flanke, subpiede. Subite bruo; sur la tablo metita kiel paroladejo
aperas la oficiala oratoro, kaj ĉi tiu oratoro estas... (vi ne
divenu! sinjoro), estas... (vi ne divenu! sinjorino), estas S-ro
Bourlet. Oni premas la butonon de la sciencaj paroladoj kaj S-ro
Bourlet parolas. Cetere li faras tre lertan kaj tre trafan paralelon
inter la vivo de Kopernik kaj la vivo de D-ro Zamenhof, inter la
persekutoj, per kiuj estis akceptata la verko de Kopernik, kaj la
mokoj, kiujn renkontis la verko de Zamenhof, inter la fina sukceso de
la Kopernikaj ideoj kaj la fina venko de la Zamenhofa Esperanto.
Je la kvara (kia metio! kia metio!), vizitado de la Arĥitektura
Ekspozicio. En la ĝardeno de la Ekspozicio, la fotografa manio de
la kongresanaro atingas la paroksismon. La oficialaj fotografistoj
estas ĉi tie kun ĉiuspecaj fotografiloj, unuj sur altaj tripiedoj
(kredeble por fotografi personojn je fenestroj de unua etaĝo), aliaj
preskaŭ sur tero (kredeble por fotografi kelistojn je fenestretoj
de ilia kelo). Kaj oni fotografas samnacianojn, oni fotografas
samprofesiulojn, oni fotografas samkreskulojn, oni fotografas
samaĝulojn, oni fotografas sama-nombro-da-harulojn, oni fotografas
samulojn elektitajn ĉiumaniere kaj eĉ neniumaniere. Kaj meze de ĉiu
grupo sidas la afablega kaj bonega Doktoro, ĉiam ridetanta, ĉiam
nemoviĝanta, ĉiam rigardanta rekte la fotografilon. Sinsekve li
fariĝas Hungaro, Japano, juristo, poŝtisto, du-metrulo, dekok-jarulo
kaj eĉ pacifista sinjorino. Feliĉe je la kvina finiĝas lia
turmentiĝo kaj ĉiuj kongresanoj, fotografitaj aŭ ne fotografitaj,
sidiĝas duonronde ĉirkaŭ la muzika estrado por ĉeesti la Disdonon
de Premioj de la «Literatura Konkurso» organizita de nia bonega
kolego _Pola Esperantisto_. Ni diru tuj, ke ĉi tiu konkurso mirinde
sukcesis, almenaŭ per la nombro de la partoprenantoj. Efektive,
la Komitato ricevis: por la beletristika parto, 18 laborojn; por
la poezia, 30; por la scienca, 11. S-ro Nedoviŝin prezidas la
ceremonion, li diras kelkajn vortojn pri la graveco de tiaj konkursoj
kaj iliaj influoj al progresado de nia lingvo.
Pro la neĉeesto de S-ro Cart, raportinto de la beletristika parto,
supreniras la estradon por lin anstataŭi sinjoro... (divenu, kara
leganto!) sinjoro... (divenu, kara legantino!)... S-ro Bourlet. Oni
premas la butonon por literatura parolado kaj S-ro Bourlet ekmovas
la lipojn. «Ankoraŭ mi!» li diras. Li petas pardonon, ĉar nun li
estas sur kampo, kiun li ne ordinare plugas. Li estas simpla scienculo
kaj time sin riskas en literaturan regionon. Sed eble ĉar li estas
direktoro de literatura gazeto, li povis tamen akiri iom da sperto en
la beletristika fako. Li ĝojas, ĉar nun Esperanto havas belan kaj
riĉan literaturon, kaj povas rebati la kutiman kontraŭdiron, ke ĝi
estas nur iu ĵargono de kelnero.
La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko titolita:
«La Genio kaj la Karaktero de Byron»; oni malfermas la koverton,
kiu entenas la nomon de la aŭtoro, kaj la ĉeestantaro sciiĝas kun
ĝojo, ke ĉi tiu aŭtoro estas aŭtorino: nia bone konata samideanino
Adela Schafer (el Londono).
Loko mankas por citi aliajn rekompencitajn laborojn.
S-ro Grabowski, raportinto de la poezia parto, legas raporton
(mirinde! ĉi tiu raporto estas en prozo). Li diras, ke esprimo de
ideoj sub poezia formo estas vera provilo por lingvo; Esperanto venke
sukcesis en ĉi tiu provo. Ni sciiĝas kun bedaŭro, ke ne ankoraŭ
naskiĝis esperanta Mickiewicz, kaj sekve oni ne donos unuan premion.
La dua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la poemo «Narciso»,
kaj ĉi tiu aŭtoro estas nia amiko Devjatnin, kies apero sur la
estrado estas salutata de longa aplaŭdado.
S-ro Rollet de l'Isle, raportinto de la scienca parto, legas
raporton. Kiel Prezidanto de la Societo Franca por Propagando de
Esperanto, li malkaŝe montras al ĉiuj sian naciecon, fiere kaj forte
metante la tonikan akcenton sur la lastan silabon. Li parolas pri la
graveco de Esperanto en sciencaj interrilatoj kaj sciencaj kongresoj.
La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko: «Pri la
absorbo de la pluvo kaj roso per folioj, trunketoj kaj branĉoj». Ĉi
tiu aŭtoro estas nia samideano Dreusicke, el Cassel.
Ĉu tiaj konkursoj estas bonaj por la propagando de nia afero?
Unuavide ŝajnas, ke la respondo devas esti jesa. Evidente ĝi ne
povas esti plene nea; sed ankaŭ, laŭ mia opinio, ĝi ne povas esti
plene jesa. Efektive, ni rigardu la nunan staton de nia esperanta
literaturo; ĉu ĉi tiu stato estas bona? Ne, nia literaturo suferas
de malsano kaj ĉi tiu malsano ne estas manko de verkistoj, ĝi estas
manko de... legantoj. Rigardu en magazenoj de eldonistoj.... Sed tuj
vi protestas: «Esperanto... sankta afero... bono de homaro... ni ne
estas komercistoj... veraj Esperantistoj ne atentas monan profiton,
k. t. p....» Kvietiĝu, sinjoro, kvietiĝu kaj ni interparolu
trankvile. Mi ne estas verkisto, mi ne estas eldonisto, mi ne estas
presisto kaj ĝis nun Esperanto ne enirigis en mian poŝon eĉ la
plej malgrandan parton de spesmilo. Do mi estas tute senpartia. Ĝis
nun oni ne trovis la rimedon por publikigi esperantajn librojn sen
mono. La fabrikisto de papero ne liveras senpage sian paperon, la
presisto ne presas senpage la manuskriptojn. La eldonado de libro
estas devige elspezo da mono; kvankam la eldonantoj de esperantaj
libroj estis ĝis nun tre neprofitemaj, ili almenaŭ deziras retrovi
la elspezitan monon. Afero neebla, se ĉiuj ekzempleroj restas en
la magazeno. Literaturo ne povas ekzisti sen verkistoj; ankaŭ ĝi
ne povas ekzisti sen legantoj. Kaj tio estas konstato ĉagrena, sed
konstato vera: Esperantistoj ne legas. Sed vi respondos: «Legado
de libroj postulas tempon kaj monon, Esperantistoj ĝenerale estas
nek senokupuloj, nek riĉuloj». Vi estas prava, sed mi certigas, ke
la sumo elspezita de la Esperantistaro por aĉeto de libroj tute ne
respondas je la stato de ĝia monujo. Ankoraŭ vi diros: «Estas bonaj
libroj, sed ankaŭ aliaj malbonaj; mi timas aĉeti librojn nekorekte
skribitajn». Tre vere, sed mi konstatis, ke sufiĉe granda nombro
de Esperantistoj tute ne scias eĉ la nomon de jam klasikaj verkoj
de nia literaturo. Karaj gesamideanoj, se vi deziras, ke Esperanta
literaturo disvolviĝadu, ĝin helpu per viaj tutaj fortoj; kaj por
tio la sola rimedo estas: legado kaj legado kaj ankoraŭ legado. Apud
la bona konkurso de verkistoj, mi proponas, por la venonta kongreso,
konkurson de legantoj.
* * *
Je la naŭa kaj duono, Internacia Balo en la Malnova Teatro.
Antaŭ mia foriro, S-ro Ĉefredaktoro estis dirinta al mi: «Vi prenos
kiel modelon S-ron Era; kiel li faris, tiel vi faros». Mi malfermis
la Raporton pri la Sepa Kongreso kaj pri la balo mi trovis la jenan
paragrafon:
«Ĉiuj estas pretaj je la naŭa, kaj la dancoj tuj komenciĝas. Ili
daŭris ĝis la unua matene, laŭ tio, kion oni diris al mi, ĉar je
tiu malfrua horo, mi jam de longe dormegadis.»
... Leginte ĉi tiujn liniojn, mi tuj iris kuŝiĝi.
Sed la morgaŭan tagon mi «intervjuis» eminentulojn, kiuj ĉeestis
la ceremonion.
Jen kion diris al mi kelnero de la bufedo:
«Je la sepa okazis komuna manĝeto organizita de tre moviĝema
sinjoro, kies nomon mi ne memoras; mi nur scias, ke por elparoli
ĉi tiun nomon oni devas «miaŭi». Oni manĝis barĉon, kolbason
polan kaj tortojn. Kelkaj personoj ne tre ŝatis nian kolbason; eĉ
germana sinjorino faris veran grimacon. La ĉeestantoj multe bruegis,
ili faris ĉiuspecajn ŝercojn, kantis kaj deklamis. La nombro de la
ĉeestantoj estis ĉirkaŭe 200, la nombro de la purigotaj teleroj
estis...»
--Sufiĉe; sufiĉe, kelnero, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion rakontis al mi sinjorino de la vestejo, vi scias, la terura
rabistino de pluvombreloj:
«Ha! sinjoro, kiom da manteloj! kiom da kaptukoj! kiom da pluv...
(mi scias, mi scias)... kaj kiaj belaj kostumoj de sinjorinoj kaj de
sinjoroj! Hungarinoj kaj Hungaroj, Bohemoj, Rusoj, Bulgaroj, k. t.
p.[11] kaj precipe niaj Polaj kostumoj, tiel ĉarmaj. Sed la plej
bela rememoro de ĉi tiu vespero kaj eĉ de mia tuta vivo estos la
gardo de la mantelo de la Imperiestro Napoleono. (Kion vi diras,
sinjorino! Eble la laceco pro maldormo.) Jes, la Imperiestro ĉeestis
la balon; li portis la kutiman veston, blankan mallongan pantalonon,
verdan veŝton, epoletojn kaj la tufeton sur la frunto. (Se li havis
la tufeton, oni ne povas plu dubi.) La ekzakta nombro de la objektoj
deponitaj en la vestejo estas...»
--Sufiĉe, sufiĉe, sinjorino, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion rakontis al mi muzikisto de l' orkestro:
«Ha! sinjoro! en kia stato ni estas hodiaŭ. La violonistoj kuŝas
en lito kun paralizitaj brakoj, la violonĉelisto pro lacego falis
hieraŭ sub sian instrumenton kaj estis tute kontuzita, la klarnetisto
englutis parton de sia muzikilo, la hobojisto ne plu havas pulmojn, la
tamburegisto faris truon en la haŭton de sia ilo kaj la kuracistoj
ne povas haltigi la brakon de la muzikestro, kiu daŭrigas montri la
takton. La preciza nombro de la notoj...»
--Sufiĉe, sufiĉe, muzikisto, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion murmuretis en mian orelon la servistino de la sinjorina
tualetejo...
--Kio! sinjoro, vi alproksimiĝas kun scivolema mieno kaj brila
rigardo? Fi! estas honte!--vi tute ne scios, kion murmuretis al mi en
la orelon la servistino de la sinjorina tualetejo.
Vendredon, la 16. de Aŭgusto.--Je la tria kaj duono, Tria
labora kunsido de la Kongreso.
La _Prezidanto_ malfermas la kunvenon kaj donas la parolon al S-ro
Sekretario.
La _Sekretario_ legas la protokolon de la lasta kunsido, kiu estas
unuanime aprobita; li ankaŭ legas diversajn telegramojn.
S-ro _von Frenckell_ legas sian raporton pri fondo de por-esperanta
Internacia Esperanto-Asocio.
D-ro _Kandt_ post kelkaj klarigoj pri la tasko de la Komisio pri
ĝenerala organizaĵo, proponas la jenan tekston:
«La rajtigitaj delegitoj de la propagandaj societoj en la Oka
Kongreso decidis:
1-e Ke la Komisio elektita en Antverpeno por studi la demandon pri
ĝenerala organizaĵo daŭru funkcii;
2-e Ke ĝi prezentu al la Naŭa Kongreso raporton pri la nun
ekzistantaj institucioj, pri ilia funkciado kaj pri rimedoj por ilin
kunordigi;
3-e Ke oni publikigu tiun raporton tri monatojn antaŭ la Kongreso kaj
ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo.»
S-ro _Bourlet_ principe konsentas kun S-ro von Frenckell kaj D-ro
Kandt, ĉar li estas partiano de ĝenerala organizaĵo. Sed la sperto
montris, ke ne estas saĝe doni tro da laboro al la Komisio. La
subkomisio kaj D-ro Kandt faris ĉion eblan, ni ŝuldas al ili multajn
dankojn. Vere la afero estas tro komplika. Pli bone estos iri paŝon
post paŝo; la unua paŝo estas la dua paragrafo: Raporto pri la nunaj
institucioj; meti ordon en la aferojn. Antaŭ ol scii, kion oni povos
fari, oni devas scii, kion oni faris; tiam oni scios, kion oni devos
fari. Ni ne donu al la Komisio tro da laboro deviga. Li do faras la
jenan proponon aŭ korekton: forstreki en la 3-a paragrafo la vortojn
«kaj ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo».
D-ro _Kandt_ akceptas la proponon de S-ro Bourlet.
S-ro _Mudie_ estas subtenanto de la propono de S-ro Bourlet. Li ne
volis fari riproĉon al iu ajn en sia hieraŭa propono.
La propono de S-ro Kandt kun korekto de S-ro Bourlet estas unuanime
akceptata.
S-ro _Mudie_ parolas pri la prezento de kandidatoj al la diversaj
postenoj en la komitatoj. Li diras, ke oni devas havi almenaŭ liston
da 13 kandidatoj por 10 postenoj, se oni volas havi veran elekton.
La afero estas lasata al la Komisio.
S-ro _Bourlet_ diras, ke estas ankoraŭ du proponoj senditaj al la K.
K. K.:
1-e Propono, por ke oni nomu la kongresojn universalaj anstataŭ
internaciaj.
2-e Propono, ke la kongresoj okazu nur ĉiudujare.
La proponoj estas resenditaj al la Komitato.
S-ro _Bourlet_ esprimas sian grandan feliĉon, ke, kiam por la unua
fojo kunvenis la rajtigita delegitaro, ĝi tiel bone funkciis. Ĉiuj
proponoj estis voĉdonitaj unuanime. Esperantujo estas loko interfrata
kaj la ĉeestantoj donis al la tuta Esperantistaro spektaklon de vera
konkordo. (_Aplaŭdoj._)
La _Prezidanto_ diras, ke nun oni venas al la demando pri la sidejo de
la venonta kongreso.
S-ro _Stromboli_ petas parolon, kaj lia apero sur la estrado estas
signalo de longa aplaŭdado[12]. En la nomo de Italaj Esperantistoj
li petas la Kongreson, ke la Naŭa Kongreso okazos en Genova. Li
jam faris la inviton dum la malferma kunsido kaj ĝin faras denove,
aldonante kelkajn detalojn. Italujo, lando de l' arto, lando de la
poezio, deziras kaj estas inda, ricevi sur sian teron la tutmondan
Esperantistaron. La Italoj kredas, ke Esperanto estas simila al itala
lingvo kaj sekve estas malfacila por aliaj popoloj. Ni montru al
ili per nedubinda fakto, ke Esperanto estas same facile ellernebla
por ĉiuj lingvanoj. Genova estas bone elektita loko por internacia
kongreso, ĉar ĝi havas facilajn komunikaĵojn kun ĉiuj landoj de
Eŭropo; rapidaj vagonaroj kaj rektaj vagonoj venas al Genova de
multaj grandaj urboj. Aliparte, ĝi estas ankaŭ granda haveno, kun
ŝiplinioj al ĉiuj partoj de l' terglobo. Fine, ĝi estas granda
kaj bela urbo; la amantoj de la pasinto trovos en ĝi antikvajn
monumentojn kaj historiajn rememorojn; la amantoj de la naturo povos
viziti en ĉirkaŭaĵo ĉiuspecajn naturajn belaĵojn; la amantoj de
la civilizacio vidos tre interesajn industriajn aferojn. Sub la blua
ĉielo, rigardante la bluan maron, la kongresanoj povos gaje resonigi
nian karan lingvon, kies belsoneco agrable miksiĝos kun la belsoneco
de la itala lingvo. (_Ĉiumanaj aplaŭdoj._)
S-ro _Lederman_ (Holando), en nomo de la grupo «Estonto estas nia»,
protestas kontraŭ la diro dissemita, ke la Holandaj Esperantistoj
proponis ne fari kongreson en Italujo pro la milito. Tio estas
malvera.
S-ro _Behrendt_ bone scias, ke la Esperantistoj estos altirataj de la
multaj ĉarmoj de Genova kaj kredeble voĉdonos por Italujo, sed li
estas komisiita de la urbestraro de Breslau por inviti la kongreson
en Breslau la venontan jaron kaj li devas fari la inviton. Almenaŭ
li esperas, ke multaj kongresanoj sur la vojo al Italujo haltos en
Breslau. Li proponas sendi dankleteron al la urbestraro de Breslau por
ĝia kora invito.
S-ro _Mudie_ aprobas la proponon de S-ro Stromboli, sed parolante pri
komunikaĵoj kun aliaj landoj, nia itala samideano forgesis Britujon.
Lasttempe la oratoro legis pri itala militŝipo nomita «Stromboli».
Li proponas, ke oni petu Lian Moŝton la Reĝon de Italujo, ke li
sendu la ŝipon «Stromboli» por transporti Britojn al Genova.
(_Ridoj kaj aplaŭdoj._)
S-ro _Lévy_ invitas la kongreson en nomo de la Rumanaj Esperantistoj.
Li diras, ke Bukarest estas centro por nia movado en la Balkanoj.
S-ro *** bohema laboristo diras, ke en nomo de laboristoj li devas
protesti kontraŭ la elekto de Italujo, ĉi tiu lando, kiu sovaĝe
sin ĵetis.... (_Brueto, bruo, bruego. La oratoro malaperas meze de
protestoj_)[13].
La _Prezidanto_ rimarkigas, ke laŭ la regularo oni devas tuŝi en
kongresaj kunsidoj nek religiajn, nek politikajn, nek socialajn
demandojn. Li esperas, ke la ekzemplo donita de la ĵus parolinta
oratoro ne estos sekvita.
S-ro _Iu ajn_ (de ie ajn) proponas, ke oni faru ĉiujare du
kongresojn, unu por amuzo kaj la dua por laboro.
La _Prezidanto_ voĉdonigas pri ĉi tiu stranga propono, kiu tamen
akiras du voĉojn.
Oni poste voĉdonas pri la sidejo de la venonta kongreso.
Genova estas elektita kun frakasa plimulto.
Oni ankaŭ sendas dankojn al Breslau por ĝia senlaca invito.
S-ro _Bourlet_ diras, ke kvankam la kutimo estas elekti nur la sidejon
de la venonta kongreso, li petas, ke oni faru escepton kaj ke oni tuj
decidu por 1914. Li venas oficiale inviti la kongreson al Parizo en
1914.
S-ro _Rollet de l'Isle_, prezidanto de la S. F. P. E., certigas la
ĉeestantaron, ke ili ricevos bonegan akcepton ne sole de la Parizaj
Esperantistoj, sed ankaŭ de la tuta Franca Esperantistaro kunigita
en Parizo. Ĉi tiu grava okazintaĵo faros profundan impreson en tuta
Francujo.
Parizo estas elektita kiel sidejo de la Deka Kongreso.
S-ro _Warden_ (Skotlando) invitas la kongreson ĉe Edinburg por 1915.
La _Sekretario_ diras, ke la K. K. K. ricevis oficialan inviton de
la urbo San Francisco por elekti ĉi tiun urbon kiel sidejon de la
dekunua Kongreso, okaze de la inaŭguracio de la Kanalo de Panama.
S-ro _Schmidt_ proponas, ke la kongreso de 1915 okazu en Berno.
S-ro _Krestanof_ diras, ke la centro de la Balkanoj estas ne Bukarest,
sed Sofio. Li invitas la kongreson al Sofio.
S-ro _Hansen_ invitas la kongreson al Kopenhago.
S-ro _Bourlet_ rememorigas, ke en la K. K. K. devas esti du personoj
de la lando, en kiu okazos la kongreso. Li proponas:
Por la naŭa kongreso:
D-ro Stromboli
S-ro Benova.
Por la deka kongreso:
S-ro Rollet de l'Isle
S-ro Chaussegros.
Neniu kontraŭstaras.
S-ro _Soriano_ proponas sendi dankojn al la Ĥina Ministro de Edukado,
kiu oficiale enkondukis Esperanton en la normalajn lernejojn.
S-ro _Bourlet_ proponas, sendi dankojn al la du urboj Terrasa kaj
Sabadell, kiuj donis la nomon de D-ro Zamenhof al stratoj.
S-ro _Ferter_, rajtigita delegito por Katalunujo, dankas por la
gratuloj senditaj.
S-ro _Hansen_ proponas, ke oni danku S-ron Michelin por lia belega
donaco al Esperanto.
S-ro _Bourlet_ rakontas, ke S-ro Michelin ricevis leteron de
ĉef-idisto, kiu lin riproĉis pro la mono donita al Esperanto kaj kiu
diris, ke Esperanto tute ne ekzistas. Li proponas, ke ĉiu kongresano
sendu al S-ro Michelin poŝtkarton kun kelkaj dankaj vortoj.
S-ro _Mudie_ proponas danki la Biblian Societon, kiu ĵus eldonis
tradukon de la Biblio en Esperanto.
S-ro _Sergeant_ proponas, ke oni danku la Aŭstran Ministron de
la Fervojoj por eldonado de la belaj gvidlibroj disdonitaj al la
kongresanoj kaj por la rabato konsentita.
S-ro _Claudius Colas_, de la C. O., donas klarigojn pri la lasta
verko de ĉi tiu oficiala Institucio. La produktaĵo estas la
Tutmonda Jarlibro Esperantista, enhavanta kolekton de niaj leĝoj kaj
liston de ĉiuj grupoj de l' mondo. Post ĉiu geografia nomo staras
inter krampoj misteraj ciferoj, kiuj (laŭ la antaŭparolo) estas
bibliografiaj indeksoj de la decimala klasifiko. Kaj vidu la utilecon
de ĉi tiuj ciferoj: dank' al ili oni tute solvis la gravan demandon
pri skribado kaj elparolado de la propraj nomoj. Ekzemple mi povas
sciigi vin, ke por iri al la Kongreso, mi foriris de la ĉefurbo de
44.362, iris al la ĉefurbo de 44.361 kaj tie uzis la vagonaron al
ĉefurbo de 43.12. Dum la vojaĝo, mi trapasis la landojn 493 kaj 43.
De la ĉefurbo de 43.12, mi rekte iris al la kongresurbo, ĉefurbo
de 43.74 en la lando 43.6. Ĉiuj popoloj same elparolas ĉi tiujn
geografiajn nomojn. Cetere, se vi deziras mendi la libron de via
libristo, vi nur bezonos doni al li tiun sciigon: 412 (058) (∞)
«1912» 12. Li tuj komprenos.
La _Prezidanto_ proponas, ke pro la Esperantistoj, kiuj deziras
forveturi morgaŭ tuj post la kunsido, oni fiksu la komencon de la
kunveno je la tria anstataŭ la tria kaj duono.
Li fermas la nunan kunsidon je la sesa.
* * *
Je la sepa kaj duono, mi sidis en la Nova Teatro en mia vesto de
muzika kritikisto. Jes, de muzika kritikisto. Vi ridegas, sinjorino?
des pli bone, ĉar oni vidas vian beletan langeton; vi ridegas,
sinjoro? des pli malbone, ĉar oni vidas vian malbelegan langegon.
Kial mi ne estus muzika kritikisto? Tial ke mi nenion scias pri
muziko? Bela afero! Mi legis la muzikan terminaron de S-ro de Ménil.
Estas sufiĉe.
Mi havas en mano mian aŭdigan kornon. (En Francujo, mi estas surda
kiel poto, en Anglujo kiel fosto, en Italujo kiel kloŝo, en Hungarujo
kiel pafilego, en Polujo... mi ne scias.)
Iom post iom la salono pleniĝas. Ĉi tiu vespero devas esti
epokfaranta en la historio de Esperanto. «Halka» estos la unua
esperanta opero kaj Moniuszko la unua komponisto, kies verko ricevos
esperantan maskon. Ĉu tiu privata entrepreno de la direktoro de
Krakova teatro sukcesos? Respondos la teatra kasisto. Ŝajnis al mi,
ke la aŭskultantaro kvankam ne tiel granda, kiel ĉe «Mazepa»,
estis tamen sufiĉe grava. Mi devas aldoni, ke du pagaj prezentadoj
dum unu kongreso, estas ŝarĝo iom peza por la monujo de multaj el la
kongresanoj. Tamen la nuna entrepreno estas interesa kaj subteninda.
Sed la orkestro iras al sia loko, la ĉefo levas la bastonon,
«Halka» komenciĝas. (Vere la muzikistoj estas strangaj personoj,
ili laboras nur, kiam ilin minacas bastono.)
La libreto de «Halka», kiel la plej multo el la libretoj de operoj,
estas tre simpla kaj estas entenata en unu linio: Halka, kamparanino,
forlasita de sia amanto, kiu edziĝas kun riĉa fraŭlino, sin ĵetas
en riveron.
Sur ĉi tiu temo Moniuszko[14] .......................
Post la prezentado, la talenta tradukinto, nia senlaca poeto
Grabowski, venis sur la scenejon por danki la gekantistojn de la unua
esperanta opero. Sennombraj ovacioj kaj bruegaj aplaŭdoj rekompencis
samtempe tradukinton kaj aktorojn por ilia kuraĝa provo.
Sabaton, la 17. de Aŭgusto.--Je la tria, Ferma kunsido de la
Kongreso.
La _Sekretario_ legas respondan telegramon de S-ro Boirac.
La nova Esperantisto Zamenhof petas la parolon kaj suriras la
estradon. Li anoncas, ke li ĵus legis pri la morto de Abato
Schleyer. Jam la pasintan jaron la famo pri lia morto disvastiĝis
en Antverpeno, sed feliĉe estis malvera. Hodiaŭ oni ne povas dubi
pri la sciigo. Kelkafoje en la pasintaj kongresoj li parolis pri la
graveco de la verko farita de ĉi tiu pioniro de lingvo internacia.
Li proponas al la ĉeestantaro honori lian memoron per leviĝo de la
seĝoj. (_Ĉiuj leviĝas._)
S-ro _Pazelt_ en nomo de la german-bohema Esperantista Ligo oferas al
D-ro Zamenhof belan albumon, kiel memoraĵon de la Jubileo. Li aldonas
dezirojn de vivo kaj feliĉo.
S-ro _Lévy_ (blindulo) parolas pri esperanta movado inter blinduloj.
Li esprimas la dankemon de ĉiuj siaj blindaj gefratoj por la
sindonemaj personoj, kiuj penetrigis Esperanton en la blindulan
mondon. Ili faris multekostan donacon. Li memorigas la nomojn de F-ino
Zabilon d'Her (S-ino Ranfaing), Profesoro Cart, k. t. p. Li deziras
prezenti al la naŭa Kongreso raporton pri la du jenaj punktoj:
1-e Ĉu la kongresoj povas interesiĝi je la blinduloj;
2-e En kia maniero estas eble, ke ili faru ion.
La blinduloj estas disaj en ĉiuj urboj de siaj landoj, en ĉiuj
landoj de l' mondo; Esperanto estas vera ligilo inter ĉiuj loĝantoj
de la blindula mondo.
Ĝis nun nur privataj personoj starigis specialan fakon por la
blinduloj. Profesoro Cart fondis _Esperanta Ligilo_, kio estis granda
helpo farita al ĝiaj uzantoj. (_Aplaŭdoj_). Sed la publikigo de
gazeto kaj libroj por blinduloj estas peza ŝarĝo. Malgraŭ sia
bonvolo, la subtenantoj havas aliajn gravajn okupojn kaj ne povas
ĉiam private daŭrigi sian verkon. Eble oni povos oficiale helpi al
ili, ekzemple per kreado de Centra Biblioteko por la blinduloj.
La afero estas resendita al la K. K. K.
S-ro _Belmont_ parolas pri Abato Schleyer. Li rememorigas, ke ĉi tiu
viro faris tre gravan verkon en la kampo de lingvo internacia. Li
estis vera amiko de la homaro.
La oratoro proponas sendi al la urbestraro de Konstanz funebran
telegramon. (_Akceptita de la Kongreso._)
S-ro _Ernst_ anoncas Esperantan semajnon, kiu okazos en Gento dum la
tiea ekspozicio.
S-ro _Bourlet_ aldonas, ke la ekspozicia estraro de Gento voĉdonis
gravan monhelpon por la Esperanta semajno.
S-ro _Devjatnin_, kiu, nova Homero, venis piede el Paris, transdonas
la salutojn de la Esperantistaj grupoj vizititaj dum lia vojaĝo.
S-ro _Salomea Pattowa_ salutas la Kongreson en la nomo de la
Krakovaninoj kaj de la Pacifistinoj.
S-ro _Kandt_ dankas la ĉi tiean Komercan Ĉambron. Li petas, ke
Esperanto estu reprezentata de Varsovia samideano en la Kongreso de la
Komercistoj okazonta en Bostono kaj parolas pri ĝenerala organizado
de la komercistoj.
S-ro _Nedoŝivin_ diras, ke oni ne devas forgesi la neĉeestantojn, el
kiuj konsistas la plej granda parto de la Esperantistaro. Li invitas
ĉiujn kongresanojn vojaĝi tra Rusujo. (S-ro Nedoviŝin forgesinte
alporti pasporton por via humila servanto, ĉi tiu ne povis akcepti la
afablan inviton.)
S-ro _Schmidt_ avertas la Esperantistojn, ke ili ne aliĝu al la
Mondlingva Oficejo en Berno, kiu havas nur ŝajnan neŭtralecon, sed
estas efektive Idista entrepreno, pri kies sukceso dubas la prezidanto
mem.
Li proponas aranĝi antaŭkongreson en Berno.
S-ro _Behrendt_ parolas pri la enkonduko de Esperanto ĉe la
poŝtistoj kaj petas adresojn de poŝtoficistoj.
S-ro _Pazelt_ atentigas pri gvidlibro de Franzensbad kaj la tie
okazonta postkongreso, dum kiu oni povos sin bani senpage.
S-ro _Mudie_ diras, ke oni ne fonografis la voĉon de nia Majstro dum
ĉi tiu Kongreso; li opinias, ke oni devas tuj ripari ĉi tiun mankon.
La _Prezidanto_ ĝojas, ĉar dum la tuta semajno regis inter ni
simpatio frata. Kredeble en estonteco:
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian,--
sed atendante la Esperantistoj mem devas komenci ĉi tiun rondon. Li
pensas, ke de nun ĉesos ĉiuj diskutoj. Li dankas al ĉiuj, kiuj
helpis al la Kongreso: urbestraro, registaro, loĝantoj de Krakovo.