La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van
Bergen_, post kiam lia ricxajxo pereis kiel negxo pro la suno.
En sia cxambreto malantaux la muro apud la kajo en Antverpeno sidis
_Myga_ en la nigraj funebraj vestajxoj -- mirinde bela ineto,
ankoraux palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la
mortanta patro. Sxi sxpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj
la koro plena je ne lauxte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la
morto de la patro la bedauxrindulino estis tute soleca en la granda
urbo, en tempo tiel sovagxa, kiam la malfortuloj estis liveritaj
preskaux senrajtaj al cxiu subpremo, al cxiu petolajxo.
Tute soleca estis _Myga van Bergen_!
Bedauxrindulino! -- Ke sxi ne estis tute forlasita, estis ankaux unu
el la zorgoj de _Myga_.
Jes, ankoraux iu sin interesis pri la infano de _Michael van Bergen_,
jes, ankoraux sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al
sxi, ke -- _Jan Norris_ de _Amsterdam_ fordonos la lastan sangoguton
por sxi; sed _Jan Norris_ estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto
per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de
Antverpeno. Kaj _Jan Norris_, la akvogeuxzo, sin montris ofte
multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno.
_Jan Norris_ tute ne estis forgesinta la junagxrememorojn, kiel
opiniis lia patro _Jan Geerdes Norris_.
Ankoraux nun _Jan_ kaj _Myga_ estis gefiancxoj. Ke nenia forto monda
ilin disigos, tion ili estis jxurintaj al si reciproke; sed kio
okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro _Michael_ vivis
ankoraux.
Nun _Michael van Bergen_ estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar
tagoj; sed _Jan_ estis malaperinta depost monatoj. Cxu li vivis
ankoraux? Cxu la ondoj estis englutintaj lin? Cxu la hispanoj,
kaptante lian sxipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin?
Kiu povis diri tion?
Kion povis fari la bedauxrinda soleca _Myga_ en la sovagxa mondo, se
_Jan_ estis mortinta!
La nokto pli kaj pli proksimigxis; sed _Myga_ timis kusxigxi. Cxar
sxi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kusxigxi? Iom post
iom la cxambreto malvarmigxis, sed la orfino ne sxajnis senti gxin,
sxi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Sxi formetis la
sxpinilon, kaj kovris la vizagxon per la manoj, klinante la kapon al
la brusto. Tiel sxi sidis kelkan tempon, gxis tamen sxi eklevis sin
por kusxigxi.
Ankoraux foje sxi klinigxis al la rigliloj de la pordo, por vidi, cxu
ili estis ekzakte alsxovitaj, kiam subite sxi auxskultis -- senspire
auxskultis.
"_Myga_", flustris iu ekstere.
La orfino ektremis je la tuta korpo.
"Ho, mia Dio!"
"_Myga?_" oni denove flustris tra la sxlosilingo.
Ekkriante la junulino forsxovis la riglilon kaj turnis la sxlosilon
en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel
oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la sxultro la
sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon.
"_Myga_, ho _Myga_!"
"Ho _Jan_, _Jan_, kara, kara _Jan_!"
Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstatauxis la interparoladon
de ili ambaux. Sed poste _Jan Norris_ falis sxajne tute senfortigita,
sur la apudan segxon, kaj nur nun _Myga_ rimarkis la malordon de la
vestajxoj de la amato, rimarkis, ke forestis la cxapelo, ke la vango
sangis pro negrava gratvundo.
"Pro Dio, kio denove okazis, _Jan_? -- mi tremas -- ho, vi denove
furioze vin jxetegis en dangxeron -- ho _Jan_, _Jan_, malbona _Jan_!"
"Efektive, nur unu haron, kaj tiun cxi fojon ili estus kaptintaj min,
_Myga_! Sed ne timu, karulino, nur preskaux ili kaptis min -- diablo,
kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel felicxe estus pasinta la
afero."
"Ho _Jan_, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu cxi
urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaux, kaj mia patro
ankaux estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi farigxos? Kiu
min gardos, kiu min helpos?"
"Vi estas prava! Bedauxrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha,
kaj via patro ankaux mortis, kaj mi ne cxeestis por konsoli vin pro
via cxagreno. Mi dume devis krozi antaux _Dunkerke_ por funden
pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi
ne povis alie agi, kaj ankaux ne hodiaux vespere. Por savi la noblan
patrujon cxiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min
ankoraux iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedauxrinda patro
_Michael_ --"
"Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon
kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu
cxi sangoplena terura tempo!"
"Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l'patro;
sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al
_Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu cxi bedauxrinda
Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn,
mia dolcxa, dolcxa fiancxino. Nur ankoraux mallongan tempon, kaj mi
forkondukos vin -- auxskultu, eble kun majesta edzigxakompanantaro,
ke ecx regxino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la
tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la felicxegan horon, en
kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, cxu ne estos vera, kion
mi konfidas al vi tute sekrete."
"Ha, kiaj fantaziajxoj, sovagxa, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel
farigxos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru gxin al
mi, ja estas vana malsagxo; preferu raporti pri la dangxero, el kiu
vi jxus apenaux forkuris. Vi ja penadas, kuragxacxa _Jan_, ke plua
nokta songxo min teruros!"
"Ne tiel kuragxacxa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo.
"La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj
piedojn, koron kaj brakojn de _Jan Norris_ tiel kiel li faras. Pro
granda afero mi estas en tiu cxi urbo -- ni volas fari heroajxon pri
kiu la Antverpenaj idoj kantu ecx ankoraux post ecx post cent jaroj.
Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu cxi vestacxo, en
germanaj vastegpantalonoj anstataux en zeelandaj sxipistpantalonoj.
Nun auxskultu, _Myga_. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn
kaj sciigxinta, ke kvar galeroj de _Spinola_ hodiaux matene maren
iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedauxrinde mi eksciis, ke
patro _Michael_ mortis, ekzakte studis la lastan gxenovan sxipon,
_Andrea Doria_, kiu estas tie cxi ankrigita, pro la konstruadmaniero,
kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kasxe mi rigardis al via
fenestro, karulino, sed ne trovis unu minuton por sxteliri al vi, cxar
kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon -- mi ja
havas la domsxlosilon -- kaj malrapide vagas tra la stratetoj, gxis
antaux lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton
kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj -- pro
mia afero, komprenu! -- Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon
da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazaux la
tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en dangxero kaj zorgo pri la
bedauxrinda _Myga_, kies patro mortis dum mia foresto. Cxirkaux mi
estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj,
hispanoj, italoj, nederlandoj parolacxas kaj malbenas kaj krias, cxiu
estajxo en sia lingvo, kaj drinkas cxiuj sammaniere. Cxiu tablo kaj
angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du segxoj estas neuzataj. --
Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro
de _Andrea Doria_, la alia estas lia leuxtenanto. Ili pasxas super la
tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankaux volonte lasas al ili
sidlokon, cxar ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj cxiun vorton
parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazaux neniam mi estus
vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas
nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italacxoj
mendas vinon, kaj la plej juna, la leuxtenanto cxirkauxprenas la
koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie
rigardadas, kvazaux lia petroselo estus hajldetruita; -- mi preskaux
priridis lin; sed pro la jxuro de la geuxzoj; ne estis okazo por
ridi! Nun la vortoj estas intersxangxataj, kaj komence oni nature nur
parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antauxpasinta nokto,
pri la cxieliro de la _Immakulata Koncepcio_. Pri tio mi kore
gajegas, sed subite cxiuj pulsoj ekstaras, cxar nomo estas nomata,
kiun mi konas. Pri vi, _Myga van Bergen_, ili parolas!"
"Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho cxielo, kaj la itala kapitano pri
mi parolis? Ho Dio, _Jan_, _Jan_, gardu min kontraux tiu! Ho kiel mi
tiun timas!"
"Cxu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis _Jan_ kun surda vocxo,
kaj _Myga_ kasxis la vizagxon je lia brusto kaj kapjesis tremante.
La juna akvogeuxzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis.
"La trinkajxo ne estas trinkata tiel varmege, kiel gxi estas farata;
tion ja spertos la italacxo. Kvietigxu, _Myga_; cxu mi ne estas cxe
via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedauxrindulino, kiel vi
tremas!"
"Ho Jezuo, _Jan_, mi ne povas helpi min. Cxu la fortaj petolaj
fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian
volon? Ho _Jan_, _Jan_, forprenu min kun vi -- en tiu cxi nokto
ankoraux, nun tuj!"
_Jan Norris_ tenis la palan, tremantan fiancxinon en la brakoj kaj
provis kvietigi sxin cxiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li
pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono".
"Krutege starigxis la haroj, kaj cxiu sango sin premadis en la
cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis
malfacila laboro; sed _Jan Norris_ gxin tamen atingis kaj agis
kvazaux tute neniun vorton de la itala parolacxo li komprenus. Pro la
grafo de _Lumey_! Faracxo pli nigra ol la nokto tie estis
prikonsilata; sed mi scias cxion, kaj tio suficxas. Postmorgaux
matene la _Andrea Doria_ velveturos -- la ordono estas donita de la
admiralo -- kaj cxar la okazo estas tiel favora, en la morgauxa nokto
la delikata plano estos efektivigata. En la morgauxa nokto la
kolombeto _Myga van Bergen_ estos en la potenco de la kapitano _Antonio
Valani_; kun la helpo de la diablo kaj de la leuxtenanto _Leone della
Rota_. En la morgauxa nokto tiu cxi domo estos atakata; -- sed
tiel mallauxte, ke neniu najbaro vekigxos, ke neniu koko en tuta
Antverpeno pri tio krios. _Myga_ sur la galeonon! Lerte levu la
ankron, buboj -- hojho, eksteren por cxasi la ribelajn herezulojn, --
gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro auxdos la
helpkrion kaj la ploron de la eta _Myga_? Cxielo kaj infero, kaj
_Jan Norris_ apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas
en la pugno la trancxilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn
friponojn!"
"Ho _Jan_, _Jan_, pro mia kaj via patrino -- kaj pro nia amo, savu
min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura
ol tio!"
"Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraux multa tempo gxis la
sekvanta noktmezo. En _Amsterdam_ apud la kameno ni ofte memoros tiun
cxi aferon. Konfidu al mi, korfiancxino, nenio vin ofendos, dum _Jan
Norris_ ankoraux staros sur la du piedoj. Sed nun dauxrigu auxskulti,
mia rakonto ankoraux ne estas finita. Mi antauxe devas diri al vi,
kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra
Galero. Tio cxi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi jxus rakontis al
vi."
"Ho, _Jan_, sentu, kiel frapegas mia koro; -- ho kompatema Dio, kiu
defendos la bedauxrindan _Mygan_? Ho _Jan_, ni forkuru, nun, tuj,
momente, tie cxi mi jam ne povas spiri -- la aero de tiu cxi cxambro
min sufokas."
"Estu nur trankvila, kara _Myga_. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj
boato ankaux estus preta por akcepti nin; sed nur auxskultu en la
stratetojn -- la tuta urbo en tiu cxi momento scias, ke anoj de la
Nigra Galero alivestitaj estas en gxiaj muroj. Auxskultu nur la
bruegon tie sube -- la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane
ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel -- ankoraux ni estas
protektitaj, kaj tempo naskas konsilon -- pensu pri tiu cxi minuto,
kiam en _Amsterdam_ ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili
sube nur sercxu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili _Jan Norris_
-- estus ankaux domagxe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin,
cxu ne, _Myga_?"
"Ho _Jan! Jan!_"
"Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj
sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud
mi perdigxas por mi, kaj la friponoj dauxrigas parolacxi kaj gxojegi
pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la
segxoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per
granda tumulto. Cxar bubo estas enportata sur la sxultroj de du
viracxoj, kaj granda hura! farigxas, kiam la restoracianoj lin
rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la
tuta sxipanaro sin savis kaj albordigxis post freneza kurado tra aero
kaj akvo. Cxiu volas vidi la bubon, cxiu volas al li paroli, kaj
cxiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj krucxojn.
Sed al mi sxajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri.
Mi tial kiel eble plej lauxlonge la muroj min sxovas, kaj preskaux
estas atinginta la pordon, kiam malfelicxe la rigardo de la bubo
ankoraux kauxranta sur la sxultroj de la portantoj falas sur min. La
bubo fikse min rigardis, kvazaux mi estus fantomo, li paligxas kiel
fromagxo kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! _ecco! ecco!_ jen estas
unu! Helpu, haltigu -- haltigu lin!' -- 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias
la popolo, kaj cxiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. -- 'Jen,
jen, tiu apud la tablo -- haltigu lin, li estas la satano de la
akvogeuxzoj, kiu mortigis la kapitanon _Perazzo_ -- unu el la Nigra
Galero!' Bruego ekfarigxas, kvazaux krevus la infero -- cxiuj okuloj
estas direktitaj al mi, cxiuj glavoj eligxas el la ingoj, kaj ankaux
mi eltiras la trancxilon, por vendi en la dangxero la vivon kiel eble
plej multkoste. Nun ili sin jxetas sur min; sed mi estas pli lerta ol
ili, prenas la plej apudan benkon kaj jxetegas gxin antaux la piedojn
de la plej antauxaj, tia, ke tuta aro faletas pro gxi kaj hxaose
ruligxas sur la planko. Tiun momenton mi uzas -- estas per alta salto
en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la trancxilon
mi pikas en iliajn fivizagxojn -- la pordo estas atingita -- mi
estas sur la strateto -- post mi mi auxdas la blekegadon de la
persekutantoj -- dank' al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian
posxon. Tien cxi kaj tien ili cxasas, sed mi trompas ilin per
diversaj ruzajxoj; gvidas ilin al malgxustaj postsignoj kaj fine
venas tien cxi. Al la kajo ankoraux estas silentego -- mia fida
sxlosileto malfermas dompordon bone konatan -- kaj -- jen mi estas
savita por savi vin, kara _Myga_, dolcxa fiancxino. Sed auxskultu
do, ili ankoraux ne ekmalesperas pendigi la geuxzon -- diablo,
auxskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata -- haha,
granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!"
Ridante auxskultis _Jan Norris_, tremante auxskultis _Myga van
Bergen_ la bruegon en la stratetoj.
"Ho, kara _Jan_, cxu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri
tiun cxi domon? Auxskultu do, la tuta tumulto ruligxas tien cxi -- ho
Dio, rigardu el la fenestro -- torcxoj kaj lancoj -- Jezuo, ili
frapas la pordon -- ili sercxas vin, _Jan_, kompatema cxielo, defendu
nin, perditaj, perditaj!"
La dompordo malfermigxis, oni sxajnis penetri en la domon; _Jan
Norris_ premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon
de la armilo.
"Trankviligxu, trankviligxu -- estas neeble! Trankviligxu,
_Myga_!"
"Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "Ili supreniras la
sxtuparon, ili trovos vin; _Jan_, _Jan_, mi mortu kun vi!"
La juna geuxzo estis pala kiel la morto.
"Cxu malsingardeme mi vin tiel gvidis en dangxeron, _Myga?_ Estus
terure. Pro la jxuro de la geuxzoj, jen ili penetras supren la
sxtuparon. _Myga_, ho _Myga_!"
"Mi mortu kun vi, _Jan_", spiris la junulino, sin krocxante al la
brusto de la fiancxo.