VI.

La Nigra Galero.

Sur la fortikajxeto _Liefkenhoek_ fiere flirtas la flago kun la

leono de _Leon_ kaj la turoj de Kastilujo. La sama flago flirtas sur

la fortikajxeto _Lillo_ kaj cxiuj aliaj fortikajxoj plenegaj da

pafilegoj gxis la grandegaj muroj de la citadelo de Antverpeno.

Akraj okuloj gardas sur cxiuj tiuj muroj kaj remparoj, kaj voko kaj

revoko nek tage, nek nokte silentas.

Sed proksima kaj vigla estas ankaux la malamiko. Cxiumomente li povas

aperi. Kiu konas la horon, je kiu li venos?

Cxirkaux la bordoj de _Zeeland_ frapadas la ondoj de la Nordmaro.

Logxas sur _Tholen_, sur _Schouwen_, sur norda kaj suda _Beveland_,

sur _Walcheren_ la sovagxa fera raso, kiu, unua, jxuris plivolonte

farigxi turka ol papa, kiu la argxentan duonlunon portas sur la

cxapelo kaj la neestingeblan gxismortan malamon kontraux la hispanoj

en la koro. Kiajn infanojn naskas la patrinoj sur tiuj sablomontetoj

cxirkauxlavataj per la maro! Defendu nur, turoj de Kastilujo, bone

nur gardu antaux la bastiono de Flandrujo, Leono de _Leon_; --

"plivolonte pereigita ol perdita estu la tero" -- tio estis zeelandaj

sxipanoj, kiuj de la venkitaj hispanoj apud _Veere_, apud _Leyden_

sxiris la korojn el la brustoj, mordis kaj jxetis ilin antaux la

hundojn:

"Mangxu, sed ili estas maldolcxaj."

Sur la fortikajxeto _Liefkenhoek_, sur la fortikajxeto _Lillo_,

sur la reduto _Cruys_, sur la fortikajxetoj _Perle_ kaj _Sankto

Filipo_, sur la fortikajxetoj _Maria_, _Ferdinand_ kaj _Isabella_,

sonis seninterrompe la voko:

"Bone gardu! Bone gardu!"

La pafilegoj sur la bordo de _Brabant_, la pafilegoj sur la flandraj

bordoj estas pretaj kracxi mortigon kaj pereigon sur la kuragxegan

sxipon, kiu spite al ili sercxas la vojon kontrauxflue al Antverpeno.

"Bone gardu! Bone gardu!"

Sed la nokto estas malhela, nek lunlumo nek stelbrileto heligas gxin.

Estas malfacile bone gardi en tiu nokto.

Kiom estas mallauxte kaj varme! Nur la mugxado de la grandega rivero

konstante sonoras en la avertan vokon de la militistoj sur la

remparoj:

"Bone gardu! Bone gardu!"

Kio krozas de la suda _Beveland_ la _Westerskeldon_, kie maro kaj

rivero sin reciproke renkontas kaj ne plu estas diferencigeblaj unu

de la alia? Kio glitas super la ondoj en la malhela nokto? Cent

terurigajn brakojn gxi movas, kiel sago flugas, egale al la fantoma

sxipo, egale al la Fluganta Holandano. Grandega sxipa korpo

tratrancxas la ondojn, gxin sekvas aliaj malpli grandaj.

Kiom malhelpas la zeelandanojn la malhelo? Ili scias trovi la vojon

sur la akvoj, sia patrujo. Unu malhela ombro sekvas la alian; en unu

linio ili glitas -- neniu sono al la bordo, ecx la remiloj senbrue

subakvigxas en la ondojn. Flustrataj iras la ordonoj de busxo al

busxo! Cxiu scias, kion li devas fari, cxiu per grava jxuro estas

devigata trudi la trancxilon en la gorgxon de la najbaro, se li per

bruo, per ne pripensita voko metos en dangxeron la sukceson de la

entrepreno.

Cxiu senkondicxe plenumos la jxuron, kaj se patron, fraton, filon

li devus mortigi.

La Nigra Galero · 第 14 / 17 题