Estis en brogevarmega vendreda posttagmezo en certa holanda urbo;
tiel varmege kaj tiel broge, ke la paseroj sur la tegmento oscedis,
kio, laŭ aŭtoritato de la holanda dirmaniero, estas la plej granda
varmego, kiun oni povas imagi al si. La suno lumis malmilde en la
stratoj kaj rebrilis de la pro sekeco pulvereciĝintaj pavimeroj.
En tiuj stratoj, kiuj havis direkton suden kaj do ne havis ombran
flankon, ĝi proprasence malesperigis la preterpasantojn. La viroj,
kiuj kolportadis ĉerizojn kaj vinpirojn, ĉiujn momentojn viŝis
siajn fruntojn per siaj tolaj antaŭtukoj; la ŝarĝportistoj, kiuj
alie kutimas en hidrostatika distriteco pendigi siajn membrojn sur la
apogiloj de la pontoj, sintenado, pro kiu ili ricevis la honorigan
nomon de balustradomordantoj, kuŝis ventromalsupre sur la kanalbordo
etenditaj sur siaj kubutoj, kun poto da buterlakto anstataŭ
ĝino; la masonistoj sur sia taskejo, sidantaj ĉe la malsupro de
konstrustablo sur trabo, kun siaj kubutoj sur la genuoj kaj siaj du
manoj premitaj ĉirkaŭ lavovazeto, blovis duoble tiel longe super
sia teo ol ordinare kaj do tre rimarkinde kaj mirige longe; la
servistinoj, kiuj faris aĉetojn, povis la infanojn, kunirintajn en
la espero aldone ricevi prunon aŭ figon ĉe la butikisto, apenaŭ
pluentreni sur la strato kaj eligis preterpasante profundan kaj koran
kompaton de la servistinoj-purigistinoj, kiuj purigis la straton
kun ruĝegaj vizaĝoj kaj kun sub la mentono malnoditaj kufoj.
Neniu estis kvieta krom ie kaj tie kelka grizharulo, kiu kun blua
dormkufo sur la kapo kaj nigraj duonpantofloj sur la piedoj, kun la
kruroj etenditaj sur sia peronbenketo, sidis fumanta pipon en kuneco
de levkojo kaj balzameno, ĝojante pro la „malmoderna tago da
vetero“.
Ĉe tia veterstato oni vere tro malmulte kompatas dikajn homojn.
Estas vero, ke ili ofte, kiam oni pro kvieteco kaj nemoviĝeco
bonete povas aranĝiĝi en la varmego, igas al oni varme kaj sufoke
per tio, ke ili alproksimiĝas blovante kaj puŝelspirante kaj
montrante nekontraŭstareblan tenton malnodi sian kravaton, dume onin
alrigardante per elstarantaj okuloj; sed vere -- al la kreitaĵoj
estas malbone. Dikaj geviroj de tiu ĉi monda globo! ĉu vi en la
lastaj jaroj ankoraŭ povis vidi viajn genuojn kaj piedojn aŭ jam
delonge devis delasi de tiu feliĉa punkto de memobservo! kiu ajn
eble mokas pri via dikventreco, via graseco, via dikkorpeco -- en la
brusto de Hildebrand batas por vi kompatanta koro.
Inter la dikaj personoj de la lasta tempo sinjoro jura doktoro
Henriko Johano Bruis meritis, kvankam ne la unuan, tamen ankaŭ
lokon; unu el tiuj privilegiuloj, al kiuj neniam povas okazi renkonti
malnovan konaton, sen ke la unua parolo al li estas: „kiel vi
dikiĝis“, dum ĉiu, kiu dum du semajnoj ne havis la feliĉon vidi
ilian vizaĝon, certigas al ili, ke „ili jam denove plidikiĝis“;
unu el tiuj feliĉuloj, kiuj pro mil aludoj de siaj parencoj, amikoj
kaj precipe de sia kuracisto klare rimarkas, ke ili vivas sub la
forta suspekto esti mortontaj pro apopleksio! kaj kiuj malgraŭ tio
de sia konstitucio estas devigataj fari, manĝi kaj trinki ĉion, kio
estas nepre malutila, dikigas, kaŭzas kongestion kaj ĉiamaniere
malbonigas la sangon; unu el tiuj feliĉuloj, al kiuj, se estas en la
somero al ili varme pro dikventreco, en vintro kaj en somero estas
varme pro rapidemo, sangvineco kaj agititeco.
Sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis sin movis en supre
priskribita brogevarmega vendreda posttagmezo, ĉirkaŭ la kvina
horo, laŭ unu el la stratoj de la urbo, kiun mi ne nomis, kaj li
faris tion, en konsidero de la varmego de la tago kaj de lia staturo,
multe tro rapide. Li tenis en unu mano sian ĉapelon kaj en la alia
sian flavan silkan poŝtukon kaj sian bambuan promenbastonon kun
ronda ebura tenilo, per kiu tenilo li diversfoje mallertamove frapis
al si la kapon, kiam li volis uzi la poŝtukon. Post li sekvis
saltetante malgranda knabo, kiu portis liajn surtuton kaj valizon
sur la brako, sen ĉapelo aŭ ĉapo sur la kapo, vestita per blua
kamizolo kun nigra fliko en unu kaj griza en la alia kubuto, kaj kies
unua butono (nigraosta) estis tenata de la kvara butontruo, dum la
dua (flavekupra), kiu okupis la lokon de la kvara, estis retenata de
la sesa. Li estis tiel feliĉa ne porti ŝtrumpojn en tiu ĉi varma
somera tempo, kio estis rimarkebla je la enirtruo de liaj lignaj
ŝuoj kaj ankoraŭ super ĝi kelkaloke.
„Nu, kie ĝi do estas, knabo? kie ĝi estas?“ sinjoro jura
doktoro Henriko Johano Bruis demandis malpacience.
„Tiu unua domo kun tiu malalta peroneto,“ la knabo respondis,
„la dua pordo preter la porkbuĉisto, apud tiu domo, kie tiuj
speguletoj elstaras.“
„Bone, bone, bone“, diris sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis.
La porkbuĉisto kaj la speguletoj estis preterpaŝitaj, kaj la dikulo
staris sur la perono de doktoro Deluw, lia universitata amiko,
kiun li ne vidis de post sia edziĝo; ĉar sinjoro Bruis loĝis en
urbeto de la provinco Overijssel, kie li estis jura doktoro, sed ne
advokato, edzo, sed ne patro, komunuma konsilantarano kaj komercisto.
Li nun devis esti en Rotterdam kaj prenis nerektan vojon por vidi en
tiu ĉi varmega posttagmezo sian amikon doktoron Deluw, lian edzinon
kaj liajn infanojn. Li tial rapideme tiris la sonorigilon kaj prenis
mem sian surtuton sur la brakon.
„Jen, vireto! nun igu vin for.“
La knabo igis sin for, kaj li faris tion trote; ne ĝuste, ĉar estis
varme, sed ĉar li estis knabo kaj ricevis pli grandan rekompenceton
ol li estis pensinta, pri kiu plue lia patro nenion sciis. En momento
li jam estis eltrakurinta la longan straton kaj staris, mi supozas,
ie sin regalanta per en vinagro konfitita kukumo aŭ decilitro da
grosoj aŭ ia alia buba frandaĵo, kontraŭ kiuj oni al deckondutaj
infanoj neniam tro frutempe povas enigi abomenon.
Dume la pordo de doktoro Deluw ankoraŭ en longa tempo ne
malfermiĝis, kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita tiri ankoraŭ
fojon la sonorigilon. La sonorilo taŭge funkciis kaj evidentiĝis
esti el tre laŭtsona materialo; sed sinjoro Bruis rimarkis nenian
sonon interne de la loĝejo de sia amiko, kiu respondis lian
sonorigadon. Ankoraŭ kelkajn fojojn viŝinte sian frunton kaj per
la bastono frapetadinte sur la peronon, li sonorigis la trian fojon
kaj plue komencis penrigardi en la halon tra la mallarĝaj malantaŭe
kradhavaj fenestretoj, kiuj troviĝis ambaŭflanke en la fosto de
la pordo, sed li vidis nenion krom la pendolon de granda verda
horloĝo, ornamtableton kun sur ĝi ardeztabuleto kaj bluan katunan
pluvombrelon; post kio li ankaŭ rigardis trans la kurtenetojn de
la flankaj ĉambroj, kio tamen estis pli malfacila, ĉar li devis
travidi tra la franĝo de la tirkurtenoj; li vidis en unu ĉambro
klare inkujon kun du longaj plumoj starantan sur la tablo kaj en la
alia portreton de viro; sed nek la horloĝo, nek la tableto, nek la
inkujo, nek eĉ la portreto de viro povis al sinjoro jura doktoro
Henriko Johano Bruis malŝlosi la pordon.
Sinjoro Bruis dume estis supervarmiĝinta, al kio lia malpacienco
kaj la surtuto sur la brako ne malmulte helpis. Li do sonorigis la
kvaran fojon kaj nun tiel laŭte, ke la fraŭlino apud la pordo,
kiu rigardis en sian speguleton kaj jam delonge vidis lin, pro tio
„malbonsentiĝis“, malpinglis sian kudraĵon de sia genuo (ŝi ne
favoris la eltrovon de la ŝraŭboj, plumbaĵoj kaj streĉrimenoj),
malfermis supran pordon kaj certigis al sinjoro Bruis: „ke estas
neniu _en_ ĝi“.
„Ĉu la kuracisto ankaŭ ne?“
„Ne, sinjoro.“
„Ĉu sinjorino ankaŭ ne?“
„Ne, sinjoro; mi ja diras al vi, ke ĉiuj estas for el...“
„Kien do ili iris?“
„Tion _mi_ ne scias, sinjoro! Ili ĉiuj eliris, kaj la servistino
estas sola hejme.“
„Kial do la servistino ne malfermas?“
„Nu, ĉar la servistino ne estas _en_ ĝi, sinjoro.“
„Kaj vi diras, ke ŝi estas hejme?“
„Jes, sed malgraŭ tio ŝi povas esti ne _en_ ĝi“, la fraŭlino
diris, fermis sian supran pordon kaj faris tion kun tiom pli da
urĝiteco, ĉar ŝia blanka kato ĝuste sin pretigis salti trans
la malsupran, kaj lasis sinjoron Bruis sola por, se li volus,
sekrete diveni la diferencon inter la terminoj „hejme“ kaj
„en ĝi“. Se li estus havinta por tio sufiĉe da pacienco, li
estus kompreninta, ke „esti hejme“ estis devo surmetita al la
servistino de la familio Deluw, de kiu „esti en ĝi“, laŭ ŝia
propra interpreto, konsistigis nur malgrandan parton.
Por tion klarigi, venis voĉo el aldomkonstruita dometo de botisto
trans la strato.
„Ili estas en la ĝardeno,“ vokis la voĉo, „kaj la servistino
eliris por fari aĉeton. Jen ŝi jam venas.“
La vorteto _jam_ en tiu ĉi frazo povis, laŭ la opinio de sinjoro
Bruis, konvene manki; sed efektive li vidis alvenantan ne malbeletan
servistinon kun granda ŝlosilo en la mano kaj irantan tiel rapide,
kiel ŝi povis ne trotiĝante; ŝi suriris ia peronon, rapidis preter
lia moŝto, malŝlosis la pordon kun senekzempla rapideco kaj staris
antaŭ li sur la plankmato.
„Ĉu vi volas paroli kun sinjoro?“ la servistino demandis.
„Jes, sed ŝajnas, ke sinjoro ne estas hejme.“
„Ne, sinjoro kaj sinjorino kaj la fraŭlino kaj la juna sinjoro kaj
ĉiuj infanoj estas ‚ekstere‘ kaj nur mi sola estas hejme por
akcepti la venpetojn.“
Nu, sinjoro Bruis havis okazon dum granda horkvarono ĝui pro la
akurateco, kun kiu tiu ĉi kuracista servistino, kiu dume faris
longan interparolon kun la filino de fruktistino, kiu iradis kudri
eksterhejme kaj sidis antaŭ suprenŝovita fenestro, plenumis tiun
ĉi sian devon. Sed li estis tro urĝita por fari riproĉojn.
„Kie estas ekstere?“ li demandis: „ĉu estas malproksime? Kie
ĝi estas?“
„En la Meester-Jorisaleo“, la servistino respondis.
„La Meester-Jorisaleo“, -- diris Bruis kun la plej granda
malestimo. „Kion mi scias pri la Meester-Jorisaleo?“
Jen estis, laŭ la opinio de la servistino, en la sinteno kaj la
tono de sinjoro Bruis pli da aroganteco, ol konvenis al ŝia beleta
vizaĝo. Ŝi do estis prave ofendetita.
„Ne estas mia kulpo, ke vi tion ne scias!“ la servistino diris
sekatone kaj faris movon kun la seruro, kvazaŭ sinjoro Bruis nun
povas foriri.
Sinjoro Bruis ŝanĝis la tonon.
„Aŭskultu, knabino! mi venas tie ĉi per diliĝenco eksprese
por viziti la kuraciston kaj lian familion. Se nu ne estas tro
malproksime, mi estas preta promeni eksteren. Ĉu vi eble povas ĝin
indiki al mi?“
Li sopire trarigardis la straton, ĉu eble estas ankoraŭ knabo, kiu
povus konduki lin tien; sed neniu sin montris.
La servistino bonvolis kompleziĝi dume doni la necesan informon, kaj
sinjoro Bruis ekmigris al la kampdomo de doktoro Deluw.
Irinte pluen kelke da domoj li nur tiam rimarkis, ke li ankoraŭ
portas sian surtuton sur la brako kaj sian valizon en la mano.
Li do revenis, sonorigis ankoraŭ fojon por unu kaj alian
konservedoni al la servistino; sed Gernjo verŝajne jam denove estis
ĉe sia amikino; kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita, en tiu ĉi
brogevarmega vendreda posttagmezo, mem penporti siajn surtuton kaj
valizon kun la firma intenco, se li iam atingos vidi doktoron Deluw,
plendi ĉe li pri lia servistino.
Je lia feliĉo la urbo, kiun mi ankoraŭ ĉiam ne nomis, estis
negranda, kaj sinjoro Bruis sufiĉe baldaŭ ekvidis la pordegon,
tra kiu li devos eliri, kvankam la suprenirado kaj ne malpli la
malsuprenirado de du altetaj pontoj ne malmulte malbonfaris al
li. Veninte ĉe la pordego li havis la feliĉan ekpenson konfidi
siajn surtuton kaj valizon al la zorgo de doganisto; por tio li
enpaŝis en la doganistejon, sed estis neniu en ĝi; tamen, ekvidante
personon en griza jako, kiu trans la bulvardo staris fiŝkaptanta
kaj aspektis treete doganiste, li nur deponis siajn objektojn kaj,
poste sin turnante al la fiŝkaptanto, kiu efektive estis doganisto,
li samfoje informigis sin de li ankoraŭ fojon pri la kieesto de
la Meester-Jorisaleo. Mi agus maljuste kontraŭ li, se mi dirus,
ke sinjoro Bruis estis forgesinta la instrukciojn de Gernjo, ĉar
li pro sia rapidemo malmulte aŭskultis ilin. Li devos „unue
iri kelkan distancon laŭ la bulvardo, tiam eniri aleon, tiam iri
dekstren, ĝis li venos al iu blanka paliseto, tiam maldekstren, tiam
denove dekstren, kaj tiam li estos en la Meester-Jorisaleo“.
„Kaj la kampdomo de doktoro Deluw?“
„Pri ĝi mi neniam aŭdis,“ diris la doganisto, „sed en ĝi
estas tre multe da ĝardenoj. Kiel ĝi nomiĝas?“
„Kampvidejo.“
„Kampvidejo?“ diris la doganisto, kiu, kredante rimarki pro sia
naĝmontrilo, ke fiŝo almordas, deziris esti liberigita de sinjoro
Bruis; „ne, sinjoro, ĝin mi ne konas.“
Sinjoro Bruis ekpromenis. La bulvardo iom kvietigis lin, ĉar
ambaŭflanke staris altaj arboj; sed la agrablegaĵo baldaŭ
finiĝis, ĉar la urbo, en momento de monembaraso por iluminado pro
la datreveno de la naskiĝo de la reĝo, estis faliginta grandan
kvanton da arboj, en kies loko, sub la nomo de juna plantaĵo, sin
montris kelkaj maldikaj vergetoj alterne brogevelkintaj. Li do denove
estis lacega, kiam li inter du nigraj lignaj muroj vidis mallarĝan
aleon, kiun li opiniis devi eniri. Nenio krom lignaj muroj, super
kiuj elstaris arboj; nenio krom ĝardenpordoj kun surskriboj kaj
numeroj. Kelka pasero tie ĉirkaŭsaltis. Sinjoro Bruis promenis
pluen kun sia ĉapelo en unu kaj kun siaj bastono kaj poŝtuko en
la alia mano, kiel en la stratoj de la urbo, sed nun ĉiam iomete
oblikvedekstren pro lia arda deziro turni sin dekstren laŭ la
indiko de la doganisto. Tamen la okazo sin ne prezentis, kaj sinjoro
Bruis fine staris tuj antaŭ larĝeta kanalo kaj apud amasiĝo de
malpuraĵo kun multaj trunketoj de florbrasiko, folioj de salato,
potrompaĵoj, velkintaj bukedoj kaj stramonioj, kiuj, kreskantaj meze
en la putrantaĵo, disvastigis sian narkotan odoron en la aeron.
Estis evidente, ke sinjoro Bruis eniris la malĝustan aleon, kaj
kvankam la amasiĝo de malpuraĵo estis malagrabla, la apudeco de
la akvo estis al li tiel agrabla, ke li decidis tie momenton ripozi
antaŭ ol reiri. Por tiu celo li sidigis sin sur la bordo kiel eble
plej proksime de la akvo kaj, ventumante sin per sia poŝtuko kaj
moderigante sian malpaciencon per sia racio, li bonete sukcesis
iomete kvietiĝi. Rigardante dekstren kaj maldekstren laŭlonge de la
bordo li ekvidis je la maldekstra flanko en kelka distanco kvadratan
mareverdan kupolon[20], en kiu sin movis kelke da homoj, kaj kvankam
li ne povis ilin distingi, estis, kvazaŭ li ekhavas inspiron, ke tio
ĉi nepre estas la Kampvidejo de lia amiko la doktoro; kaj ke ĝi
povis porti tiun nomon, tion pruvis la panoramo trans la kanalo; ĉar
estis paŝtejoj maldekstre kaj dekstre, en vasta malproksimo, ĝis la
blua horizonto; nenio krom verdaj kaj flavaj kaj sunaj paŝtejoj.
Sinjoro Bruis denove ekpromenis, reiris laŭ la aleo kaj estis denove
sur la bulvardo. Baldaŭ sin prezentis al li alia aleo, kiun atente
rigardi laŭ ĝia longo, antaŭ ol ĝin eniri, li tamen opiniis bone.
Li vidis sekve, ke baldaŭ estos okazo iri dekstren, kaj farinte
tion li ankaŭ baldaŭete atingis la blankan paliseton. Tiam li iris
maldekstren kaj tiam denove dekstren, kaj li estis laŭ ĉiuj pensoj
en la Meester-Jorisaleo.
Antaŭ ĝardenpordo, kiu estis malfermetita, sidis malgranda infano,
vestita per nigra jaketo, kun nigra kufeto ĉirkaŭita de nigra
punteto sur la kapo kaj kun nigra vizaĝeto, sin amuzante per kukurbo
kaj amaseto da ŝeloj de terpomoj.
„Ĉu tio ĉi estas la Meester-Jorisaleo, infano?“ sinjoro Bruis
demandis.
La infano kapjesis.
„Kie ie estas tie ĉi Kampvidejo?“
La infano nenion diris.
Sinjoro Bruis malbonhumoriĝis, malpli pro la infano ol pro la
kaŝiteco de Kampvidejo.
„Ĉu vi ne scias?“ li demandis, tro forte je proksimume tri
tonoj.
La infano faligis la kukurbon kaj la ŝelojn de terpomoj, ekstaris,
ekploris kaj iris en la ĝardenon.
Sinjoro Bruis ĝemis. La Meester-Jorisaleo ŝajnis esti longa, kaj
la ĝardenpordoj estis multnombraj. Li legis ĉiajn nomojn: nomojn
pligravigajn kaj fanfaronajn, kiel: Belejo, Bonsitua, Florkorto,
Ĝojriĉa; nomojn kontentecajn kaj rezignaciajn, kiel: Mia plezuro,
Kontentanima, Kampripozejo; naivajn nomojn, kiel: Neniam Pensite,
Malgranda sed Pura, Poste pli Bone; sed ankaŭ nombron da geografiaj,
kiel: Apuda, Apudurba, Sudkorto; kaj optikajn, kiel: Kanalvidejo,
Paŝtvidejo, Brutvidejo, Multvidejo, Kamparvidejo, -- tiu ĉi lasta
en malproksimo jam tre multe similis Kampvidejon, sed ĝi tamen ne
estis Kampvidejo.
Fine estis du pordoj, sur kiuj oni povis nenion legi krom Q 4 No.
33 kaj Q 4 No. 34. Unu el tiuj du pordoj povis esti Kampvidejo!
Sinjoro Bruis, kiel ajn rapidema kaj malpacienca, estis modesta.
Li do preteriris No. 33 por ne rigardi la unue renkontitan kiel
Kampvidejon kaj alfrapis No. 34.
Post momento de atendado estis malfermite al li de tre longa,
solenaspekta, bildeca sinjorino, vestita per funebra robo, kun blanka
libere pendanta tuketo el kamelharoj sur sia ŝultro, kun nigra
ĉapelo, kiun ŝi pro la suno estis metinta kline sur la nazon, kun
verdaj okulvitroj, malgranda signo de haroj sur sia supra lipo kaj
libro en la mano.
„Ĉu tie ĉi estas Kampvidejo, sinjorino?“ sinjoro Bruis demandis.
Kial li ne vidis, ke ĝi ne estas edziniĝinta sinjorino?
„Ne, sinjoro!“ la fraŭlino respondis, ektimigita antaŭ „fremda viro“,
eble kredante, ke li estas iu, kiu volas ŝteli de ŝi: „Tio estas la
plej apuda de tie ĉi“, kaj rapidfermiĝis la pordo.
Sinjoro Bruis alfrapis Q 4 No. 33.