„Jonjo! oni frapas“, vokis virina voĉo.
„Jes, mi aŭdas, fraŭlino“, vokis Jonjo.
Tamen estis pli ol verŝajne, ke Jonjo nenion aŭdis, ĉar ŝi treege
sin amuzis kun la ĝardenista servisto, kiu ĵetis al ŝi akvon.
Sinjoro Bruis sufiĉe longe ripozis apud la amasiĝo de malpuraĵo
por formi beletan planon de surprizo. Tuj do, kiam Jonjo malfermis al
li la pordon kaj informis lin, ke tio ĉi estas efektive Kampvidejo
kaj efektive la ĝardeno de doktoro Deluw (ĉar pri tio la voĉo
el la aldomkonstruita dometo ŝajnis vere esti prava, ke ĝi estas
ĝardeno kaj ne kampdomo), li diris:
„Bone, knabinjo! montru al mi la vojon al la kupolo; mi estas
malnova amiko de sinjoro, mi volas surprizi sinjoron.“
„Ĉu mi do ne antaŭe diros, ke sinjoro venis?“ Jonjo demandis.
„Nepre ne, infano; vi antaŭiru, mi petas.“
La ĝardeno estis longa, mallarĝa strio laŭlonge de la kanalo,
sur kies bordo sinjoro Bruis kelke da momentoj antaŭe ripozis por
iom respiri, aspektis treege verde kaj havis nur tre mallarĝajn
promenvojetojn ambaŭflanke borderitajn de fragujoj. Kiu ĝin eniris,
estis prave mirigata, ke estis eble kunpremi en tia malgranda spaco
tiom multe da pomujoj kaj pirujoj, ribujoj kaj grosujoj, kaj estis
ripetfoje devigata sin klini pro la unuaj kaj eviti la lastajn.
Unuvorte ĝi estis, kion la urbanoj kun ravo nomas „fruktodona
terpeceto“ kaj de kiu ili havus nekompreneble multe da plezuro, se
la kamparanoj ne loĝus pli proksime al ĝi, ne ellitiĝus pli frue
sciante pli frue ol ili, kiam ĉiu speciala fruktospeco estas taŭga
por esti deprenata.
„Varma vetero hodiaŭ, sinjoro!“ Jonjo diris, kiam ili estis
promenintaj distanceton kaj ŝi komencis kompati la dikan sinjoron
post si pro lia spiregado kaj blovado.
„Jes, infano, terure, terure!“ diris Bruis; „ĉu neniu estas en
la ĝardeno?“
„La familio estas en la kupolo,“ estis la respondo, „krom
fraŭlino Minjo, kiu tie sidas legante.“
Jonjo kaj sinjoro Bruis irante laŭ la kurbiĝadanta vojeto en tiu
ĉi momento venis al la flanko de la akvo, kaj efektive tie sidis,
sub malgranda funebra cipreseto, sur mallarĝa herbejeto, la plej
aĝa filino de lia amiko Deluw, sur verda ĝardenbenko, vestita per
gantetoj, kun libro en la mano kaj hundeto apud siaj piedoj, ludante
„kampvivado“; malkontenta, ke en la lasta horo neniu preteriris
trans la kanalo kaj ke neniu homo sidis en la poŝtŝipo[21].
Ŝi tre solene faligis sian kapon sur sian bruston, kiam sinjoro
Bruis ŝin salutis; sed la hundeto rapide ekstaris kaj bojis freneze
al la senspirulo, kiu volontege estus doninta al ĝi baton per sia
bambuo; tamen li ne kuraĝis, ĉar ĝi estis hundeto de fraŭlino
kaj li ne ĝuste volis surprizi sian amikon komencante per mortigo.
La mareverda kupolo baldaŭ sin montris. Ĝi ŝajnis esti vasteta
kaj havis ankoraŭ malgrandan kromĉambreton kun fumtubeto kaj
fajroplato por boligi sur ĝi akvon, kun fajroprenilo kaj ŝranketo,
en kiu estis nenio; ĉiujn tiujn miraĵojn Bruis jam komprenis el
malproksimeto. En la kupolon mem oni eniris per ŝtupareto.
„Mi dankas, knabino!“ li diris al Jonjo, alproksimiĝinte ĝis
dek paŝoj de la kupolo, kaj malrapide li singarde aliris al ĝi.
Feliĉe la kovriloj antaŭ la fenestroj estis lasitaj fermitaj je la
ĝardenflanko kaj la pordo ne estis el vitro, kiel ili povas esti ĉe
aliaj tiaj ĉienrigardejoj. Sinjoro Bruis do havis tre bone okazon
efektivigi sian planon de surprizo. Kian kortuŝan plezuron li imagis
al si. Lia kora kaj amika animo tute emociiĝis. De dekses jaroj li
ne vidis sian bonan „Nigran Danĉjon“, kiel Deluw estis nomata
ĉe la universitato. Kaj kiam li trovos lin? Ĉe la flanko de aminda
edzino, ĉirkaŭita de florantaj infanoj! Jes, kun grizaj haroj
anstataŭ nigraj, sed kun la sama koro en la brusto, malfermita por
amikeco, ĝojo kaj agrabla kunesteco.
Li senbrue suriris la ŝtupojn kaj malfermis la pordon kun la plej
afablega rido, kiu iam kuŝis sur la brogita vizaĝo de lacega
dikulo.
Kia sceno!
* * * * *
Ĝi estis malbrava knabo ĉirkaŭ sesjara, kiu treege kriis kaj
piedfrapis la plankon; ĝi estis patro, ruĝa pro kolero, kiu estis
ekstarinta, apoge tenis la tablon per unu mano kaj per la alia
treege minacis; ĝi estis patrino, palega pro timego, kiu klopodis
kvietigi la knabon; ĝi estis granda knabo dektrijara kun pala
vizaĝo kaj bluaj strioj sub la okuloj, kiu kun la kubutoj sur la
tablo kaj libro antaŭ si sidis ridanta pro la sceno; ĝi estis
malgranda knabino kvinjara, kiu plorante sin alkroĉis al la jupo
de la patrino. Ĝi estis doktoro Deluw, lia aminda edzino kaj lia
floranta idaro.
„Mi ne volas“, kriegis la knabo, piedrenversante la seĝon, kiu
staris plej proksime.
„Tuj!“ kriis la patro, raŭka pro kolero, „aŭ mi faros malfeliĉaĵon.“
„Kvietiĝu, Deluw!“ petegis la patrino: „li ja iros.“
„Senkulpigu min, sinjoro,“ diris la doktoro, penante moderetigi
sin; „tiu knabo igas al mi malfacile. Mi tuj estos preta
interparoli kun vi“; kaj li kaptis la nevolanton je la kolumo.
„Ho ĉielo; ne ŝiru lian veston, Deluw!“ flatpetis la patrino;
„li ja iras jam.“
„Lasu nur min fari“, diris la kuracisto, kaj li trenis la malican
filon, kiu, malgraŭ la favora opinio dirita de la patrino pri lia
obeeco, ne faris unu paŝon, el la kupolo en la kromĉambreton, kie
li enŝlosis lin en la torfejon.
„Senkulpigu min, sinjoro“, sinjorino Deluw dume diris siavice al
la enirinto, „mi estas tiel nervomalorda; mi ne estas mi mem.“
Kaj por tion pruvi ŝi falsidiĝis sur seĝon.
„Mi kredas, ke estas plej bone, ke mi iru iom en la aeron“, ŝi
daŭrigis.
„Ne ĝenu vin, sinjorino!“ diris la elreviĝinta universitata
amiko de ŝia edzo. Kaj ŝi eliris eksteren kun la singultanta infano
ankoraŭ ĉiam tenpendanta je ŝia jupo.
La juna sinjoro Deluw, kun la palaj vangoj kaj la bluaj strioj,
restis sola kun sinjoro Bruis kaj alrigardis lin per impertinentaj
rigardoj.
„Mi punrekompencos tiujn najbarincitantojn“, diris doktoro Deluw
reenirante, ĉar li opiniis necesa antaŭ la fremdulo nomi la krimon
de sia filo, por ke tiu ĉi ne prenu lin por maljusta kaj malindulga
patro. „Ĉu vi permesas demandi?...“
„Ventreto!“ ekkriis la bonkora dikulo kun elkora rido sur siaj
purpuraj vangoj.
Nu, la vorto ventreto, diminutivo de ventro, estas tre konata vorto,
almenaŭ por kuracisto. Tamen ĝi ŝajnis al tiu ĉi kuracisto, el la
buŝo de fremdulo, en tiu ĉi momento treete nekonvena. Tial sinjoro
Deluw ekrigardis mirigite.
„Ventreto!“ ripetis sinjoro jura doktoro Bruis.
Sinjoro doktoro Deluw pensis, ke li vidas antaŭ si frenezulon kaj,
ĉar li ĵus estis tre kolera, li estis iĝonta tia duan fojon,
en konsidero, ke ĝi estus nur unu peno kaj li alie iĝis tia tre
malofte kaj nur tre malfacile.
„Kion vi deziras, sinjoro?“
„Nu, ĉu vi ne manĝis kun[22] Ventreto?“
Sinjoro Deluw memoris ne alian manĝon ol per[22] sia buŝo. Li levis
la ŝultrojn.
„Li certe intertempe ankoraŭ sufiĉe multe plidikiĝis, Nigra
Danĉjo!“ la dikulo diris ekstarante de la seĝo, sur kiu li sidis.
„Bruis!“ subite ekkriis doktoro Danielo Deluw. „Tio ja estas vera,
mi nomiĝis Nigra Danĉjo, kaj vi nomiĝis Ventreto; mi ne estus
rekoninta vin, amiko! Kiel vi ŝanĝiĝis; kune manĝintaj, certe,
tutcerte; en la ‚Plezura Saŭcujo‘“; sed subite lasante la tonon
de antaŭa intimeco: „Kion mi povas proponi al vi, sinjoro Bruis?“
La esprimo „sinjoro Bruis“ estis sendube mezaĵo inter la
senkomplimenta „Bruis“ kiel antaŭe kaj „moŝto“ kiel neniam.
„Kie estas mia edzino, ĉu vi eble tion scias?“ la doktoro demandis.
„Ŝi iom nerve malordiĝis,“ diris Bruis, „kaj tial ŝi iris en
la aeron.“
„Vilhelmo, iru serĉi panjon!“ diris doktoro Deluw.
Vilhelmo ekstaris malageme, streĉetendis la membrojn, sin starigis
ĉe la pordo kaj kriis tiel laŭte, kiel li povis: „Panjo!“
Post tio Vilhelmo denove sidiĝis kaj rigardis trans sian libron.
„Mi volas eliĝi“, kriegis la knabo en la torfejo kaj piedfrapis
la pordon.
„Kion mi diru al vi,“ diris doktoro Deluw, „tiuj knaboj incitas
nian paciencon; -- vi ne havas infanojn, mi kredas.“
„Ne unu,“ diris la dikulo, kiu dume pereis pro soifo; „je mia
bedaŭro“, li aldonis kun ĝemo, kvankam la sceno, kiun li ĵus
havis antaŭ la okuloj, ne ĝuste pliigis tiun bedaŭron.
Panjo eniris.
„Tio ĉi estas sinjoro Bruis, karulino!“ la kuracisto diris,
„pri kiu mi tiel ofte parolis al vi.“
Sed la mieno de la sinjorino montris, ke ŝi nenion memoras de tio.
Sinjorino Deluw nu estis tre pruda sinjorino.
„Ĉu mi prezentu al sinjoro tason da teo?“ ŝi diris, kaj irinte
al ŝranketo, kiu neniam estis fermebla pro sekeco, ŝi elprenis el
ĝi flordesegnajn vazon kaj pladon.
Sinjoro Bruis estus doninta ĉion por glaso da biero aŭ da vino
kun akvo. Sed estis al li surmetite, kiel ajn laca kaj varmsenta li
estis, trinki teon en brogevarmega kupolo. Ankaŭ ne estas konforme
al la virina sistemo de feliĉega sinhelpado, ke oni en ĝardeno
povas havi ĉiaspecaĵojn; ankaŭ estas rimarkinde, ke en teĝardeno
_estas_ nenio alia ol teo.
Sinjoro Bruis do metis siajn varmegajn lipojn al pli varmega taso da
teo.
„Ĉu vi permesas peti ankoraŭ iom da lakto?“
Doktoro Deluw vere rimarkis, ke lia amiko preferas ion malvarman, kaj
eligis mil senkulpigojn pro la malbona akcepto en kupolo, kien li
nur de tempo al tempo iras sole por fari plezuron al la infanoj. --
„Domaĝe, ke tie ĉi ne estas kelo“, li aldonis.
„Estas torfejo!“ kriis tutforte la malbrava knabo el la loko mem,
kiun li nomis.
„Tiu malbravulo“, diris la patrino kun malgranda rideto.
„Ĉu sinjoro havas ankoraŭ pli da rilatoj en...?“ sinjorino
Deluw demandis al sinjoro Bruis, nomante la urbon, kiun mi ankoraŭ
ne nomis.
„Pardonu min, sinjorino,“ diris sinjoro Bruis, „mi konas tie
ĉi neniun krom vian edzon; -- kvankam nia konateco jam estas iom
tempopaliĝinta“, li ĝeme aldonis.
„Tiel okazas“, diris sinjorino Deluw; „ankoraŭ tason da teo?“
„Mi dankas, mi dankas!“
Sinjorino Deluw stariĝis, riverencis kaj diris, „ke sinjoro
bonvolu ŝin senkulpigi por momenton“, post kio ŝi foriris.
La kvinjara infano jam ne ploris, sed tamen ankoraŭ plu estis
tenpendanta je ŝia jupo kaj iris kune.
Kiam lia edzino estis foririnta, la amikeco en la koro de doktoro
Deluw resuperiĝis. Volonte li estus kun sia malnova kamarado sin
enprofundiĝinta en malnovajn aferojn, en la plezurojn de Leiden, en
rememorojn pri la „Plezura Saŭcujo“ kaj en multajn aliajn. Li
tamen opiniis pli bona por tio forigi sian kaŝeman dektrijarulon.
„Mi ne povas kompreni, Vilhelmo, ke vi ne iras iom fiŝkapti!“
„Fiŝkapti!“ diris la kaŝemulo, etendante sian langon, „tio
estas vere io plezura!“
„Aŭ iom ludbalanciĝi kun via fratino!“
„Fi, ludbalanciĝi!“
„La juna sinjoro ŝajnas volonte legi“, diris sinjoro Bruis.
„Jes, iufoje, en tempo, kiam tute ne konvenas“, respondis doktoro
Deluw.
Kaŝema Vilhelmo koleriĝis, subrigardis al sinjoro Bruis, tutforte
klakfermis sian libron, puŝis ĝin tiel, ke ĝi forŝoviĝis longetan
distancon sur la tablo je granda vivodanĝero de la malplena tetaso
de la vizitanto, piedrenversis sian seĝon, kiu agmaniero ŝajnis
esti specialaĵo de la Deluw-idoj, murmuris ion inter siaj malbelaj
dentoj, post siaj dikaj lipoj kaj foriris, bruege klakfermante
la pordon.
„Ho, tiuj humorkapricoj!“ diris la feliĉa edzo kaj patro.
Dume estis nun libera vojo por la renovigo de la amikeco. La sinjoroj
ekbruligis ĉiu cigaron kaj komencis paroli pri Leiden; kaj ĝuste
estis iĝonte plaĉe, kiam Jonjo, kiu estis konstante petolinta kun
la ĝardenista servisto, ruĝa kiel koralo eniris por diri, ke „jen
estas servisto de sinjorino _van Alpijn_ kun peto, ĉu la kuracisto
bonvolu tuj veni, ĉar la sinjorino estas tiel malbonfarta“.
„Diru, ke mi baldaŭ venos,“ doktoro Deluw diris al la servistino
kaj poste al sia amiko: „Mi ne pensas, ke ĝi estas grava. Estas
malagrablege en nia fako, ke la homoj nin venigas pro ĉiaj bagateloj.“
Tiu ĉi frazo nu estas kuracista frazo, kiun mi plurfoje aŭdis ne
komprenante, kial kuracisto havas motivon malaprobi en la homoj, ke
ili lin venigas ne ekskluzive en mortdanĝeraj kazoj. Ĉu ne pli
prave povus esti la paciento, kiu plendus, ke lia kuracisto por ĉiaj
bagateloj lin ŝuldigas pro vizito?
Kiel ajn, doktoro Deluw sin pretigis por iri ekzameni tiun ĉi
bagatelon de sinjorino _van Alpijn_.
„Povas daŭri almenaŭ unu horon kaj duonon, antaŭ ol mi povos
esti reveninta,“ li diris, rigardante sian poŝhorloĝon; „ĉu mi
tiam trovos vin ankoraŭ tie ĉi?“
„Mi ne scias,“ diris Bruis, kiu estis havinta la firman planon
tiun nokton en la nenomita urbo gasti ĉe sia amiko; „mi volus
provi hodiaŭ vespere ankoraŭ vojaĝi pluen.“
„Nu, nu,“ la kuracisto diris, „mi venos serĉi vin ĉi tie, kaj
vi vespermanĝos kun ni en la urbo.“
„Mi ne scias“, respondis Bruis, kiu volonte estus vidinta
sinjorinon ĉeestanta dum tiu ĉi invito.
„Nu,“ la kuracisto diris, „ni vidu, mi konduku vin al mia edzino.“