Febraj songxoj.
La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la
fortikajxeto _Liefkenhoek_ estis auxdinta la kanontondron de la Nigra
Galero kaj de la _Immacolata Concezione_ kaj la aerenjxeton de tiu
cxi sxipo, la vespero malsuprenigxis senventa kaj nekutime varma.
Veterospertuloj pretendis, ke plej baldaux estos multa negxo, kaj
versxajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis
levigxinta hele al la cxielo suficxe klara, gxi estis kasxinta sin
cxirkauxe je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj
pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero gxi pli kaj pli malaltenigxis
sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron.
Ree ni trovas nin sur la gxenova sxipo _Andrea Doria_ en la kajuto de
la estro.
La plafona lampo jxetas la rugxetan lumon tra la kajuto, sur la
armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj
tukoj kusxas, sur la kusxejon, sur kiu _Antonio Valani_ gxemas en la
vundfebro kaj fantazias, sur _Myga van Bergen_ genuantan apud la
malsupera parto de la kusxejo, sur la leuxtenanton _Leone della
Rota_, kiu staras apud la kusxejo de la mortanta amiko kaj vagigas
rigardojn sovagxajn kaj strangajn de la vundito al la rabita
junulino.
Je tagmezo _Leone della Rota_ akceptis kun indiferenteco la vortojn
de la admiralo _Spinola_ kaj de la guberniestro de Antverpeno, ke la
forkuro de la margeuxzo estas diabla faro, kaj li -- _Leone_ --
estas kulpa pri tio. Kun indiferenteco iomete pli malgranda li
auxdis, ke -- pro manko de iu pli bona -- la supera komando de la
galeono _Andrea Doria_ estos konfidata al li por la entrepreno
de la sekvanta mateno.
Pri la knabino sin trovanta je la bordo nek la guberniestro nek la
admiralo estis sin informintaj. --
Kun multaj laboroj sur la sxipo kaj sur la tero por la leuxtenanto
estis pasinta la tago, nur malmultajn momentojn li estis povinta
dedicxi al la mortanta amiko. Sed sur la sxipo kaj sur la tero --
cxie sekvis la junan gxenovanon la portreto de la bela flamlanda
knabino, kiun li tenis kaptita sur sia sxipo, kiu negardita kaj
nedefendita estos fordonita al lia arbitro, kiam -- la amiko estos
mortinta. Kvankam komence li penadis forcxasi cxiujn tiajn pensojn,
tamen cxiam denove ili sin trudis al li; neniamaniere li povis
forkuri de ili, kaj baldaux li tute cxesis batali kontraux ili. En
sia malespero la cxarma knabino sxajnis al li nur des pli dolcxa,
inter liaj sxipanoj kaj militistoj, en la armilejo, en la
antauxcxambro de la admiralo, en la stratetoj de la urbo sxi estis en
lia animo, genuanta kun torditaj manoj en la kajuto sur la _Andrea
Doria_. La pasio plej sovagxa ekbrulis en helaj flamoj kaj per la
plej sovagxaj sofismoj li penadis subpremi la kontrauxstarantan
konsciencon.
Kiom ankaux utilus al Antonio, se li, _Leone_, resendus la knabinon
de la sxipo al la tero?
Nun _Leone della Rota_ revokis al si la momentojn, kiam li estis
tenanta la gracian korpon de la knabino en la brakoj, kiam li estis
portanta la svenantan knabinon tra la fumo, tra la stratetoj. La
vento tiam blovis en lian vizagxon la blondajn buklojn de la
junulino. --
"Ne, ne, ne, _Antonio Valani_, via rajto pri la bela rabajxo
finigxas kun via vivo! Milita rajto, _Antonio Valani_, deprenu la
flagon kaj mallevigxu -- al mi nun la felicxo destinita al vi, kaj
morgaux -- morgaux al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita
rajto, milita felicxo, bedauxrinda Antonio!"
Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leuxtenanto estis irinta
en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la
mortanto kaj la tremanta _Myga_, en la brileto de la malhela sxipa
lampo.
Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed
kun cxiu forto de estingigxanta estajxo _Antonio Valani_ sin
defendis; sur sia sxipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia
febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke _Leone_ kondukis la
flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la _Andrea Doria_.
Ju pli proksimigxas la morto, des pli li krocxigxas al tiu cxi amo,
des pli fortege gxi publikigxas. En la vivo li estus firme sxlosinta
gxin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo _Leone della
Rota_. Mortante, febrafrenezante lia animo forjxetas cxiujn ligajxojn
gxenantajn; nenion de tio, kion li antauxe sentis, _Antonio Valani_
plu kasxas.
Bedauxrinda _Myga_! Kiel sxi genuas apud la malsupera parto de la
lito de la mortvundita gxenovano kun disigxantaj haroj, fantompala,
kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia!
La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis
kontraux la pereo de la amatino kaj sin jxetis en la malvarmajn
akvojn, por ne vidi sxian malhonorigon.
Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de
la malfelicxulino, por memori la grandan savanton el cxiuj dangxeroj.
Neniu povo en la cxielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj
malhonorigon; -- ve al vi, _Myga van Bergen!_
Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo -- malrapide
la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la
knabino.
Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandigxas, denove
estingigxas unu lumo post la alia en la domoj malantaux la muro de
_Paciotti_, de la itala ingxeniero.
De tempo al tempo pligrandigxis la mallauxteco. Nur iafoje eksonis
sovagxa krio, gxojego; nur iafoje eksonis la rauxka kanto de bruta
soldataro aux la vocxo de la noktgardistoj kaj patroloj.
Kaj denove bruis la horlogxa radaro en la turo de la katedralo de Nia
Kara Virino; -- noktmezo!
De siaj kusenoj levigxis _Antonio Valani_ kaj jxetis frenezajn
rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj cxirkaux si.
"Kie sxi estas? _Leone_, _Leone_. -- Vinon, lumojn kaj amon. _Leone_,
kie vi estas, kie vi sxin havas? Kie vi sxin kasxas? Mia sxi estas --
ho perfidulo -- perfida _Leone_ -- mia, mia estas la knabino! Hahaha,
mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, _Leone_; -- mi vivas kaj
tenas, kio estas mia proprajxo --"
La frunto de _Myga van Bergen_ tusxis la plankon de la kajuto; la
leuxtenanto _Leone della Rota_ repremis mole la frenezulon en la
kusxejon kaj provis cxiumaniere lin trankviligi; sed cxiuj fortoj kaj
pasioj de la mortanto sxajnis ankoraux unu fojon ekflami en cxiu
ardo, antaux ol li estingigxis por eterne.
Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de _Leono_.
"Cxiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la
regxo! -- Jen ili montras la flagon, -- la almozuloflagon, pafu, pafu
gxin! _Evviva Genova_ -- jen la admiralo aeren estas krevigata -- pafu,
pafu -- infero, infero, _Leone_, gardu la sxipon! gardu la sxipon,
_Leone!_ -- Estas finite -- ve, la geuxza flago -- al la
pafilego -- perdita, perdita! Gardu la sxipon, gardu la sxipon,
_Leone!_"
La malsanulo refalis; la leuxtenanto pretigis al li la kusenon; poste
li iris al la genuanta junulino.
"Kial vi maltrankviligxas, _signorina?_ Rektigu do vin; -- kial vi
tordas vin sur la planko? Dolcxa kolombineto, ne cxagrenigxu; regxino
vi farigxu, nelimigita estrino sur tiu cxi bona sxipo. Tio estas la
milito -- la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas
gxin flirti de la plej alta velstango. La bedauxrinda Antonio! Li
gxin antauxdiris -- al li farigxas la tombo, al mi la bela rabajxo;
-- mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de
Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas -- ne obstinu -- ne rigardu
tiel sovagxe -- mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!"
"_Jan, Jan!_ Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion sxi
vokis.
"Lasu la geuxzon", murmuris _Leone_. "Cxu li ne vengxis, cxu ne la
bedauxrinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas
la korpo de la geuxzo, lasu gxin nagxi en la ondoj -- levigxu,
levigxu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la
fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geuxzo, mortas _Antonio
Valani:_ nun cxirkauxbraku _Leone_'n, la vivan _Leone_'n kiel bela,
fiera estrino."
"Kompatu, kompatu!" gxemis la knabino; sed la leuxtenanto ridis:
"Auxskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; gxis tiam
vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam cxesigu la plendojn
kaj gxemojn! Gxis la kvina estos suficxe da tempo por morti,
bedauxrinda Antonio, bedauxrinda amiko; -- ne levigxu, viaj vundoj
sangas denove -- kusxigxu -- kion vi ankaux deziras pri la knabino?"
"_Leone, Leone_, gardu la sxipon! La Nigra Galero -- gardu la
sxipon!" kriegis la mortanto febre songxante.
"Ha, la Nigra Galero!" murmuretis _Leone della Rota_, "nur je la
kvina komencigxos la cxaso; -- kvietigxu, kvietigxu, Antonio -- cxio
estas lauxorda sur la sxipo -- ne zorgu, dormu -- ekdormu!"
Denove la kapitano refalis kaj fermis la okulojn. Post la lasta
sovagxa emocio sekvis videble la lasta elcxerpigxo. Finis la vivon
_Antonio Valani_, estro de l'_Andrea Doria_.
La leuxtenanto gxin bone rimarkis; li gxemis kaj skuis la kapon:
"Bedauxrinda Antonio! Bedauxrinda amiko! Tiel baldaux vi devis
mallevi la velojn? Sed pro kio plendi, kaj tamen -- mi dezirus, ke
jam la mateno krepusku, mi dezirus, ke tiu cxi nokto jam estu
pasinta! Nur sur la vasta maro -- se -- se la kadavro estos jxetita
super la bordon, mi plibonfartos. Mi vere dezirus, ke la mateno
venu!"
Li pasxis kaj repasxis en la mallargxa kajuto, pli ol unu fojon li
tusxetis la malfelicxan _Myga_, kaj cxiufoje la bedauxrindulino
ektremis kaj sin pli dense premis al la muro.
"Morti, morti!" flustris _Myga van Bergen_ -- "ho, ke venu do la
morto, por savi min -- ke kaptu min la morto, kiel gxi kaptis la
amaton!" La lampo minacis estingigxi, _Leone della Rota_ denove
postulis lumon, vinon. Li bezonis ilin ambaux en tiu nokto; lia animo
prezentis sovagxan kaj brutan aspekton.