La atako.
Ne nur en la "Blazono de _Alcantara_", ne, en cxiuj tavernoj de la
multtrinkeja urbo Antverpeno la _luogotenente Leone della Rota_ estis
hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron
_Antonio Valani_ en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel
kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien.
Sed kiu povis rezisti, se _Leone della Rota_ volis atingi ion?
Pli senpripensa ol malbona, la juna leuxtenanto rigardis la mondon
kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe
fari petolajxojn. Kiel gajan petolajxon li rigardis la rabadon de la
bedauxrinda orfineto; -- en lia sentauxga petola kapo la plano de tio
estis naskigxinta; gxin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis
konvinkita -- estis honora devo por li. Kiom interesis la gxenovan
sentauxgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika mosxto
de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole
felicxegiga eklezio malbelegaj. _Leone_ preferis multe cxarmajn
herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la
malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo:
Gxenovo havas maron sen fisxoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj
kredo.
En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto de _Jan
Norris_, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kun _Antonio
Valani_ pri la plano de rabado. Se gxi estos havinta sukceson, kaj
se la _Andrea Doria_ felicxe estos reveninta de sia entrepreno, se
la Nigra Galero estos kaptita aux detruita, nun kiu riskus akuzi
la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam -- tiam la lasta
faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankaux io tria povos okazi,
ke la _Andrea Doria_ povos hejmveturi ne vidinte la malamikan
sxipon, _Leone della Rota_ opiniis tute neinda al si. Sed la
kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. --
Al la persekutado de la maltimema akvogeuxzo la du gxenovanoj tute ne
estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en
kiuj la ekscitata popolo sin pusxis, al la kajo.
"Ni do estus malsagxuloj cxasi la friponon", ridis _Leone_. "Ni lasu
la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj de
_Afrodite_, de kiam mi servas al la alie tiel senkora _Antonio
Valani_ kiel gvidisto en la cxarma regno de la amo, mia animo flugas
alte super tiu cxi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan
standardon mi sekvas; ho Diino de _Cythere_, donu al ni vian cxielan
sxirmon!"
"Mi petas vin, _Leone_, estu prudenta, ne estu malsagxulo. Mia animo
estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la
brusto, _Leone_, sxajnas al mi -- _Leone_, dum la tuta tago, la tutan
vesperon mi havas antauxsentojn tiel neklarigeblajn -- _Leone_,
kondutu bone, eble baldaux vi estos mia anstatauxanto, estro de
_Andrea Doria_ ..."
"Kaj vi _viceadmiraglio_ de lia mosxto _Don Federigo Spinola_."
"Aux kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano.
"Kio? mortantauxsentoj? mortantauxsentoj sub la fenestro de la
knabino amata?!" ridis la leuxtenanto. "Nu pro cxio, kio okazas en la
mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu _Francesco Petrarca_, por tuj fari
soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni jxus estas sub la
fenestroj de via _innamorata_; -- sxia lumeto brilas ankoraux; -- hola,
kia ideo! -- _Antonio Valani_, amiko de mia junagxo, por forcxasi
viajn mortantauxsentojn, ni -- ni tuj, tuj en tiu cxi momento faru
viziton al la dolcxulino tie supre."
"_Leone?!_"
"Trasercxu sxian domon. Cxiuj frenezaj ideoj estu lauxdataj! Antauxen
pro la nomo de la regxo, antauxen pro la nomo de la amo!"
"_Leone, Leone!_"
"Lasu min", ridis la leuxtenanto. "Mi petas vin, cxu la geuxzo, kiun
la mallertuloj sercxas tie, ne povas esti kasxita same en la logxejo
de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu cxi urbo?
Antauxen, antauxsentema Antonio, antauxen, ni trasercxu la domon de
via cxarma amatino kaj dume des pli bone konatigxu kun la endomaj
rilatoj por la sekvanta nokto."
Antaux ol la kapitano povis reteni la sovagxan amikon, tiu cxi estis
kurinta al la pordo de _Myga_, kontraux kiu li frapis per la pugno,
kriante per lauxta vocxo:
"Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika mosxto en Hispanujo!
Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kasxitaj en tiu cxi domo!"
Tuj de cxiuj flankoj kunfluegis soldatoj, sxipanoj, kaj urbanoj de
Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la logxejo de _Myga_. De
momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitano
_Valani_ sercxis malhelpi la bruegon de la sovagxa amiko; sed jam
estis tro malfrue. La dompordo malfermigxis, kaj la logxantoj de la
konstruajxo, en kiu logxis _Myga_, cxarpentisto, sxuisto, urba
skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj,
sin kasxis timeme en la anguloj, teruritaj per la penso, ke unu el la
nederlandaj ribelistoj estis rifugxinta sub ilia tegmento. Nur
kurbigita maljunulino kuragxe kun la lampo en la tremanta mano
kontrauxiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta vocxo, ke
neniu rifugxis en tiun cxi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo.
"Dio malhelpu sxin" -- sxi diris -- "sxirmi akvogeuxzon"; cxu ne sxia
edzo, sxia bedauxrinda mortinta edzo estis jxetata per la furiozaj
monstroj de sia fisxistboato en la akvon kaj mizerege pereis?
Kion helpis al sxi la certigoj? Neniu auxskultis, la domo plenigxis
de hispanaj soldatoj, italaj sxipanoj kaj la mizerularo de la
stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldaux penetris el la diversaj
logxejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. --
"Antauxen, Antonio! ne malrapidu!" kriis _Leone_. "Antauxen, supren
la sxtuparon en la cxielon."
Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej sxercaj minacoj
devigis sxin antauxen lumigi per la lampo.
"Gaje, gaje, panjo! La aliaj sercxas sube, ni supre -- antauxen, kaj
ne estu tiel gxenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio,
-- ne restu malantauxe --!"
"_Leone_, mi vin petas!"
"Ha ne, antauxen, antauxen, _madonna_! Haha, Antonio, kia leporo vi
do estas dum tia dolcxa aventuro! Kio farigxus de vi, se vi min ne
havus? Jes -- tiu cxi sxajnas esti la lasta sxtuparo -- venko! venko!
_mille gracie_, maljuna sibilo. Tie cxi, tie cxi, _Antonello_ -- en
la nomo de la regxo; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj
knabinoj tie cxi estas kasxitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la
regxo! En la nomo de la katolika mosxto de Hispanujo, venu el la
nesteto, dolcxa birdeto, malfermu kaj eldonu la dolcxan ribelan
koreton!"
Kun busxo ridanta la sovagxulo kaptis la kapitanon je la
sxultro kaj premis lin kontraux la pordo, kiun li vaste malfermis
-- rigide, dube staris la du gxenovanoj.
Kun zorgo kaj timo kreskantaj _Jan_ kaj _Myga_ estis auxskultintaj la
bruegon en la stratetoj. Kiam la sovagxa tumulto penetris ecx en la
domon, la fiancxino malespere petegis la fiancxon sin kasxi.
Sed kio povis farigxi por savi ilan ambaux?
En la sekvanta momento cxio estis tro malfrua. Tro rapide _Leone
della Rota_ supren saltis la sxtuparon.
En la maldekstra brako _Jan Norris_ tenis la svenintan fiancxinon,
konvulsie la dekstra mano kaptis la brilan armilon. Li ne sciis, kion
komenci, cxia anima agemo estis forlasinta lin en tiuj teruraj
sekundoj. Kion ankaux estus helpinta al li cxiu anima agemo? Perei
devis _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, almenaux laux homa sagxo.
"Pro cxiuj diabloj, kio estas tio?" ekkriis la gxenova leuxtenanto.
"Nu, tio estas ne malbona! tio ja estas gajiga renkonto, -- tion mi
nomas frapi du musxojn per unu frapo. Holla, _Antonio Valani_, nun
akiru al vi vian cxarman kolombineton! Havi tian rivalon vi do ne
supozis? Teren la geuxzon! pendigu lin!"
El la ingo flugis la glavoj de la gxenovanoj.
"Gardu vin Dio, _Myga_!" kriis _Jan Norris_, svingante la klingon.
"Malantauxen, vi italaj friponoj!"
Elpusxante la sovagxan geuxzan krion: Plivolonte turko ol fipapano!
la direktilisto de la Nigra Galero subkuris la klingon de _Leone
della Rota_, pusxo -- kun krio sin turnis la estro de _Andrea Doria_
kaj sxanceligxis; tintante la glavo falis el lia mano, teren falegis
_Antonio Valani_. Super la korpo de la gxenovano saltis la
akvogeuxzo, sed dua bato tusxetis nur la maldekstran sxultron de la
leuxtenanto. Sxipanoj de la galeono _Andrea Doria_ suprensaltis la
sxtuparon svingante la sxiptrancxilojn. Sovagxa sanga batalo farigxis
en la malvasta spaco; svenante _Myga van Bergen_ kusxis tere.
Hispanaj kaj albanaj soldatoj pligrandigis la tumulton, lampoj kaj
torcxoj estingigxis, ardetis sur la planko, estis denove bruligataj.
La plej malmultaj efektive sciis, kio okazis, kaj kiam subite la
krio: fajro! fajro! sonis tra la domo, la konfuza bulo disigxis pro
panika terurigxo kaj ree malsupren rapidis la sxtuparon. Sufokanta
fumo plenigis cxiujn lokojn de la domo; tra gxi la gxenovaj sxipanoj
trenis la estron mortvunditan kaj la enkatenigitan akvogeuxzon _Jan
Norris_! Tra la fumo _Leone della Rota_ malsupren la sxtuparon portis
la senkonscian _Mygan_ sur la straton, kie jam nova batalo minacis
naskigxi inter la sxipanoj de _Andrea Doria_ kaj la hispanaj
soldatoj, kiuj volis forpreni de tiuj la kaptitojn. Sed tamburrulo
anoncis la alvenon de estro pli altranga, al kiu _Leone_ raportis,
tiel bone kiel permesis al li la sveno, en kiu li sin trovis. La
_don_ gravamiene decidis, ke estas plej bone, alporti la vunditan
kapitanon, la geuxzon kaj la knabinon sur la sxipon, morgaux dum
la auxskultado cxiuj estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato
cxiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial ecx en tiu cxi
rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. -- --
Kontraux la kajo ruligxis la amaso. Torcxoj lumigis la sovagxan
procesion kaj jxetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion,
la senkonscian _Mygan_ kaj la enkatenigitan _Jan Norris_, kiu lasis
sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Ecx nun ankoraux
_Leone della Rota_ portis _Myga_'n en la brakoj nesciante, kiamaniere
tio estis okazinta. Cxio ruligxis en lia cerbo -- kiel en songxo li
portis la malpezan sxargxon sur la galeonon.
En la kajuto oni preparis kusxejon por la vundita kapitano. Hxirurgo
venis, por ekzameni la vundon de Antonio ecx nun ankoraux senkonscia,
kaj skuis pri tiu la kapon. _Myga van Bergen_ kauxris en angulo de la
kajuto -- atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la
direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante cxirkauxis lin la
nekompatemaj malamikoj.
Nur malfrue cxesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis
estinginta la brulantan domon malantaux la havena muro. Pli frue
mallauxtigxis sur la galeono _Andrea Doria_. Senmove kusxis Antonio
sur la kusxejo, senmove sidis _Leone_ apud li, senmove kauxris _Myga_
en la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta sxipo oni
apenaux auxdis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon
de la rigilaro en la vento kaj la pasxon de la gardisto, kiu kun
sxargita pafilo kaj bruletanta mecxajxo pasxis tien kaj reen antaux
la kaptito apud la masto neniun momenton cxesante observi lin.
Je la dua matene cxesis la vento tute, tiel ke ecx la grincado de la
sxnuregaro eksigxis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure
estis interrompata per krio kaj pafa krakado.
El la kajuto rapidis la leuxtenanto _Leone della Rota_ sur la
ferdekon, el la hamakoj la sxipanaro.
La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun
elpafinta pafilo staris la gardisto, jxetante cxirkauxen konfuzajn
rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la
tacxmento.
"Jen, jen! super la bordon!" fine eligxis rauxka krio el la brusto de
la viro surprizita.
"Kie? kie? kie?"
Al la sxiprando cxiuj rapidis.
"Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leuxtenanto.
Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj
estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron nagxantan
malsupren en la rivero, sed ne estis tiu de _Jan Norris_. Sur ambaux
bordoj malsupren de la rivero flugis la alarmsignaloj; sed
sensukcesaj estis cxiuj penadoj de la boatoj elsenditaj de cxiuj
sxipoj ankrigitaj antaux Antverpeno.
Cxu _Jan Norris_ estis savinta sin? Cxu li mortis en la ondoj?
Kiu povis diri tion?
Sed kiom _Myga van Bergen_ en sia angulo auxskultante levis la kapon,
auxdante, ke la geuxzo estis disiginta la ligilojn kaj saltinta de la
sxipo!
* * * * * * *
La mateno krepuskis, sed gxi ne donis sciigon pri la forkurinta
akvogeuxzo.
Sur la ferdeko de _Andrea Doria_, _Leone della Rota_ pasxis kaj
repasxis, la brakojn kruciginte super la brusto, kaj murmuretis:
"Se nur li ne estus dirinta gxin! Li mortos per mia kulpo -- ho
Antonio, bedauxrindulo! Li antauxdiris gxin: mi estro de la _Andrea
Doria_, li -- li kadavro sur la marfundo."
La leuxtenanto ekstaris.
"Sed _Leone_ -- cxu ne eble baldaux -- eble morgaux -- postmorgaux la
sama sorto estos certa al vi? Kiu timas la morton? Morto estas pereo!
-- vivu la vivo. -- Jen venas la suno, libere mi denove spiras. -- la
sangaj nebuloj falas de miaj okuloj! Kun fajra sirakusa vino mi
trinksalutos la matenon, ecx se gxi estos la lasta, kiun mi
rigardos!"
La sxipa knabo alportis plenan pokalon de la bonega trinkajxo.
_Leone della Rota_ levis gxin kontraux la ardanta sunglobo,
malplenigis gxin per unu ektrinko kaj jxetis la glason malproksimen
en la riveregon: metante la piedon firme sur la plankon:
"Estro sur _Andrea Doria!_" li diris, kaj apenaux auxdeble li
dauxrigis: "Estro de _Andrea Doria_, kaj _Myga_ -- la krono de la
virinoj de Flandrujo -- mia -- mia!" -- --