Sur la sxipo "_Andrea Doria_".
En la urbon Antverpeno fisxistoj alportis la novajxon de la nokta
okazintajxo, kaj granda pri tio estis, laux la partianeco, la kasxita
gxojo aux la lauxta kolero de la logxantaro.
Ankaux en la urbo baldaux ekkaptis la popolamason la nomo de la
"Nigra Galero" kaj oni interrilatis gxin kun pli aux malpli granda
certeco kun la okazinta malfelicxo.
Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta
tian faron, ol la "Nigra Galero"?
Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la pregxejoj, en
la magistrata domo kaj en la citadelo estis auxdata la vorto. Sur la
militaj kaj komercaj sxipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute
proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, gxi rondiris. Cxie oni
vidis konfuzon aux kasxitan gxojegon sur la vizagxoj.
"La Nigra Galero, la Nigra Galero!" --
Estis _Federigo Spinola_, nobela gxenova patricio, entreprenema ido
de la famkonata gento de tiu ricxa respubliko, kiu kun la regxo de
Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la
katolika majesto sxiparon kontraux la nederlandaj ribelantoj kaj
konduki gxin en la nordan maron. Cxiu kaptajxo, cxiuj sxipoj
forprenitaj de la herezuloj, estis proprajxo de la admiralo
_Federigo_, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj
ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Gxenova,
veturis tra la marstrato de _Gibraltar_, cxirkauxkuris la promontoron
_Finisterre_, varbis en la golfo de _Bizcaya_ grandan nombron da
kuragxegaj _bizcayaj_ piratoj kaj kapersxipoj por sia sekvantaro,
same grandan nombron da _Dunkerkaj_ rabistoj, kaj la 11an de
septembro 1599 li alvenis en la haveno de _Sluis_, kie li ankrigxis,
kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro.
La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj
remveturiloj, kiujn gxis tiam estis uzintaj nur la cxirkauxlogxantoj
de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence ecx la kuragxaj, nenion
timantaj zeelandaj sxipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro
tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent
remilpiedoj batis la ondojn.
Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis
kelkan ricxe sxargxitan komercan sxipon, kelkan malricxan
sxipistboaton de la nederlandanoj; gxis kiam la unua teruro estis
venkita de tiuj cxi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuragxe.
Multnombran sxiparon forsendis la cxefsxtatoj, kaj per akra batalo ne
nur granda nombro da kapersxipoj malamikaj estis detruata, sed ecx
unu el la teruraj galeroj kaptata.
En triumfo oni alportis la strangan sxipon al _Amsterdam_, kaj tie
laux tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la
plej kuragxaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis gxia koloro kaj
suficxe baldaux la "Nigra Galero" farigxis terura por la hispanoj kaj
la admiralo _Federigo Spinola_. La spekulacio de la Gxenovano de tiam
ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. --
Do, la Nigra Galero ne estis fantoma sxipo, sed ajxo de fero kaj
ligno, kaj gxia sxiparo ankaux ne estis fantomaro. Estajxoj el karno
kaj sango rampis inter la sxnuregoj, direktis la velojn, sxargxis
la turnpafilojn, bruligis la mecxajxojn, kaptis la malamikajn sxipojn
kun la sovagxa kriego:
"Prefere turko ol fipapano." -- -- --
Pri la Nigra Galero interparoladis la logxantaro sur la placoj kaj en
la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj cxiu najbaro
pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remsxipo, la
Immakulata Koncepcio, en la hierauxa nokto per la zeelandanoj estis
krevige alten jxetata.
Poste pli kaj pli vesperigxis; densa nebulo supreniris de la Skeldo
kaj kusxigxis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis
rugxete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la sxnurajxo de la
galeono _Andrea Doria_, ankrigxinta sub la muroj kaj domoj apud la
kajo, kaj sur kies ferdeko la sxipestro _Antonio Valani_, junulo de
cxirkaux tridek jaroj, kovrita per sia mantelo pasxis cxi tien kaj
tien, dum la ondoj de la rivero mallauxte plauxdante cxirkauxlavis la
ventron de la sxipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de
la vigla logxantaro cxi-transen zumis.
Jxus la sxipestro haltigis la marsxon kaj fikse rigardis la lumojn de
la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia
leuxtenanto _Leone della Rota_, eljunagxa amiko el la _Strada
Giulia_, kaj metis sur lian sxultron la manon:
"Tiel meditema, Antonio?"
La alparolito preskaux terurite alten rigardis.
"Ha, estas vi, _Leone_? Nun cxu vi alportas novajxon de ekstere?"
"Jes, sed bedauxrinde malbonegan. Gxi venis de la fortikajxeto
_Liefkenhoek_ al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certigxis.
La "_Immacolata_'n" forprenis la diablo, sxipon kaj sxipistaron,
viron kaj muson. Nur la kajutisto apud la fortikajxeto _Bats_ sur
malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda gxojo
inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, -- malbelegaj estajxoj,
Antonio -- sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento
sendis lin tien cxi al lia mosxto la guberniestro. Ili havas lin
supre sur la citadelo; nun, eble ni baldaux ekscios ion per la
admiralo."
"Donu Dio", ekdiris la estro de _Andrea Doria_, cxagrene frapante la
ferdekon per la piedo. "_Leone_, mi ne plu povas suferi esti
ankrigita tie cxi tiel senokupe."
"Senokupe?" ridis la sxipa leuxtenanto. "Nu, pro la bela korpo de
Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni
estas tie cxi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. _Corpo di Bacco_,
kian belan akiron mi faris je la grasa _signora_, tie en la taverno
de la 'Blazono de _Alcantara_'. Mi petas vin, Antonio."
"Al vi la vivo estas ankoraux malpeza, _Leone_!" diris la estro
gxemante.
"Ojmej," ridis la leuxtenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko,
kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi
tiel mizere gxemante. Mi petas, vidu laux mia fingro -- jen, vidu
tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian
fingron, cxu vi vidas? Ohe, _Antonio_, _Antonello_, kapitano,
kapitaneto, kiu logxas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton?
Cxu ne la infano plej dolcxa, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie
cxi pluvas -- kaj tio estas tre longa tempo, kiel sxajnas al mi --
tiu cxi hiperborea lando, mi devus diri, tiu cxi hiperborea marcxo?
He, cxu ne _Antonio Valani_, estro de tiu cxi bona galeono _Andrea
Doria_, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj
al la blondaj plektharoj, al tiu cxi bela flamlandanino? Denove
sopiro? ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de _Cythere_, vi
do estas bubo tro malgaja."
Cxagrene forturnis sin la estro.
"Ho, lasu min, _Leone_, -- mi petas, iru cxe vian grasan _signora_.
Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto gxis la unua kokokrio,
por ke mi liberigu la sxipon de vi kaj de via fibusxo. Iru, mi petas
vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizagxo. Vere, mi
ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu
ankaux al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo
prezentas dezertecan aspekton."
"Antonio," diris la leuxtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia
honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de
_Alcantara_' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al sxi
placxos -- mi ne iros. Pro diablo, parolu, _carissimo_, kia estas via
stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novajxo de la
_Westerskeldo_ ne estas la kauxzo; konfidu al mi, cxu efektive estas
verajxo, kion mi kredis sxerco kaj sxerce pritraktis? Cxu serioze vi
estas falinta en la katenojn de la blonda sorcxistino?"
La estro multe eksopiris ne respondante, kaj _Leone_ dauxrigis:
"Kaj sxi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de cxiuj sinjorinoj en
la _strada Balbi_ kaj en cxiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de
nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio
meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu cxi cxarma barbarino!
..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi
staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolcxan
knabinon?"
Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leuxtenanto, estis
interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta sxipsoldato
apud la transirejo; tamburruligxo eksonis de trans la kajo, torcxoj
eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por
rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj sxipoj de
lia sxiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona
humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin
saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo
de siaj kapitanoj kolektigxantaj sur la sxipo "_Andrea Doria_"
cxirkaux li. La malfelicxa batalo de la pasinta nokto premegis lian
animon. Por la dauxro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel
sxajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._
de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj
de la _nobiles_ de Gxenova.
"Eliru vi cxiuj!" ekkriis _Don Federigo_ en la mezo de siaj kapitanoj
furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun cxi malbenitan Nigran
Galeron. Sur gxiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan
soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. _Cospetto_, morgaux je
tagigxo levos la kvar galeroj, kiuj estas ankoraux tie cxi, la
ankrojn. Cxu vi auxdas, _signori_? La _Andrea Doria_ restos sola
ankoraux tie cxi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Cxu vi auxdas,
sinjoroj de la galeroj? -- morgaux matene! Ordono jam estas donita
_Sluis_'on al la tieaj estroj, same marveturi kun cxiuj nebezonataj
sxipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, aux la
satano -- --."
Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la
kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantaux la admiralo:
"Diavolo -- tio estis hispana pipro! -- Ankaux laboro pli facile
priparolata ol farota! -- Nu sinjoroj? -- La Nigra Galero! -- Cxu
hieraux vi pendigis vian kuiriston _Francisco_? -- Jes, domagxe! --
_Sluis!_ -- _Spinola!_ -- Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis
konfuzataj sur la _Andrea Doria_, gxis kiam fine unu estro post la
alia foriris por fari la preparojn por la morgauxa elveturo.
_Antonio Valani_ kaj _Leone della Rota_ nur post multa tempo sin
retrovis solaj sur la ferdeko.
"Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie cxi? Ankaux bone!" diris
_Leone_. "Ni do iru por nia propra cxaso, Antonio, sed antaux cxio ni
nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie cxion, kio
koncernas viajn rilatojn al la cxarma flamlandanino."
"Ho ne, _Leone_, lasu min!"
"Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona
kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu gxin spertis, kaj vi ankaux gxin
spertos, _Tonino_."
Kontrauxvole la kapitano lasis sin fortiri de sia sxipo. Cxagrene li
sekvis la _luogotenente_'n tra la stratetoj de Antverpeno al la
taverno "Al la Blazono de _Alcantara_", kie la grasa mastrino estis
enamigxinta je la gaja _Leone della Rota_, kaj kie la amato havis
senpagan trinkokazon kaj -- senpagan dormokazon, kiel ofte placxis al
li. Sed tre ofte estis al li placxe kaj agrable.