Sinjorino Deluw ne estis malproksime, mallaŭdanta Jonjon pro la
bruo, kiun ŝi faris; „ŝi ankaŭ ne scias,“ ŝi diris kun rigardo
al la ĝardenisto, „kial ĉiam estas io farota en la ĝardeno, kiam
la familio estas tie“.
Deluw komisiis sian amikon al sia edzino kaj volis foriri.
„Ankoraŭ vorteton“, sinjorino Deluw diris.
„Kion, karulino?“ diris la kuracisto.
„Ĉu oni ne povus ion kontraŭfari?“
„Kontraŭ kio?“
„Kontraŭ tiuj knaboj.“
„Kiuj knaboj? Vilhelmo kaj...“
„Ho ne! Kontraŭ tiuj knaboj en la kampo.“
„Kion do vi volas, ke oni faru kontraŭ ili?“
„Ke oni malpermesu al ili“, diris sinjorino la doktoredzino.
„Sed, karulino, por tio ni ja ne havas la rajton“, la kuracisto
diris.
„Nu, mi ĝin opinias vere tre maldeca kaj principe por Minjo, kiu
ĉiam sidas tie sub la cipreso; ĉu vi ne...“
La kuracisto ne aŭdis, sed estis jam for.
Tiu ĉi specimeno de geedza interparolo koncernis kvinon da knaboj
ok- ĝis naŭjaraj, kiuj troviĝis je kvaronhora distanco de
Kampvidejo kaj opiniis, ke en tiu brogevarmega posttagmezo estas
multe pli freŝe en la akvo de la kanalo ol en siaj vestoj.
„Via plej aĝa filino“, diris Bruis, kiam li estis sola kun
sinjorino Deluw, „ŝajnas multe ŝati la solecon.“
„Ho jes, sinjoro! mi spertas en mia vivo multe da plezuro de tiu
knabino. Ŝi ĉiam sin okupas per ia libro; mi certigas al vi, ke ŝi
scias la francan lingvon ankoraŭ pli bone ol mi; ŝi legas la anglan
kaj la germanan ankaŭ.“
„Bone,“ sinjoro Bruis diris; „tio estas agrabla. Jes, tie ĉi
en Holando estas tiaj bonegaj okazoj por ĉio tio.“
Sinjorino Deluw opiniis, ke tiu ĉi rimarkigo malpligrandigas la
meritojn de ŝia idino.
„Multe dependas de tio, sinjoro!“ ŝi respondis, „kiel oni
profitas de tiuj okazoj; kaj mia filino studas multe, studadas
propradire ĉiam. Ŝia plej granda plezuro estas la studado; kaj ŝi
ankaŭ ne sin okupas pri ĉiuj tiuj aferoj, kiuj ordinare plaĉas al
knabino de ŝia aĝo.“
Sinjoro Bruis ne ŝatis tiajn knabinojn.
„Kiom da jaroj via filino havas?“ li demandis.
„Dekses jarojn“, diris sinjorino Deluw, levante sian kapon kun
patrina majesteco.
„Ipsa flos“, murmuretis sinjoro Bruis.
„Kaj kiel mi diras,“ sinjorino Deluw daŭrigis; „la anglan,
francan kaj germanan. Mi kredas, ke ŝi nun denove eliris kun angla
libro. Ĉu vi ne vidis ŝin?“
„Mi vidis sinjorinon, kiu sidis leganta sub arbo“, diris sinjoro
Bruis, kiu alie ne kutimis nomi deksesjaran knabinon sinjorino; sed
li pensis: la anglan, francan kaj germanan, kaj ĉiam legi!
„Ho, tio estas ŝia plej ŝatata loketo,“ sinjorino Deluw diris; „ni
fojon aliru al ŝi. Estas malvarmete tie kaj ni povos tie ripozi.“
Ili alproksimiĝis al la plej ŝatata loketo; la filino stariĝis kaj
riverencis ankoraŭ fojon por sinjoro Bruis.
Sinjorino Deluw sin sidigis apud sia filino sur la ĝardenbenko,
sinjoro Bruis trovis tie seĝon.
„Ni venas tie ĉi iom kunsidi kun vi, Mino. Kion vi jen legas,
infano? Certe denove ion anglan?“
„Ho ne, panjo! ĝi estas nur ia libro; mi tiel baldaŭ ne sciis,
kiun mi kunprenu; mi vidis kuŝi tiun ĉi. Ĉu Joĉjo reiĝis
brava?“
Estis en la mieno de Minjo io de granda maltrankvileco kaj
embarasiteco. Ŝi estis, por diri la veron, ne tre bela knabino,
ankaŭ pala kaj kun io tre malbela en siaj okuloj, kiuj ĉiam
rigardis flanken; plue ŝi havis kvazaŭ nervajn trajtojn en sia
vizaĝo, kiuj ne plaĉis al sinjoro Bruis.
Sinjorino Deluw ne insistis vidi la libron. Kiom sinjoro Bruis povis
rimarki, ĝi havis tre grandan similecon kun certa verketo, titolita:
„Amours et Amourettes de Napoléon“, el kiu sendube deksesjara
knabino povis lerni multon edifan.
Kelkajn momentojn la trio tie sidis, dum sinjorino Deluw sole parolis
al sia filino por ellogi diraĵojn, kiuj povus aperigi ŝian grandan
eminentecon; kaj jen ŝi denove skuis la kapon pro la sin banantaj
malgrandaj knaboj kvaronhoron malproksime en la kampo.
„Ho!“ Mino diris, kaj ŝiaj fingroj nerve tremis super ŝia libro,
kiun ŝi propradire estis disŝiranta: „Ho! estas malagrablege, ke
tie ĉi estas tiel nelibere.“
En tiu ĉi momento ŝia nomo estis vokata per duonretenata voĉo.
„Oni vokas vin, infano!“ sinjorino Deluw diris.
„Ne, panjo“, Mino diris kaj preskaŭ deŝiris la kovrilon de la libro.
Sinjoro Bruis debatis ranunkolojn kaj lekantetojn de la herbo.
„Mino!“ la voĉo vokis en la sama tono; „kial vi nun ne venas?
Maljunpaĉjo[23] foriris al la urbo; kaj Jonjo diras, ke karpanjo
sidas en la kupolo kun fremdaĉulo.“
Karpanjo rigardis karfilinon. La fremdaĉulo sin tenis, kvazaŭ li
tion ne rimarkas, kaj alpaŝinte proksime al la kanalo li ŝajnis
dediĉi tutan sian atenton al preterveturanta poŝtŝipo, al kiu li
volontege estus alvokinta: „Ekhaltu por pasaĝero“, se li estus
havinta siajn surtuton kaj valizon.
La okuloj de sinjorino Deluw elĵetis fajrerojn; sed ŝi ne volis en
ĉeesto de la fremdulo „fari scenon“.
„Aŭskultu,“ la voĉo daŭrigis: „ne kapricojn! mi tre bone
scias, ke vi tie sidas, sed mi ne kuraĝas veni tien, tie ĉi
via seĝeto ankoraŭ staras de la lasta fojo, kaj tie ĉi neniu
povas vidi min.“ Ĝi silentis momenton. „Sed estas ja al mi
indiferente, se nur la maljunpaĉjo estas for.“
Pof! jen iu desaltis de la ligna muro de No. 32; la arboj bruetis;
kaj sur la plej ŝatata loketo de la eminentulino aperis longkreskinta
knabo de la aĝo por lerni en gimnazio, kun blua ĉapo kaj ronda
kamizolo; kun tre malsaĝa, petola kaj impertinenta mieno.
„Tio estas io alia!“ diris la longkreskinta knabo, tuj kiam li
ekvidis panjon Deluw kaj sinjoron Bruis.
„Juna sinjoro!“ diris sinjorino Deluw, tremanta pro kolerego.
„Ĉu Vilhelmo ne estas tie ĉi?“ la longkreskinta knabo demandis,
neembarasebla.
„Ne, juna sinjoro!“ sinjorino Deluw respondis, „kaj se li estus
tie ĉi, ni ne permesas al Vilhelmo havi rilatojn kun junulo, kiu
kuraĝas paroli al mia filino en maniero, kiu ... kiu ... kiu estas,
kiel vi faris...“
„Tio estas io alia,“ diris la longkreskinta knabo, „sed ne
estas mia kulpo, ke via filino postkuras min. Ŝia seĝeto staras
apud la barilo; ĉu ne vere, Mino?“
„Vi estas malnobla knabo,“ Mino diris, mordante siajn lipojn;
„mi neniam konis vin, mi ne volas vin koni.“
„Tio estas io alia!“ li denove respondis; ĉar tiu diraĵo estis
verŝajne en tiu tempo en la gimnazio inter la kleraj tradukantoj
de Livius kaj Virgilius al la ordo, -- kaj sin returnante: „Mian
komplimenton al la kuracisto!“
Li pretigis sin fajfante forlasi la scenejon.
En tiu ĉi momento aperis Vilhelmo, „al kiu estis malpermesite
interrilati kun tiaj knaboj“.
„Ha!“ la longkreskinta knabo diris, „jen estas tiu brava
knabeto, kiu trifoje en semajno sekrete vagadas dum lerneja tempo.
Tio estas io alia! Vilhelĉjo, kiel gustas la freŝaj ovetoj el la
kokinejo de la laktisto?“
Kaj tirante Vilhelĉjon per la mano la longkreskinta knabo ridis tre
kore.
„Mi pensas, ke estas por mi tempo foriri, sinjorino!“ sinjoro
Bruis diris sin tenante, kvazaŭ li nenion estis aŭdinta kaj
vekiĝis el profunda meditado.
„Salutu vian edzon ankoraŭ tre kore, sed iom malfruiĝas. Dankon
pro via afabla akcepto! Via servanto, fraŭlino Deluw; adiaŭ, junaj
sinjoroj!“
Kaj antaŭ ol sinjorino Deluw, kiu kompreneble estis „treege
konfuzita“, povis ion diri, sinjoro Bruis jam estis forlasinta la
plej ŝatatan loketon.
Li rapidis serĉi sian vojon tra la mallarĝaj volvovojoj.
„Ventreto!“ sonis kun incita rido el unu el la per grandaj ringoj
ĉirkaŭitaj pomujoj. Sinjoro Bruis sentis tutan sian sangon alflui
al sia kapo; ĉar ĝi estis la voĉo de la sesjara knabo, kiu tuj, kiam
lia patro estis foririnta, kompreneble estis rompliberiginta sin.
Sinjoro Bruis sin turnis ĉiuflanken por trovi la bubon, sed li ne
vidis lin. Tamen li ne povis lasi per sia bambuo fari movon, kvazaŭ
li donas al li fortan baton.
Li venis al la pordo, sed, ĉar li estis nekonanta la sekretojn de la
seruro, daŭris kelkan tempon, antaŭ ol li sukcesis ĝin malfermi,
en kio kompreneble liaj rapidemo kaj mallerteco lin malhelpis; dume
la knabo en la pomujo, kun ĉiaspeca ŝanĝo de voĉo, ripetadis lian
universitatan kromnomon.
„Dank’ al Dio!“ sinjoro Bruis diris el la fundo de sia koro, kiam
li estis trairinta la Meester-Jorisaleon, kun la firma intenco rapidi
al la unue renkontita hotelo en la urbo, kiun mi neniam nomos. Li
ĝuste ankoraŭ ne multe malplivarmiĝis.
* * * * *
„Kaj nun pri via amiko, doktoro Deluw!“ sinjorino Bruis demandis,
kiam ŝia bonkora edzo, ok tagojn poste, sidis apud ŝi elripozante
de la laciĝoj de la vojaĝo, sin refreŝigante per granda glaso da
rejna vino kun muĝanta faĥinga akvo kaj sukero.
„Ĉu oni vin tie agrable akceptis? Ĉu li ne estis ĝojega vin
vidi? Ĉu li havas amindan edzinon kaj belajn infanojn?“
„Mia amiko Deluw, edzinjo! havas tre belan teĝardenon, edzinon,
du filojn kaj du filinojn, de kiuj li spertas en sia vivo multe da
plezuro, precipe de la plej aĝa filino.“
Tiam li ankoraŭ fojon kirlis sian grandan glason da vino, faĥinga
akvo kaj sukero kaj eltrinkis ĝin en unu trinko.