III.

_Jan_ kaj _Myga_.

En unu el la altaj frontonaj domoj malantaux la urba muro cxe la

kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon _Myga van Bergen_ apud

sia malgranda lampo, tute en funebraj vestajxoj -- la filino de la

mortinta komercisto iam ricxega kaj estimata _Michael van Bergen_, pri

kiu nun povis esti dirata: _Supremum diem obiit, senex et pauper_[3].

Kvazaux sako da ormoneroj novstampitaj estus elsxutata, tiel sonoris

antaux dekkvin aux dudek jaroj la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ al

cxies oreloj. Unu el la plej ricxaj domoj estis reprezentata per tiu

firmo. Sur cxiuj maroj nagxis gxiaj sxipoj, gxiaj magazenoj estis

plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, gxia

oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antaux dudek jaroj vi

devis demandi en la borso aux en la domo de _la Oosterlinge_, de la

granda hansatenejo pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_; vere bona

informo estus farita al vi.

Sed nun _Johann Geerdes Norris_ estis mortinta jam delonge en

_Amsterdam_, kaj antaux dekkvar tagoj lia antauxa kompaniano estis

sekvinta lin en la tombon, farigxinte almozulo.

Se vi nun en la borso aux en la domo de la _Hansa_ estus demandintaj

pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_, oni estus eble iginta

vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon.

Kiu nun ankoraux konis la firmon _van Bergen_ kaj _Norris_? Nur

la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris gxin.

Kiel estis tio okazinta?

La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domo _van Bergen_

kaj _Norris_ radiis en la plej granda brilo, movigxis labore

ducentmil logxantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis

kunfandigxintaj gxis okdekmil. Cxu tio suficxas al vi?

Ni jxetu rigardon reen al la pasintaj tagoj!

Estis la dudeka de auxgusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin.

En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo.

Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca

premanto, la princo Aleksandro _de Parma_, la katolicismo denove

estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara

Sinjorino, kiun tiom da tempo gxi devis lasi al la herezuloj.

Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de auxgusto post

la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula

orgeno forruligxis. Silentego farigxis, la popolo sidis kun la kapoj

mallevitaj kaj pregxis mallauxte kaj fajrece. Sed poste ekrompigxis

-- sono duone gxemo, duone furiozkrio subpremita -- longdauxra --

doloro kaj kolerego! Bruo naskigxis, de la segxoj sin levis la

kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontraux la pregxejaj

pordoj, kontraux la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la

logxantaro jam cxirkauxsiegxis.

Triumfo kaj malvenko!

Monahxoj de cxiuj ordenoj sin premis mokridetante aux minacante en la

vojon de la humiligitaj, mallauxte plorantaj aux kolerantaj

herezuloj, la rozariojn gxojege levantaj.

Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "_Papen uyt! Papen

uyt!_ papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj

samaj herezuloj?

Tiel sxangxigxas la sortoj de la homoj, tiel sxangxigxas triumfoj kaj

malvenkoj en la bataloj de la spiritoj.

La dudekan de auxgusto la komercdomo _van Bergen_ kaj _Norris_ estis

ankoraux en plena forto kaj granda sxatateco; -- la dudeksepan la

firmo likvidis. _Aleksandro Farnese_ marsxis kun granda pompo en la

gajnitan urbon, _Jan Geerdes Norris_ forlasis gxin kun sia dekjara

fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton.

_Michael van Bergen_ restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Cxiu

el la du kompanianoj agadis laux sia karaktero; la fortkuragxa

kolerulo _Norris_, kaj la timema, animomola _van Bergen_. La unu

obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la

batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni gxin alie. La alia

sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis

sxangxi.

Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas _Geerdes

Norris_ kaj _Michael van Bergen_, sed _Jan Norris_ kaj _Myga van

Bergen_, la idoj de la firmo antauxe tiel fama.

En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedauxrinduloj estis

naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj

per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte

la patroj estis deprenintaj la filon aux la filinon de la genuoj,

cxar la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn aux al la

magistrata domo.

Bedauxrindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en

tempoj pli felicxaj, ili ludis sendangxere en ombraj arbaroj, sur

verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj

rugxaj kampopapavoj de la kamprandoj.

La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika regxo,

la sovagxaj bandoj de la arbargeuxzoj, la senrajta, malbona, disigita

kanajlaro de cxiuj popoloj de Euxropo.

Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de

Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj,

de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn.

La grenkampoj, antaux ol la ora frukto maturigxis, antaux ol la

rugxaj kaj bluaj floroj floris, farigxis oferoj al la cxevaloj kaj

piedfrapoj de la marsxantaj armeoj.

Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la

regxo de Hispanujo nomis sian proprajxon?

En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaux

la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedauxrindaj

infanoj havis la ludejojn, kaj suficxe ofte ecx tiuj estis

sendefendaj kaj dangxeraj. Suficxe ofte sin sxangxis la domoj de la

urbanoj en malliberejojn, en kiujn la logxantoj mem sin ensxlosis, en

kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi

kontraux la teruro vaganta ekstere.

Tute alie ol aliaj pli felicxaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la

mondon, kaj kelka bela floreto gxermanta estis estingata kaj detruata

per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj.

Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta siegxo de la princo de _Parma_

vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj

bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun gxiaj teruroj.

Ke _Jan_ kaj _Myga_ farigxu geedzoj, tion estis decidintaj la

gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis

ankoraux. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la

urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo dissxiris

la kontrakton pri la edzigxado de sia fileto kun la filineto de la

kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam

ambaux jam estis mortintaj.

La dudeksepan de auxgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du

infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino

ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe ecx multe pli

kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke suficxe baldaux la

du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junagxrememorojn.

La Nigra Galero · 第 10 / 17 题